Cxinaj tekstilaj industrioj progresos post retirigxo

de JI PING

Tuj post la Novjaro de 1998 komencigxis reduktado de spindeloj en tekstilaj fabrikoj de Sxanhajo kaj Tianjin (Tjangxin). Iliaj teksistoj malmuntis masxinojn produktitajn en la 20-30-aj jaroj. La teksistinoj tre bedauxris tion, tamen ili sciis, ke tio estas necesa por liberigi la entreprenojn el la malfacila situa

Por kio tion fari? Cxinaj ekonomikistoj montris, ke tio estas rimedo alprenita konforme al la aktuala situacio de la tekstilaj industrioj de Cxinio por ilia progreso en la estonteco.

La tekstilaj industrioj rapide disvolvigxis en Cxinio, kiam la cxinoj estis malfacilaj en vestado. Dank' al la disvolvigxo, decembre de 1993 la cxina registaro abolis la porciumon de sxtofoj, praktikatan 19 jarojn.

Jam en 1990 la sxtataj tekstilaj entreprenoj de Cxinio havis 5.56 milionojn da laboristoj kaj 40 milionojn da spindeloj, kies produktopovo multe superis la bezonon de la merkato. Tiam, laux plano, oni malpliigis dek milionojn da spindeloj, sed la rezulto ne estis kontentiga. Malgrandaj entreprenoj acxetis la spindelojn, kiujn jam ne plu uzis la grandaj. En 1996 plena deficito atakis la sxtatajn tekstilajn entreprenojn. Kaj sub tiu cirkonstancaro reformo de cxinaj tekstilaj industrioj farigxis nepre necesa.

La cxina registaro decidis en tri jaroj malpliigi dek milionojn da spindeloj kaj 1.2 milionojn da laboristoj, por ke en 2000 la deficito estu anstatauxita de profito. Cxar la tekstilaj entreprenoj de Cxinio havas multe da problemoj, se oni bone solvos ilin, tio helpos reformadon de aliaj entreprenoj de Cxinio.

La reformado komencigxis unue de Pekino, Tianjin kaj Sxanhajo kaj estis efektivigita cxefe per rearangxado de fiksa kapitalo de entrepreno. Samtempe kun tio, multaj entreprenoj disvolvas siajn produktajxojn kun famaj markoj kaj fabrikas altvalorajn varojn por partopreni en la konkurenco en la merkato en- kaj eksterlanda. Du kotonteksaj fabrikoj de Sxanhajo rapide elliberigis sin el deficito per rearangxado de fiksa kapitalo kaj pli racia dispozicio de produktaj faktoroj. Unu jaron antauxe, multaj sxtataj tekstilaj entreprenoj de Sxanhajo malpliigis entute 280 mil laboristojn kaj la totala produkto-valoro de 1997 egalis al tiu de 1996, kun totala interezo de 300 milionoj da juanoj (unu usona dolaro = 8.2 juanoj).