Modo de amuzoj kaj konsumo

de XIANG HONG

Nuntempe la cxinaj junuloj estas pli kaj pli multe influataj de la universala furoro en manieroj amuza kaj konsuma. Junuloj en urboj havas oportunon apreci popkantojn aux filmojn alilandajn; kaj tiuj en kamparo gxuas gxojoplenajn amuzojn, kvankam ne tiel mode kiel urbanoj. Mia kolegino Xiang Hong havas ne alte salajratan, tamen relative stabilan postenon. Sxi kaj sxiaj geamikoj diplomigxintaj el altlernejoj multe diferencas per la enspezo. Tiu cxi artikolo iagrade spegulas la amuzan kaj konsuman modon de junaj urbanoj en Cxinio.

Yu Tao

JxAUxDE, Xiaoling jxus revenis Pekinon post intervjuo en alia urbo. Entaksiigxinte sxi per portebla telefono kontaktis Yichuan:

"Trejnisto, cxu vi estos libera en tiu cxi semajnofino? Kiam ni ludos tenison?"

Yichuan ricevis la nomon "trejnisto" pro tio, ke li ludas tenison pli bone ol siaj amikoj. Li legis la agendon kaj telefonis respektive al Xiao Wang, Weixing kaj mi. Post tio li respondis al Xiaoling:

"De la dua gxis la kvara posttagmeze tiun cxi dimancxon, cxu bone? Jes, mi mendos la ludkampon. Gxis!"

Tiamaniere ni arangxis la semajnofinan renkontigxon. Sub la cirkonstancoj de rapidigxanta vivoritmo kaj intensigxanta konkurenco, libera tempo farigxas valora por ni junuloj. Kian amuzon elekti kaj kiel sin amuzi, tio dependas de diversaj kondicxoj.

KIAN AMUZON ELEKTI

Gxenerale, por unu regiono aux urbo, la amuza maniero kaj kvalito de gxiaj logxantoj dependas de iliaj financo kaj klereco. En julio de 1997, iu enketa kompanio nomata "Nul horo" faris priamuzan enketon inter 1 500 logxantoj de Pekino, Sxanhajo kaj aliaj tri urboj. Laux nombro de elektantoj, la elektitaj amuzoj lauxvice estas filmo, televido, librolegado, surbendigita muziko, VCD, karaoke, radio, danco ktp. La enketo ankaux montras: Ju pli malaltan edukadon oni ricevis, des pli multe oni sxatas sin amuzi per filmoj; ju pli oni junas, des pli multe oni sxatas surbendigitan muzikon kaj VCD-on; ju pli altan edukadon oni ricevis, des pli multe oni sxatas legi libron kaj spekti dramon, operon k.a.

Amuzoj kontentigas la bezonon de homoj en spirito, kaj sportoj ilian bezonon kaj en spirito kaj en korpo. Iu enketo montras, ke plejparto da junuloj partoprenas en popularaj sportoj, kiaj futbalo, korbopilko, tabloteniso, volanludo, nagxo, biciklado kaj promenado; nur kvinono da junuloj ofte partoprenas en la multekostaj sportoj, kiaj teniso, golfo, bovlingo, gimnastado kaj korpobeliga gimnastiko. La lastajn sportojn faras gxenerale dungitoj en establoj de alilandaj entreprenistoj en Cxinio kaj entreprenoj kune investitaj de Cxinio kaj alia lando, altrangaj administrantoj en sxtataj entreprenoj aux oficejoj kaj liberprofesiuloj, kies monata enspezo superas 2 mil juanojn.

Mi prenas min mem kaj miajn amikojn kiel ekzemplon. Mia monata enspezo estas cx. mil juanoj, kaj kun tiom da enspezo vivas cx. kvarono da junuloj; Xiaoling, menciita supre, estas televida raportistino, sxia monata enspezo superas 3 mil juanojn; liberprofesiulo Jutao kaj lia raportistino-edzino Xiaopei jam acxetis apartamenton kaj auxton. En Cxinio la prezo de unu meze luksa auxto egalas al mia dekjara enspezo. Tiuokaze, mi povas nur malofte spekti baleton aux provi multekostan bovlingon, kiu jxus ekfuroris en Cxinio. Por Jutao kaj Xiaopei estas ne malfacile vojagxi eksterlanden. Por ni la komunaj amuzoj kompreneble estas multaj: tutnokta spekto de filmoj en semajnofino, karaokeado, ekskurso, montgrimpado, nagxo, ludo de teniso kaj volano ktp. Ni pagas laux AA-sistemo.

