Atesto pri cxina prahistorio

CxINOJ kutime diris, ke la antikva cxina civilizacio komencigxis tiam, kiam Pan Gu (kreinto de la universo en la cxina mitologio) apartigis la cxielon de la tero. Tamen, modernaj cxinaj historiistoj opiniis, ke gxi ekis en la dinastio Xia antaux kvarmil jaroj kaj la periodo je pli ol mil jaroj antaux Xia estis "legenda erao", cxar mankis rilataj arkeologiaj materialoj. Nur en la 70-80-aj jaroj de la kuranta jarcento, kiam cxinaj arkeologoj eltrovis grandan kvanton da prahistoriaj objektoj en la baseno de Liaohe-rivero en nordorienta Cxinio, oni fruigis la historion de la cxina civilizacio je mil jaroj.

HOMA VIVO ANTAUx KVINMIL JAROJ

Oriente de la urbo Chifeng, Interna Mongolio, imponas monto, sur kiu pimpas rugxa granito. La lokanoj nomas gxin Rugxa Monto. En 1935 cxinaj arkeologoj eltrovis tie kulturajn restajxojn de la neolitiko. Post esploro oni konstatis, ke ili agxas kvinmil-sesmil jarojn. Do, arkeologoj nomis ilin Kulturo de Rugxa Monto laux la nomo de la loko. Lauxdire, dum la neolitiko la loko kun densa arbaro kaj prosperaj herboj estis bona vivejo de prahomoj.

La eltrovitaj arkeologiaj materialoj atestis, ke la tieaj prahomoj jam logxis en fiksaj domoj duone surtere kaj duone subtere en malsamaj grandecoj kaj en formo de kubo. La laboriloj elfositaj el la ruino de la domoj montras, ke la tieaj prahomoj vivis cxefe de agrokulturo kaj sin okupis ankaux pri brutobredado, fisxkaptado kaj cxasado.

Ili uzis sxtonajn ilojn tajlitajn, poluritajn kaj fajlitajn. La lastaj plejparte estis delikataj, akraj kaj pintaj kaj ofte servis kiel klingo kaj sagpinto.

Ili estis lertaj en farado de fajencajxoj. Per fajnigo de la materialo ili produktis grandan kvanton da diversformaj koloraj fajencajxoj. Jen krucxo en formo de birdo kun rondaj okuloj, levita kapo, largxe malfermita beko servanta kiel versxilo, mallonga vosto kun sep truetoj kaj granda ventro kun paro da teniloj.

Dum pli ol 60 jaroj de la studo de la Kulturo de Rugxa Monto, arkeologoj sencxese eltrovis novajn spurojn de tribo kun historio de pli ol 1.5 mil jaroj en multaj lokoj de la okcidenta baseno de Liaohe-rivero. En la lastaj jaroj la Kulturo de Rugxa Monto denove faris sensacion per gravaj novaj arkeologiaj eltrovoj.

MIRINDA ELTROVO EN MISTERA MONTVALO

Laux notoj de antikva libro, en printempo prahomoj okazigis grandiozan renkontigxon antaux templo. Gejunuloj kunvenis tie por kulti diojn per gajaj kantoj kaj dancoj.

En 1980 arkeologoj malkovris en montvalo okcidente de Liaohe-rivero altarojn kun diinaj statuoj nudaj. La tieaj prahomoj rigardis la teron kiel patrinon kaj faris diinajn statuojn kiel simbolon de la Tero Patrino por kulto kaj pregxo pri ricxa rikolto.

Samtempe, arkeologoj malkovris ankaux grandiozan diinan templon, cxe kies ruino ili elterigis ses argilajn diinajn statuojn difektitajn, inter kiuj estis figuroj junaj kaj mezagxaj, plejparte sidantaj kun kruroj interkrucigxantaj kaj brakoj etendigxantaj aux kurbigxantaj. La tieaj prahomoj kultis kiel prapatrinojn la diinajn statuojn en malsamaj grandecoj. Tamen tio ne signifas, ke tiam ankoraux estis la matriarka socio. En plej multaj tomboj tie eltrovitaj dormas viroj, kun objektoj pli karaj ol tiuj en aliaj tomboj. Tio montras, ke en la lasta periodo de la Kulturo de Rugxa Monto antaux 5 mil — 5.5 mil jaroj la tieaj prahomoj jam eniris en la patriarkan socion.

Laux la malkovritaj diina templo, altaroj kaj tomboj oni konstatis, ke la tieaj prahomoj jam havis siajn proprajn ceremoniojn funebran kaj kultan. Tio montras, ke ili kreis kulturojn materialan kaj spiritan. En la ruino oni eltrovis ankaux totemon kun figuroj de drako, cervo kaj birdo, kiuj estis enkorpigxintoj de multaj aliaj animaloj. Oni povas diri, ke gxi evoluis el la totemoj de diversaj triboj. La drako, tipe dia figuro, estas simbolo de la antikva cxina kulturo. Laux la tradicia historiografio la baseno de la Flava Rivero estas lulilo de la antikva cxina kulturo kaj la Centra Ebenajxo — lulilo de la cxina civilizacio. La eltrovo de drako cxe la ruino de la Kulturo de Rugxa Monto montras, ke la cxina civilizita historio komencigxis ne antaux kvarmil jaroj, sed antaux kvinmil jaroj, kaj krom la baseno de la Flava Rivero, ankaux tiu de Liaohe-rivero estas lulilo de la cxina civilizacio.

LA PLEJ FRUA JADA SKULPTAJxO EN CxINIO

Antaux la malkovro de la Kulturo de Rugxa Monto, gxiaj jadaj objektoj jam estis elterigitaj, nome jadajxoj de la dinastio Shang. Nur kiam oni malkovris cxe la ruino de la Kulturo de Rugxa Monto grandan jaspan skulptajxon kun figuro de drako, oni gxoje ekkonsciis, ke la cxina jada skulpturo eble originis de la okcidenta baseno de Liaohe-rivero. Kiel la unua jada drako de Cxinio, la skulptajxo forte diferencas de tiu de la dinastio Shang per tio, ke gxi, en C-formo, sen ungoj kaj skvamoj, havas korpon serpentan, kapon cxevalan, okulojn viglajn kaj kolharojn longajn.

Oni dividis la jadajxojn de la Kulturo de Rugxa Monto en du partojn: unu pri animaloj kaj la alia pri aliaj naturaj estajxoj, tamen mankas cxiutagaj vivbezonajxoj. Tio montras, ke la jadajxoj eble estis frukto de primitiva religia arto. Krome, ili estis unikaj kunentombigajxoj de la tieaj prahomoj. Laux tio arkeologoj konjektis, ke la tieaj prahomoj prenis jadajxojn kiel sian spiritan apogon.