Tri manieroj por transiri
Wujiang-riveron

Teksto kaj fotoj de LIU SHIZHAO

Wujiang-rivero fluas inter montoj en sudokcidenta Cxinio. Tie la topografio estas karsta kun profundaj valoj, ravinoj kaj altaj krutajxoj. Por la tieaj logxantoj transiri la riveron estas ofte renkontata problemo.

Por tiuj, kiuj logxas en Weng'an-gubernio, en la meza baseno de la rivero, kvankam norde de la gubernio je 50 km. estas pontego Jiangjiehe, tamen gxi estas malproksima de la gubernio, tial ili preferas transiri la riveron per kabloj pajlaj, bambuaj, feraj ktp. Antaux ol transiri la riveron oni devas elekti tauxgajn startlokojn laux akvonivelo kaj meti provizoran kablon. Oni kunligas protektajxon kun la talio, direktas sin al la alia bordo, kaptante la kablon per la du manoj, forte premas la bordon per la piedoj, post tio tuj volvas la kablon per la piedoj kaj tiele oni glitas al mezo de la rivero, de tie grimpas per la manoj kaj atingas la alian bordon.

Por transiri la riveron funkcias ankaux diversaj pramoj, cxi tie estas pramoj sxtata, popola, volontula kaj privata. Pro kirlo, oni devas hauxli pramon cxe la bordo. La pramado ja estas dangxera iagrade.

Kabloponto, pramo kaj pontego Jiangjiehe, tiuj tri manieroj funkcias samtempe en Weng'an por transiri Wujiang-riveron.