ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

La 14-an de februaro en la Metiarta Lernejo de Jinan (Gxjinan), Shandong-provinco, la Jinan-a Esperanto-Asocio okazigis ceremonion por pendigi la sxildon, kaj dekoj da esperantistoj partoprenis gxin. Post la fondigxo en 1986 la asocio energie diskonigis Esperanton. La cxi-foja aktivado favoros la lokan Esperanto-movadon. (Zhang Shuhua)

VJETNAMIO

La 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en 1999, en Hanojo, Vjetnamio. Invitite de LKK, Takeuti Yosikazu, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), kaj Puramo Chong, sekretario de KAEM, vizitis Hanojon en novembro 1997. Ili diskutis kun membroj de LKK pri cxiuj gravaj problemoj koncerne la preparadon de la venonta kongreso. Ili decidis, ke la kongreso okazos je du semajno post la UK en Berlino kun la temo: Kunlaboro por Paco, Stabilo kaj Disvolvo. Vespere de la 28-a de nov. okazis en la Hanoja Televida Stacio bonveniga kunsido far Vjetnama Esperanto-Asocio kaj Hanoja Esperanto-Asocio por la delegacio de KAEM. Takeuti kaj Puramo estis intervjuitaj de televida raportisto, la jxurnalo de Hanojo raportis la viziton. Poste Takeuti vizitis la urbon Ho Chi Minh kaj cxeestis kurson de Esperanto por komencantoj. (Esperanto en Azio)

DANIO

La dana posxto ankaux dum 1998 utiligos reklamstampilon sinsekve en diversaj posxtcentroj. La teksto de la stampo signifas "Esperanto — interpopola lingvo" kaj estis kaj estos uzata tiel: 16.03 - 17.04 - Vestjyllands Postcenter; 11.05 - 19.06. - Nordjyllands Postcenter; 20.07 - 21.08. - Sydjyllands Postcenter; 21.09. - 23.10. - Fyns Postcenter. Mendon de la stampo eksterlandanoj povas sendi al: Esperanto Unuigxo de N stved, Fyrrev nget 4, DK-4700 N stved, Danmark. Sendu prefere adresitan koverton kaj internacian respondkuponon aux sxangxeblan monbileton je valoro de po iom pli ol 1 DEM. (Esperanto Unuigxo de N stved)

ITALIO

Antaux ne longe inauxgurigxis nova piedira subpasejo Esperanto, irebla precipe por cxirkaux du mil gestudentoj, kiuj vizitas, cxiutage, la altlernejan urbeton. (Giuseppe Trambaiolo)

JUGOSLAVIO

Semajno de Esperanto-Kulturo okazis en oktobro 1997, kiam estis 10-jarigxo de la strato Esperanto en Senta, kie partoprenantoj plantis la arbon de amikeco. Dum siaj E-agadoj en 1997, E-Societo Senta tre sukcese kolektis pli ol 300 subskribojn por la Praga Manifesto kaj tiamaniere kontribuis al la "Kampanjo 2000". (Sinisa Velickovic)

La 2-a Somera Esperanto Lernejo okazos de la 10-a gxis la 18-a de julio en konata turisma loko Banja Vrucica apud Teslic. Bonvolu skribi al: ELSR aux s-ro Gradimir Kragic, ul. Svetog Save H-15, YU-74270 Teslic, Serba Respubliko. Rete: esperokg@pesha.bc.rstel.net.

La 3-a Esperantista Renkontigxo de Serba Respubliko okazos de la 27-a gxis la 30-a de auxgusto en Prijedor. Bonvolu skribi al: ELSR aux s-ro Branko Vokic, Pecani H-1, YU-79000 Prijedor, Serba Respubliko. Rete: vvb@ets.org.yu. (ELSR)

KROATIO

La 5-a Mara Internacia Renkontigxo de Keja okazos de la 21-a gxis la 25-a de julio 1998 en Savudrija, Kroatio. Gxi estas la unika ebleco por vi veni al Savudrija kaj kun amuzegaj homoj festi la jaron de oceano sendante bondezirojn pere de Adriatika Maro. Pliaj informoj riceveblas cxe: Keja, Amruseva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

RUSIO

La Junulara Renkontigxo "Vladivostokaj Esperanto-Tagoj" 98 okazos la 1-6-an de julio kadre de la urbaj naskigxfestoj. Adreso: Esperanto-Klubo, Teknika Universitato, 10, Puskinskaja, 690600 Vladivostok, GSP, Rusio. Tel: (4232)268769; fax: (4232)261689. (Esperanto Klubo)