PANG NAIYING:

Cxinaj instruistoj en la nova periodo

LA 10-a de septembro, t.e. la deka tago de la nova semestro, estas la Instruista Tago de Cxinio. Tiutage en Cxinio la instruistoj estas aparte atentataj de la publiko.

En Cxinio jam de antikve estas la tradicio respekti instruistojn kaj alte taksi la edukadon. Konfuceo, edukisto antaux 2 500 jaroj, estis rigardata de la posteuloj kiel Sankta Majstro. En la feuxda socio sur kulta tabulo erudiciuloj gravuris la ideogramojn kun la signifoj de cxielo, tero, suvereno, gepatroj kaj instruistoj kaj metis gxin en honoran lokon de la cxefa halo de sia domo. Ili opiniis, ke la edukado povas prosperigi la familion, kaj esperis, ke iliaj posteuloj estos erudiciaj generacio post generacio. Sed en la fino de la 20-a jc, kiam Cxinio trovigxas en la nova periodo de ekonomia konstruado, prosperigi la nacion per scienco kaj edukado jam farigxis tre grava principo. Fakte, ne cxia eduko kondukas al nacia prospero, prudentuloj opinias, ke sole la edukado pri homa kvalito estas tauxga por komplete levi la nacian kvaliton en la venonta jarcento. Sendube, tio estas grava historia tasko por la cxinaj instruistoj. Cxu ili estas kapablaj plenumi gxin? Hodiaux, kiam proksimigxas la 14-a Instruista Tago, la tuta socio donas apartan atenton al tiu cxi demando.

EN SCIENCA ESPLORADO

Gxojinda estas, ke hodiaux la cxinaj instruistoj faras diversajn provojn en instruado por levi la kvaliton de la lernantoj. La komuna celo de la provado estas fari la lernantojn mastroj en la lernado kaj la instruistojn edukisto-sciencistoj.

Nun oni donas grandan atenton al la provado de la plano pri solidareca renovigo far la sxtata eduka ministerio. Gxi estas nomata ankaux provado JIP, subtemo de la plano de UNESKO "Eduka Renovigo en Azia kaj Pacifika Regiono Servu al Disvolvigxantaj Landoj". En la lernejoj de Azia kaj Pacifika Regiono oni lernigas grandgrupe kaj sekve de tio la instrua kvalito estas malbona en la tuto, tial JIP en Cxinio celas plenamplekse levi la edukan kvaliton kaj akceli la kompletan disvolvigxon de la lernantoj. En la pasintaj 8 jaroj de la provado jam elkulturigxis aro da instruistoj por scienc-esplora celo.

La 26-jara Feng Hongrong instruas fizikon en la 65-a Mezlernejo de Pekino. Lia esplorado estas bazita sur pogrupa lernigo. Li diris, ke antikve la cxina instruado estis farata en formo de busxinstruado kaj poste naskigxis privata lernejo destinita por aristokrataj gefiloj. En cxiu privata lernejo laboris unu instruisto kaj lernis en gxi kelke da knaboj, dum la lerniloj kaj lernohoroj ne estis fiksitaj. En la 17-a jc. cxehxa edukisto Jan Amos Komensky kreis novan instru-metodon, t.e. instrui en grupo sub la premisoj havi komunan lernolibron kaj fiksan klascxambron. Depost la 50-aj jaroj de la 20-a jc. la cxinaj lernejoj funkciis por la geknaboj de la tutlanda logxantaro kaj donis lecionon en granda grupo. Poste ili imitis la edukan penson de I. A. Kajrov de Sovetio kaj prenis instruistojn, lernolibrojn kaj klascxambrojn kiel centron en la lernejoj, tiel ke la lernantoj akiris kompare sistemajn fundamentajn sciojn. Kaj sekve de tio aperis problemoj: la instruistoj malfacile konas individuajn karakterojn de cxiuj lernantoj, kio do pasivigas ilin en lernado. Usona edukisto John Dewey malaprobis la tezon de la tiel nomata centro. Li proponis, ke la edukado prenu la lernantojn kiel la centron, por ke tiuj lernu en farado. Kompreneble, ankaux iuj malaprobas la tezon de John Dewey. Ili opinias, ke la tasko de la lernejoj estas heredigi kulturajn sciojn de la homaro. Ili devas fari rigoran intelektan trejnadon al la lernantoj kaj alte taksi auxtoritatecon de la instruistoj. Nun en iuj evoluintaj landoj oni instruas en malgranda grupo kaj faras instruadon interesa, tiel ke la rilatoj inter instruistoj kaj lernantoj estas harmoniaj kaj la geknaboj akiras kreivecon, tamen iliaj fundamentaj scioj ne estas suficxe solidaj. Instruisto Feng opinias, ke la cxina instruado, asimilinte la esencon de diversaj teorioj de edukado, pusxis la lernantojn al memstareco en lernado. Tio montras la tendencon de la homa edukado, cxar en la estonta socio nur tiuj, kiuj estos avidaj je scioj, povos bone vivi kaj sin disvolvi.

