Denove vigligxas Wangfujing

de JIN JIE

Denove vigligxas la komerca kvartalo Wangfujing (Uxangfugxing) post ekfunkciado de la Nova Dong'an-bazaro en januaro cxi-jare.

Wangfujing, kiel komerca kvartalo en Pekino, famas pro siaj longhistoriaj firmaoj, kiaj Quanjude (Cxjuxangxjude)-Restoracio de Rostitaj Anasoj, Tongrentang-apoteko de Cxinaj Medikamentoj kaj Shengxifu-butiko de Cxapoj. Ankaux la malnova Dong'an-magazeno, plurfoje rekonstruita, havis multe da butikoj de cxiutagaj bezonajxoj. Kontraux gxi sidas la Granda Pekina Cxiovendejo, alia magazeno de la kvartalo.

Antaux tri jaroj komencigxis rekonstruado de Dong'an-bazaro. Kun tradiciaj trajtoj ekstere kaj tipa moderneco interne, la nova bazaro areas 220 mil kvadratajn metrojn, 30-oble kiom la malnova. En la suda parto vendigxas popularaj varoj kaj en la norda, sub administrado de francaj komercistoj, liverigxas cxefe multekostaj varoj. Ambauxflanke de la koridoro, per kiu interkomunikigxas la suda kaj norda partoj, funkcias butikoj de vestoj kun diversaj markoj. Kaj krome, en gxi estas ankaux ok kinejoj kaj etendigxas strato, apud kiu lokigxas butikoj kun longa historio.

Kadre de Pekino, la Nova Dong'an-bazaro estas forta en la konkurenco koncerne la skalon kaj modernecon. Tamen, kiam gxi estis konstruata, iuj novaj magazenoj cxesis funkcii nelonge post sia inauxgurigxo pro forta konkurenco. Nun en la urbo funkcias dekoj da magazenoj kaj ankaux diversaj staplejoj-vendejoj kaj cxen-butikoj, kiuj akre konkurencas. Tial, koncernaj entreprenistoj kaj ekonomikistoj multe atentas, kian sorton havos la Nova Dong'an-bazaro kaj kion gxi alportos al la komerca kvartalo sub tiu cirkonstancaro,.

Multaj klientoj vizitis la bazaron en la unua tago post gxia ekfunkcio kaj en la sama tago ankaux la Granda Pekina Cxiovendejo atingis la plej altan rekordon de vendosumo, kompare kun tiu en la pasintaj jaroj. Respondeculo de iu alia magazeno opiniis tion kaj sxanco kaj defio, cxar la Nova Dong'an-bazaro altiris al si multajn klientojn de aliaj komercaj kvartaloj. Dank' al tio, prosperigxis ankaux aliaj magazenoj de Wangfujing kaj pliakrigxis la konkurenco inter tieaj magazenoj. Antaux la defio multaj magazenoj penadas por sin stabiligi per aparta entreprenado. Iuj el ili vendas cxefe meblojn kun slogano Por Krei Belan Vivon, aliaj servas per varoj en pariza aux euxropa modo kaj triaj lauxeble plibeligas siajn vendejojn. Mastro de butiko de ledaj varoj diris: "Ni neniam vendos malbonkvalitajn varojn, alie ni ne havos lokon en la kvartalo."