Kontentigxemulo

de WANG JIANBING

EN la agxo de 74 jaroj Ye Shuzi aspektas ne maljuna. Li, kun lumaj vangoj kaj iom grizaj haroj, marsxas forte kiel mezagxulo. Pro tio s-ro Ye fieras. Eble neniu dubas, ke li aspektas 64-jara.

Parolante pri sanprotekto, li resumis kiel la jenon: gxojemo, kontentigxemo kaj helpemo.

En la juneco li ne estis sana. En 1943 li finis lernadon en mezlernejo. Por studi en universitato, kune kun siaj tri junaj kunuloj li veturis unu monaton per auxto kaj sxipo al Chongqing, tiama provizora cxefurbo de Cxinio.1943 koincidis kun la posta periodo de la Kontrauxjapana Rezistmilito de la cxina popolo, cxie regis hxaoso. Survoje li malsanigxis je malario kaj farigxis malforta. Rememorante la pasintajxon li multe dankis tiujn esperantistojn, kiuj helpis lin en la vivo kaj lernado. En Hengyang, kie Ye malsanigxis, vivis lia koresponda amiko Gxolabio. Ye ripozis en lia hejmo. Gxolabio kaj lia patrino donis al li multe da helpo. Post unu semajno Ye resanigxis. De tiam lia amo al Esperanto pli profundigxis.

Post la enira ekzameno por universitato en Chongqing, li povis kontakti la Chongqing-an Esperantan Korespondan Lernejon. Kiam li estis mezlernejano, li lernis nian lingvon en la koresponda lernejo kaj konatigxis kun sia unua E-instruisto Honfan. Honfan estis serioza instruisto, Ye Shuzi lernis Esperanton tri jarojn en korespondado kaj tiutempe Honfan korektis lian ekzercaron skrupule. En la urbo Ye Shuzi kun granda gxojo intervidigxis kun Honfan, kaj cxi tiu prezentis lin al s-ano Zen Hojaux. Influite de Zen kaj aliaj amikoj, Ye Shuzi komencis lerni en la kemi-industria fakultato de Zhejiang-universitato. En gxi li konatigxis kun d-ro Kenn Wong, pioniro de la Cxina Esperanto-movado kaj instruisto pri la franca lingvo. Tiam Ye ne havis tempon studi Esperanton. Sed Esperanto multe helpis lin studi la germanan lingvon en la universitato, ankaux la rusan lingvon poste.

En 1949 Ye diplomigxis el la universitato kaj eklaboris en milita entrepreno de norda Cxinio. Tio ne estis oportuna por li kontakti diversajn personojn, inkl. de esperantistoj.

Ye estas intelektulo kun forta memestimo, iam li malgxojis pro bagatelo. Sed la vivo sxangxis lian karakteron, precipe hardado en malfavoraj cirkonstancoj donis al li detenigxemon.

Li ne monavidis, sed diligente laboris. Post kelkdekjara laboro li farigxis specialisto pri kemia industrio. En 1977 li estis elektita kiel reprezentanto de la Popola Kongreso de Guangdong-provinco. En 1983 li estis elektita kiel reprezentanto de la 6-a Tutlanda Popola Kongreso. Eble iuj opiniis, ke li estas brila en politiko. Sed fakte, li estas ordinara kaj apartenas al neniu partio. Li sxatas vivi kiel ordinarulo. Ye estas unu el la fondintoj de la Guangdong-a Esperanto-Asocio. En 1980 li kaj aliaj samideanoj preparis sin por fondi la asocion. En 1981 li kune kun aliaj okazigis Esperantan kurson.

Nun Ye kaj liaj amikoj kune funkciigas kompanion kaj cxiujare ili subvencias la Guangdong-an Esperanto-Asocion. Li esperas, ke lia tekniko farigxos produkto favora al la socio kaj Guangdong-a Esperanto-movado.

Li opinias, ke li estas felicxa. Kiam li estis en malfacila situacio, liaj samideanoj helpis lin. Nun li estas felicxa, liaj gefiloj kaj genepoj multe zorgas pri li. Antaux nelonge, li acxetis komputilon por la kompanio kaj preparis sin por lerni gxin manipuli.