INTER NI

Bazigxante sur la enhavo de la 3-a numero de cxi-jara EPCx mi volas atentigi vin sur kelkaj cxiam revenantaj eraroj kaj strangajxoj. Ne estas unuavice mia intenco kritiki, sed helpi vin eviti kelkajn deviojn gramatikajn kaj aliajn, kiujn regule oni povas renkonti en via revuo, kaj kiuj cxiam denove mirigas min kaj iomete incitas. Do pardonu al mi, se miaj rimarkoj povus "inciti vin".

P. 6: "Gxi estis latise cxirkauxita…" Oni volas esprimi, ke latiso cxirkauxas gxin; estas cxirkaux gxi. Do gxi "estis cxirkauxata" de latiso.

P. 32: "La moskeo Etigar estas cxirkauxita de ili." Devas esti "estas cxirkauxata de ili"

… Pri kelkaj strangajxoj kaj "cxinajxoj":

P. 33: "la logxdomoj cxe landlimo estas plej simplaj kaj plej belaj". Cxu tre, ege simplaj aux la plej simplaj kompare kun aliaj?

P. 7: "… en la skoria monto estis granda kvanto da neuzebla sxtalo". Laux mi, tiu sxtalo estis ankoraux uzebla, sed eble ne por la kompanio.

4-a numero, p. 24: "mi noktis en nova hotelo". Kutime oni uzas tranokti.

1-a numero, p. 27: "maljuna puto". Puto povas esti malnova.

LOOLEWIJIK DE DORCKER (Belgio)

Jen parto el letero de nia entuziasma leganto Dorcker. Li donis tre valoran atentigon, do tio certe ne "incitis" nin, sed gxojigis nin. Li ne devas diri "pardonu", li tute meritas nian dankon. Cxiam estas bonvenaj proponoj, sugestoj kaj kritikoj de niaj legantoj, cxar ni konscias, ke cxiuj aliaj legantoj estas samaj kiel li, kiu diras en sia letero: "Mi deziras al vi progreson kaj sukceson, kaj ke via revuo farigxu cxiam pli alloga, instrua kaj placxa al multaj legantoj.

" Ni kore dankas s-ron Dorcker kaj cxiujn aliajn legantojn.

La Red.