Pri "Analektoj de Konfuceo"

de JOHN ABOOD (Auxstralio)

Analektoj de Konfuceo. El la cxina trad. Wang Chongfang. Pekino: Cxina Esperanto-Eldonejo, 1996. 114 p. 21x15cm. Bind. Prezo: 14.00 USD Sendokosto: 3.00 USD

Analektoj de Konfuceo estas kolekto de eldiroj kaj anekdotoj de Konfuceo kaj liaj discxiploj.

La libro havas 20 cxapitrojn; cxiu cxapitro havas nombron da sekcioj kaj cxiu sekcio havas unu aux pli da paroletoj aux anekdotoj. Gxi temas pri politiko, filozofio, eduko, etiko, principoj de morala konduto, literaturo, artoj, ktp.

Cxi tiu eldono enhavas antauxparolon, kiu skizas la vivon de Konfuceo kaj la historion de liaj familio kaj prapatroj. La antauxparolo ankaux resumas la influon de Konfuceo en la cxina historio. Gxi inkluzivas citojn, kiuj ilustras la cxefajn temojn de la instruoj kaj pensoj de Konfuceo ekz.:

Ne faru al aliaj tion, kion vi ne deziras fari al vi mem.

Regu per la forto de sia virto.

Mi havas ekzemplerojn de kelkaj verkoj de Konfuceo, tradukitajn en la anglan. Mi legis ilin malfacile pro neklara traduko. La Esperanta traduko de "Analektoj" superegas pro tre facile komprenebla lingvo kaj interesa antauxparolo.

Pri "Paroladoj de D-ro L.L. Zamenhof"

Paroladoj de D-ro L.L. Zamenhof. Kompilita de Kawanisi Teturo kaj Mine Yositaka. Japana Esperanta Kooperativo, 1997. A5 - 147 p. 15 gld.

En 1997 la Japana Esperanta Librokooperativo (la eldona fako de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj) eldonis nove kompostitan libron "Paroladoj de D-ro L.L. Zamenhof" kun utilaj glosoj kaj klarigoj.

La libro kolektas paroladojn de Zamenhof faritajn en la unuaj 8 universalaj kongresoj kaj en la urbodomo de Londono en 1907. Cxiuj vortoj de liaj paroladoj estas impresaj kaj kortusxaj, li sincere kaj trafe alvokis al animoj de tiamaj esperantistoj la plej gravajn temojn de tiu tempo; Esperantismo, Interna ideo, Esenco kaj celo de la kongreso, Reforma problemo kaj patriotismo, Esenco kaj estonteco de Esperanto, Organiza problemo, ktp. En la parto Suplemento oni povas legi leteron, deklaracion kaj paroladon de Zamenhof pri la naskigxo de Esperanto, la esenco de Esperantismo kaj aliaj. Preskaux cxiuj temoj estas ankoraux valoraj, fresxaj kaj aktualaj.

La malnova versio de tiu cxi libro, kiun prizorgis la bedauxrata s-ro Miyamoto Masao en 1963 (3-a eldono en 1973), estis fakte ofseta represajxo de la eldono de la Kanija Librejo en Kioto en 1924. Por tiu cxi eldono kun afabla permeso de "Ludovikito", s-ro Ito Kanzi, ni rekompostis la tuton laux "Plena Verkaro de L.L. Zamenhof" (PVZ). Ni tamen korektis kelkajn vortojn, konsultante la alian apenaux konatan "Paroladoj de D-ro L.L. Zamenhof", kiun kompilis kun detalaj komentoj la japanaj erudiciaj zamenhofologoj Sasaki Tasuku kaj Iwasita Zyuntaro en 1932 (la reviziita eldono).

Vi ricevos rabatojn mendante tri ekzemplojn aux pli cxe la Japana Esperanta Librokooperativo (eldona fako de KLEG), Toyonakasi-si, Sone-higasi 1-11-46-204, 561 Japanio, tel/faks: +81 (0) 6841 1928