KIEL KONSUMI

La konsuma trajto de junuloj estas cxasi modon. Kiam aperis disko-danco, ili iris por sperti gxissxvitan saltadon sub surdiga pez-metala muziko; la bufedejo "Malmola Sxtono" eklogxis en Pekino, kaj multaj junuloj estas sorcxitaj de la romantikeco produktita de kampara muziko aux jxazo; junuloj konsistigas la cxefan merkaton de popmuziko; nuntempe, ili intencas partopreni en "tendumo por kampa vivo" kaj la riskoplena Bonji-ludo. En tiu cxi Printempa Festo, iu el miaj amikinoj donacis al mi botelon da har-koloriga sxprucajxo. Nur tiam mi ekkonsciis, ke en stratoj tiuj kapoj kun rugx-bruna aux helflava haroj estas produktajxoj de tia sxprucajxo.

Vestoj kaj kosmetikajxoj kun fama marko forte allogas la cxinajn junulojn. Fakte la tuta cxina konsuma merkato, iom snobema, iom vantama, restas ankoraux nematura. La konsumantoj acxetas varojn pli belaspektajn ol bonkvalitajn. Tamen mi kredas, ke tio nur estas trairebla procezo. Samkiel germanoj, kiuj en la 90-aj jaroj denove pledis por tradicia valoro, eble en la estonteco la cxinaj junuloj rigardos serioze kaj racie al la vestoj kun fama marko.

La konsuma principo de cxinaj junuloj sencxese sxangxigxis laux la socia evoluo: En la 60-70-aj jaroj, pro malricxeco oni modeste vivis kaj sxparis monon por geedzigxo aux eventuala uzo, nome "elspezi la hierauxan monon"; en la 90-aj jaroj la ricxigxintaj cxinoj konsumas pli lauxplacxe kaj malavare ol antauxe, kaj pli kaj pli multaj homoj sxatas "elspezi la hodiauxan monon"; influate de okcidentanoj, iuj cxinoj komencis amortizan konsumadon, nome "elspezi la morgauxan monon". Enketo montras, ke en 1997, duono da junaj auxto-acxetintoj elektis amortizon. En Shenzhen (Sxengxen), la plej frue malfermita urbo en Cxinio, plejparto da junuloj amortize acxetis apartamenton je kredito.

PLI GRAVA RESPONDECO

Dum unu kaj duona jaroj post la geedzigxo Xiao Wang kaj lia edzino apenaux preparas mangxon en la hejmo, cxar viziti restoracion kompreneble estas multe pli oportune kaj komforte. Ili samopinias, ke preferindas la nuna seninfana situacio kun multaj gxuoj. Por geedzoj Jutao kaj Xiaopei estas malfacile kune mangxi en cxiu semajno. La edzo cxiam okupigxas pri traktado kun komercistoj-klientoj, kaj la edzino pri televida raportado. En plejparto da tempo de cxiu jaro, Weixing, oficisto de la Sxtata Turisma Buroo, vivas alilande pro ofico. Li sin vestas per italaj ledsxuoj kaj skotlanda lankoltuko, kaj ebriigxis en fotado de mondaj vidindajxoj per sia altapreza fotografilo kun marko "Canon" kaj lertas en ludo de bovlingo. Cxe li, 30-jara, estas neniu signo por edzigxo. Malgraux okupiteco, ili opinias, ke kompare kun la vivo en la estonteco, la nuna estas legxera. Laux ilia opinio, nasko de infano en la estonteco signifas respondecon pli gravan ol hodiaux.

Plie, la felicxo de cxinaj junuloj konsistas ankaux en tio, ke iliaj maljunaj gepatroj ne tiel multe kiel la antauxuloj dependas de junuloj. Kun pensio la maljunuloj plejparte ne postulas de siaj gefiloj monon por vivtenado. Cxe festotagoj Weixing ne forgesis acxeti vestojn aux tonikajn mangxajxojn por la gepatroj. Jutao kaj Xiaopei pagis por siaj gepatroj vojagxon al alia lando. Kompreneble la gepatroj estas trankvilaj: Se ili malsanigxos aux perdos la povon sin vivteni, la gefiloj certe helpos ilin.

Tiuj, kiuj ankoraux ne naskis infanon kaj kies gepatroj ankoraux estas sanaj, alte taksas la nunan legxeran vivon. Samtempe ili penadas sin prepari por la morgauxo, cxar morgaux la respondeco estos pli grava.