Pudong

La disvolva regiono Pudong de Sxanhajo situas cxe la busxo de Yangzi-rivero kaj rigardas al la urbodistrikto de Sxanhajo trans la rivero Huangpu.

Por akceli la ekonomian disvolvigxon en la baseno de Yangzi-rivero, la cxina registaro faris aprile de 1990 la strategian decidon "malfermi pliajn urbojn laux Yangzi-rivero kun Pudong kiel avano".

Dum tiuj jaroj en Pudong okazis granda sxangxigxo. Kiel grava altteknologia industria bazo de Cxinio, Pudong ludas pli kaj pli grandan rolon en importado de eksterlanda kapitalo, intersxangxo de talentuloj kaj komunikado de informoj.

La posxtmarko-serio el ses posxtmarkoj kaj la miniatura filatelajxo estis emisiitaj en 1996 de la Posxta kaj Telekomunika Ministerio de Cxinio.