Dazhai hodiaux

Fotoj de XU XIANGJUN, LI TAIHANG kaj GENG QINGHUA

Dazhai estis ekzemplo de la cxina agrikultura produktado. Estis vaste lauxdataj la Dazhai-anoj, kiuj transformis mizerajn montojn kaj disvolvis agrikulturan produktadon per sia propra forto, peneme luktante kontraux cxiaj malfaciloj. En la lastaj 20 jaroj, dum reformado de la cxina ekonomia sistemo, la Dazhai-anoj forjxetis sian malnovan pensmanieron kaj akceptis novajn aferojn, firme persistante en sia bona tradicio kaj tutforte disvolvante la agrikulturan produktadon. Dank' al tio, la ekonomio de Dazhai multe progresis.

Kun agrokulturo kiel bazo la Dazhai-anoj energie entreprenis cxefe la kampan konstruadon, plibonigis agrokulturajn kondicxojn kaj mekanizis agrikulturon. Cxio tio garantiis ricxan rikolton de greno kaj fruktoj.

Por sin pliricxigi la Dazhai-anoj starigis ankaux vilagxajn entreprenojn. S-ino Guo Fenglian, direktorino de la Dazhai-a Gxenerala Ekonomi-disvolva Kompanio, kaj rilataj personoj vizitis aliajn lokojn, lernis iliajn spertojn, venigis kapitalojn kaj teknikistojn. Dank' al iliaj klopodoj Dazhai starigis ok entreprenojn, kiaj la Dazhai-a Svetero-fabriko kune administrata de Dazhai kaj la Jiangyin-a Lansxpina kaj Prestinktura Fabriko de Jiangsu, cementejo de la Zhongce-a Cementa Limigita Kompanio kune investita de Dazhai kaj Hongkong-a entreprenisto kaj Dazhai-a Limigita Kompanio de Vino. Nun Dazhai posedas fiksan kapitalon de 35 milionoj da juanoj (cx. 8.3 juanoj = unu usona dolaro), gxia totala enspezo superis 10 milionojn da juanoj kaj gxia jara pokapa enspezo atingis dumil juanojn. Krome, la Dazhai-aj infanoj senpage vizitas infangxardenon kaj elementan lernejon; geknaboj ricevas subvencion en mez- kaj alt-lernejoj. La pli-ol-55-jaraj Dazhai-anoj gxuas pension kaj cxiuj Dazhai-anoj — kuracan asekuron. Nun la Dazhai-anoj estas malfermantaj la vojon disvolvi agrikulturon en la montregionoj en norda Cxinio.