Li ne bedauxras

EN Cxinio, kiam iu malsanas, oni ofte konsilas al li konsulti veteranan cxin-medicinan kuraciston, cxar en iliaj okuloj veteranaj cxin-medicinaj kuracistoj estas ne nur spertaj, sed ankaux altnivelaj en kuracado. Tamen kuracisto Wang Shoudong, kvankam iom pli-ol-30-jara, estas sperta en kuracado de reuxmatismo. Li gxuas reputacion en la distrikto, kie li logxas. Oni ofte proponas al reuxmatismuloj: "Konsultu d-ron Wang!" Lia famo pli kaj pli grandigxas kaj ofte direktas sin al li malsanuloj de tre malproksime. En la pasintaj jaroj li resanigis pli ol 10 000 reuxmatismulojn per la de li inventitaj medikamentoj.

Reuxmastismo estas ofta malsano. 90% de la malsanuloj havas 30-50 jarojn kaj 10% el ili perdis laborkapablon pli malpli. La malsano grave malhelpas al reuxmatismuloj en la vivo kaj ecx kauxzas al iuj el ili dumvivan kriplecon.

S-ro Wang Shoudong devenis de la familio de cxin-medicina kuracisto. Li decidis solvi tiun cxi problemon. En la longatempa klinika praktiko li trovis, ke oni suferas de reuxmatismo cxefe pro malsuficxeco da vitala energio, atako de malvarmo, vento, malsekeco kaj aliaj patogenaj faktoroj, sxtopado de gxingluxo-vojo kaj malglata cirkulo de sango. La simptomoj de reuxmatismo estas doloreto kaj formikado en membroj kaj artikoj. Reuxmatoida malsano kauxzigxas de longatempa turmentado de varmaj patogenaj faktoroj aux malvarma reuxmatismo. La malsanuloj suferas de sxvelado kaj doloreto de artikoj. Analizante la patologiajn faktorojn, li kolektis popolajn receptojn. El la centoj da receptoj li elektis la plej bonajn kaj, farante studadon surbaze de la moderna farmakologio, li persone provis por koni, cxu la recepto havas malutilan efikon aux ne. Li provis drogherbojn centfoje kaj toksigxis pli ol dek fojojn. Foje li svenis de medikamenta toksigxo kaj konvulsiis unu horon. Li estis liberigita de la dangxero post urgxa savado en hospitalo. Cxe la lito lia edzino kun larmoj en la okuloj admonis, ke li ne plu risku sian vivon. Tamen li respondis: "Por plej efika recepto mi nepre devas persone provi." Por trankviligi sian edzinon pri tio, Wang cxiam dekoktis drogherbojn post sxia endormigxo. Kvankam lia sano estis difektita de medikamentoj, tamen li ne cedis. Post centfoja provado li finfine trovis recepton kun neniu malbona efiko.

Zeng Ming estis junulo bela kaj forta. Tamen li estis forte turmentata de reuxmatoida malsano. Konstanta kuracado ne alportis al li efikan rezulton. La malsano gravigxis tagon post tago kaj li jam ne povis mem arangxi sian vivon. La longatempa malsano malgxojigis lin kaj en li naskigxis ecx ideo sin mortigi. Kiam li legis artikolon pri doktoro Wang, li veturis al la reuxmatisma instituto en Qingfeng-gubernio de Henan-provinco, kie Wang laboris. Li prenis medikamenton laux preskribo de la kuracisto kaj post unu seanco la doloro mildigxis. Post du seancoj li povis supren iri laux sxtuparo, manportante kvin kg da pezajxo. Post tri seancoj li tute resanigxis. Unu jaron poste, li refoje venis al Wang, akompanate de la edzino, speciale por danki lin.

Sur la tablo de Wang cxiam vidigxas multe da leteroj el diversaj lokoj de Cxinio. En la leteroj la pacientoj esprimas sian grandan dankon al d-ro Wang, kiu resanigis ilin. Ili dankis Wang ankaux pro tio, ke li donis al ili alian helpon dum la kuracado. Iu malsanulo veturis al li por kuraco, sed survoje li perdis sian monujon, Wang do senpage kuracis lin kaj donacis al li medikamentojn suficxajn por tri seancoj kaj monon por lia hejmenreveno.

Wang Shoudong jam sukcese faris la pilolon Pifengsan. Por servi al pli multe da pacientoj li penadas senlace. Nun li jam inventis pli da specoj de medikamentoj. La tiea farmacia fabriko produktas grandkvante tiajn medikamentojn.