KURANTAJ AFEROJ

En 1997 la nacia ekonomio de Cxinio iris kun alta kresko kaj malalta inflacio. Kaj la enlanda produktovaloro atingis 7 477.2 miliardojn da juanoj, 8.8% pli multe ol tiu de 1996.

En 1997 la nombro de alilandaj turistoj en Cxinio estis 57.588 milionoj, 12.64% pli multe ol tiu de 1996. La valuta enspezo tiurilata atingis 12.074 miliardojn da usonaj dolaroj, 18.37% pli multe ol tiu de 1996, kaj tiuflanke Cxinio okupis la 8-an lokon en la mondo anstataux la 9-a en 1996.

Gxis la fino de 1997, Cxinio arbarizis areon de 20 milionoj da hektaroj en siaj nordokcidenta, nordorienta kaj norda partoj. Dank' al tio unuapasxe bremsitaj estis 20% de la dezertigita tero en la regiono atakata de sablovento kaj 40% de la eroziita tero, kaj 65% de la kulturataj kampoj estis protektataj per forsto-reto.

Antaux nelonge en Cxinio naskigxis kvin transgenaj kapridoj kun integra geno de homa koagula faktoro IX. Unu el ili donas lakton kun aktiva proteino de homa koagula faktoro IX. Laux kalkulo, unu kaprino tiuspeca donas tiom da supre menciita proteino jare, kiom tiu en la jara totala kvanto da sango donacita de sxanhajanoj.

Tio estas grava pasxo por produkti altvalorajn medikamentojn el besta lakto por la homaro.