Esperanto kaj familia amo

de HENRI DETOC (Francio)

MI nomigxas Henri Detoc. Mi logxas en Francio. Mi ne havis infanon. Mia vivo finigxus sen celo, sen gxojo, en mia 67-jara agxo. Subite mi eklernis Esperanton. Tuj post ricevo de atesto mi petis de la Koresponda Servo Mondskala (KSM) korespondanton en Cxinio. Tiam komencigxis tiu rakonto. KSM donis al mi junan virinon Wang Ai. Aperis antaux mi tiu problemo: Kiel povus dece rilati maljuna viro al juna virino? Sed felicxe, Budao prizorgis tiujn du estajxojn. Per sia sagxeco li donacis al ili la Esperantan parencecon. Miraklo!

Fakte, ni rakontis pri nia malmilda infana vivo, kaj tuj poste ni rimarkis en ni tute similajn pensojn pri cxio… poezio, muziko, arto… ecx ankaux kuirarto! Do, iom post iom, inter du simplaj gekorespondantoj aperis amikeco kaj, sekve, natura reciproka amo. Unuafoje en mia vivo, mia maljuna koro ekbatis de la filina amo, kaj mia tenera filino skribis: Mia karega pacxjo, vi kunportas al mi la patran amon, kiu tiom mankis al mi… Mia vivo estas plene sunumita. Mi decidis viziti mian karegan filinon. Cxar mi ne estas ricxa, mi sxparis monon. Mi ekflugis post du jaroj, septembron de 1997.

En Cxinio du aliajn korespondantojn mi havas. En Guilin estas Lu Jixin, fama poeto, kiu donis al mi la gastamon. Tiu bonkora viro vizitigis al mi sian belegan urbon kaj la mirindan cxirkauxajxon… lagoj, rivero, kavernoj kaj cxefe tiujn strangaj montpintoj. Cxie mi vidis la urbon en plena disvolvigxo, la laboreman popolon. Infanoj venis alparoli min, ecx beboj mansignis kaj ridetis al mi… Ankaux, malgraux mia agxo, mi alte taksas la cxarmon de aziaj virinoj… Mia korespondanto Li Xian estas fora… Finfine, la 26-an de septembro, kun emociego mi brakumis mian teneran filinon. Mi trapasis paradizan restadon kun miaj du filinoj (cxar Wang Ai havas fratinon)! Ili dorlotis min, ilian maljunan pacxjon, kiu iomete fore logxas. Mia vivo eltrovis celon kaj sunon. Mi revenis hejmen. Mi ploris de gxojo.