FANG WEN:

Hongkongaj elmigrintoj

EN la pli ol dek jaroj antaux ol Hongkong revenis en la sinon de la patrolando en 1997, cx. 600 000 logxantoj forlasis Hongkong kaj eklogxis alilande. El ili malmultaj maltrankvilis pri la perspektivo de Hongkong, kaj plejparto estis allogita de la plano de iuj landoj pri enmigrado. Tiu plano allogis precipe ricxajn logxantojn kaj fakulojn de Hongkong. Laux statistiko, 90% de tiuj elmigrintoj translogxigxis en Usonon, Kanadon kaj Auxstralion.

En iuj logxlokoj de elmigrintoj jam formigxis malgrandaj rondoj de Hongkong-anoj. Ili parolas la Guangdong-an dialekton, mangxas Guangdong-ajn pladojn, malofte kontaktas lokanojn kaj malfacile kunfandigxas kun la loka socio pro psika obstaklo, tial ili havas cxagrenon cxefe en la spirito. Plejparto de ili vivis bone en Hongkong kaj ne suferas de materia malsuficxeco ankaux en aliaj landoj. Ili denove havigis al si ricxajxojn, sed sentas cxiam malkvietecon. Ili suferas de pli kaj pli granda nostalgio kaj kultura diferenco. Tiukondicxe iuj el ili forlasis sian antauxan decidon kaj revenis al Hongkong, dum aliaj intencis reveni al gxi post kiam ili akiros alilandan pasporton. Laux statistiko, de 1991 gxis 1997 en Hongkong la nombro de la homoj kun alilanda pasporto kreskis je 11.5%, kaj el ili plejparto estis novaj elmigrintoj. Pro la glata reveno de Hongkong en Cxinion, nur 30 900 Hongkong-anoj elmigris al aliaj landoj en 1997, sed en 1992 la nombro estis 66 200. En 1997 la nombro de tiuj, kiuj elmigris al Auxstralio, mallevigxis je 70% kompare kun tiu en 1996.

Por siaj propraj interesoj multaj Hongkong-anoj, precipe la junaj, havis pordmalferman sintenon pri la vivo en la pasintaj jaroj. Iu diris, ke pro ajna bagatelo forlasis Hongkong kelke da homoj. Tamen la financa krizo, okazinta en Azio en la pasinta jaro, ja estis ne bagatelo, tamen gxis hodiaux ankoraux ne okazis nova tajdo de elmigrado de Hongkong-anoj. Oni diris, ke iuj elmigrintoj jam revenis al Hongkong, dum aliaj atendas sxancon. Ili pretas reveni al Hongkong tuj post kiam malaperos la financa krizo en Azio. Ankaux iuj tenas sin aparte optimismaj. Ili diris: "La financa krizo estas bona sxanco kaj nun la prezaro en Hongkong estas malalta. Tio estas oportuna por dauxra disvolvigxo." Mastro de vojagxservo en la logxloko de Hongkong-aj elmigrintoj diris kun bedauxro: "Multaj klientoj acxetis ir-reiran bileton de aviadila veturo, sed reveninte al Hongkong, ili trovis, ke tie cxio restas sensxangxa, ili do malmendis la reiran."

Estas ankaux iuj elmigrintoj, kiuj vivis bone eksterlande, tamen revenis al Hongkong, cxar ili maltrankvilis pri la sxtataneco de siaj posteuloj. Post glata reveno de Hongkong ili denove taksis sian antauxan decidon kaj konkludis, ke ili preferas reveni al Hongkong ol longtempe vivi alilande. La alta salajro kaj malalta imposto en Hongkong ja estas allogaj. Kun fakaj scioj ili povas disvolvi sin kaj estos tre bone por iliaj gefiloj studi en Hongkong.

Rememorante la tajdon de elmigrado en la pasintaj jaroj, multaj el ili sentas grandan bedauxron. Tiam pro amasa entrudigxo de Hongkong-anoj, la prezo de domoj en iuj landoj kreskis 1-3-oble, sed nun sur la fasado de tiuj domoj pendas la tabulo kun surskribo "Por vendo" kaj je triono mallevigxis la nombro de klientoj de restoracioj, kiuj antauxe servis cxefe al Hongkongaj elmigrintoj. Post kiam Hongkong revenis al Cxinio, la Hongkongaj deponantoj en banko de Kanado malpliigxas: En la fino de 1997 la nombro de Hongkongaj deponantoj malkreskis je 70% kompare kun tiu en la sama periodo de 1996, kaj plie, en la sama tempo la sumo de mono posxte sendita el Hongkong reduktigxis je 60%. Enketo montras, ke post kiam Hongkong revenis al Cxinio, iuj Hongkongaj elmigrintoj, al kiuj mankis fido pri la perspektivo de Hongkong, denove farigxis fidoplenaj kaj cxiuj Hongkong-anoj estas fieraj pri la solena ceremonio por transdoni al Cxinio la suverenecon super Hongkong.