Tamen Cxinio estas lando kun plej granda logxantaro, tial instruado en granda grupo dauxros longe en la estonteco, cxar tio bezonas malpli da areo kaj malpli da instruistoj. De kio do komenci la reformadon? Li opinias, ke antaux cxio oni devas sxangxi la rilatojn inter la instruistoj, lernantoj kaj lernolibroj. La lernantoj devas scii, ke sen lernado aux malkovro ankaux la instruistoj kaj sciencistoj estas sensciaj, samkiel ili. Kaj sekve de tio oni devas meti la tri faktorojn sur la saman startlinion por plialtigi la aktivecon de lernantoj. En la lernohoroj la instruistoj ludas nur enkondukan rolon. Ekz. dum instruado de la Unua Legxo de Neuxtono la instruistoj devas atentigi la lernantojn, kiun malfacilon Neuxtono havis, cxu oni povus refoje fari provon per la metodo de Neuxtono. Kiam la lernantoj rulis globon sur oblikva surfaco de vitro kaj tabulo kun malsamaj frotoj, ili trovis, ke ju pli glata estas la surfaco, des pli rapide kaj malproksimen la globo ruligxas. Sed kio okazus sen froto? La lernantoj certe dirus, ke la globo ruligxos senhalte. Tion ja indikas la Unua Legxo de Neuxtono, ke sen ekstera forto la movigxo kaj senmovigxo estas eternaj. Gvidate de la instruisto, ili plenumis la malkovron, sed ne pasive akceptis sciencan konkludon. La instruisto substrekis, ke ankaux la lernantoj havas latentan forton de malkovrado kaj oni devas ekspluati gxin. La lernantoj estis interesataj de tio. La instruisto diris, ke sen partopreni en scienca esplorado pri edukado li multe klopodus por komprenigi la lernantojn.

AMO--— ANIMO DE LA INSTRUISTA MORALO

En provado instruistoj malkovris, ke por la homa disvolvigxo la intelektaj faktoroj ludas ne tre gravan rolon, dum la neintelektaj tre gravan rolon, ekz., volo, memfido, pensmaniero k.a., el kiuj la sentoj ludas gravan rolon. Nur kiam la instruantoj amas siajn lernantojn, la lastaj intimas kaj kredas al la antauxaj, diligente lernas kaj farigxas mastroj en la lernado.

"Preni la lernantojn kiel siajn infanojn" estas tradicia virto de la cxinaj instruistoj. La provado de harmonia eduko farata de Lixin-lernejo de Pekino prenas amon kiel la kernon de edukado. La provantoj opinias, ke la harmoniaj rilatoj inter la instruistoj kaj lernantoj estas garantio por kompleta disvolvigxo de la lernantoj en moralo, intelekto, fizika kulturo, estetiko kaj laborkapablo. Kaj sen amo ne estas harmonio. Juna instruistino Su Shu diris, ke por harmoniigi la rilatojn inter la instruistoj kaj lernantoj estas bezonata reciproka respekto, sen konsidero de la poentoj, cxiuj lernantoj, inkl. de tiuj, kiuj ofte ricevas malaltajn poentojn, ne estas abomenindaj, kaj plie, iliaj malaltaj poentoj iagrade montras malsukceson en instruado, tial pro la malsukceso de la lernantoj sxi cxiam kritikas sin mem, sed neniam plendas kontraux ili. Kompreneble, tio ne signifas ignori edukadon. Kiel cxefinstruistino, sxi lertas en sugesta instruado.

Multaj instruistoj proponas, ke oni donu profundan amon precipe al la lernantoj kun malaltaj notoj. Estis iu knabo, kiu plurfoje malsukcesis en ekzameno en la elementa lernejo, cxiam silentis en la lecionoj post kiam li eniris en la mezlernejon. La granda prizorgo de la instruisto finfine malfermis lian animan fenestron. Li diris al sia instruisto: "Mi pensis, ke vi malsxatas min pro mia stulteco." La instruisto diris sincere: "Mi ja pensas ke tio okazis pro mia stulteco, cxar mi ne bone instruis vin." Poste helpate de la instruisto, la knabo ne plu sentis humilecon kaj lernis pli kaj pli bone. La praktiko komprenigis la instruiston, ke la malfacile instruebla knabo mem ja estas problemo. Ju pli gxi malfacilas, des pli gxi utilas por eksciti kreivecon de la instruistoj, tiusence oni povas diri, ke la instruistoj ne nur instruas la lernantojn, sed ankaux lernas de ili.

AMON AL INSTRUISTOJ

En la nova periodo la junaj instruistoj estas felicxaj, cxar la tuta socio dedicxas grandan atenton al edukado. Lernejaj gvidantoj asertis, ke junaj instruistoj estas pensemaj, kreivaj kaj vastvidaj. Se ili okupigxas pri didaktiko, ili certe pli frue rikoltos sciencajn fruktojn, tial multaj lernejoj invitas famajn instruistojn por helpi la junajn, rekomendas ilin al plua lernado aux partoprenigas ilin en diversaj konkursoj de instruado.

Kiam la edukado spertas grandan sxangxigxon, la mezagxaj kaj maljunaj instruistoj alfrontas defion ne nur en sxangxado de konceptoj kaj instrumetodoj, sed ankaux en psikologia kaj fiziologia statoj. Konforme tion, la lernejoj donas al la mezagxaj kaj maljunaj instruistoj kompensan edukadon kaj alte taksas ilian psikologian sanon. S-ro Liu Jianxun (Liux Gxjansxjun), estro de Lixin-lernejo, alte taksas la harmonion psikologian kaj median dum popularigo de la harmonia edukado. Li diris, ke, se la instruisto sentas malgxojon kaj instruas kun tiu sento, tio do povas malharmoniigi la rilaton inter ili kaj la lernantoj, kio malutilas al la psikologia kaj fiziologia disvolvigxo de la lernantoj. Tial laux lia arangxo, posttagmeze de cxiu lundo, la instruistoj povas plene malkasxi sian tutan malkontenton al lernejestro kaj post tio li solvas la problemon.

La lernejaj gvidantoj prizorgas la instruistojn en la laboro kaj cxiutaga vivo, donas al ili harmoniajn medion kaj laborkondicxojn, por ke ili laboru gxoje kaj energie. Por la instruistoj la plej gxojiga afero estas levi la kvaliton de la lernantoj. Kompreneble, en la Instruista Tago ili ofte ricevas neatenditan donacon. Matene, cxe la lerneja enirejo la geknaba orkestro ludas gajan muzikon. En iliaj kabinetoj la segxoj estas kovritaj per nova kuseno. Post laboro ili trovas, ke iliaj bicikloj estas purigitaj... En tiuj tagoj la lernejoj kaj ecx la tuta socio faras laborojn utilajn speciale por la instruistoj.