EL CxINAJ GAZETOJ

"SxARKOJ VENAS!"

"Sxarkoj venas!" Kiam la homoj estis en la kolorricxa submara mondo kaj rigardis la nagxantajn fisxojn, ili nereteneble ekkriis kun surprizigxo kaj gxojo. Por la pekinanoj logxantaj malproksime de maro je ducent km, la akvario Submara Mondo apud la Pekina Laborista Stadiono estas tauxga loko por rigardi mar-estajxojn. Depost sia ekfunkciado en la pasinta jaro gxi akceptis cx. ses mil vizitantojn cxiutage.

Tie en la cxefa baseno kun 3 400 000 litroj da marakvo kaj aliaj 18 basenoj vivas pli ol 5 mil mar-estajxoj, inkl. de sxarkoj, palinuroj, asterioj kaj aliaj senvertebruloj el Cxinio kaj aliaj landoj. Inter ili la plej granda sxarko kun longo de 2.5 m venis el Usono kaj iuj aliaj el Auxstralio. Tie miksiociprinoj (Myxiocyprinus asiaticus) kaj acipenseroj apartenas al la bestoj alfrontantaj dangxeron de pereo.

Uzante avangardajn teknikojn, oni instalis en gxi submaran tunelon 120-metre longan, moveblan trairejon kaj surteran konstruajxon. En la tunelo la rigardantoj sentas, ke ili promenas kvazaux sur marfundo. En gxi ili povas gxui la submaran pejzagxon kaj vidi, kiel subakvistoj nutras la sxarkojn.

La artefaritan marakvon en la submara mondo konsistigas salo el la Rugxa Maro kaj kranakvo de Pekino. Avangarda filtro-sistemo garantias la purecon kaj kvaliton de la marakvo.

Gxin fondis pekina kompanio kaj la limigita kompanio de submara mondo de Nov-Zelando. Por doni pli multe da sxancoj koni maron, oni invitis fakulojn lekcii pri gxi. Tie ankaux gxueblas fotoj kaj televidaj filmoj pri mar-estajxoj, mara ekologio kaj mara medio.

POPOLAJ OPERTRUPOJ

Jam finigxis la prezentado de Sxauxsxing-opero (loka opero de Cxinio), auxdeblis sencxesa aplauxdado kaj la aktoroj plurfoje dank-salutis la spektantojn.

La trupestrino diris, ke trovigxas pli ol 600 tiaj popolaj trupoj en Zhejiang(Gxegxjang)-provinco. Individue investita kaj memstare administrata, cxiu trupo konsistas el cx. 30 membroj. La trupestro mem zorgas pri engagxado. La popola opertrupo prezentas por kamparanoj kaj fisxistoj cx. 600 fojojn cxiujare.

Prosperigxo de popolaj opertrupoj ne nur donis artan gxuon al kamparanoj, sed ankaux akcelis iagrade la reformadon de la tradiciaj operoj de Cxinio, kiuj ne estas multe vizitataj nun.

VEGETALO KAJ SISMA PROGNOZO

En 1970 okazis sismo en la nordokcidenta parto de Cxinio. Unu monaton antaux tio, en la loko 60 km for de la epicentro, leontodoj floris vintre. Du monatojn antaux la sismo okazinta en Haicheng, Liaoning, multaj abrikotarboj floris antauxtempe. En 1976, antaux ol okazis la sismo en Tangshan, salikobrancxetoj velkis, bambuoj floris kaj fruktarboj refloris post fruktado. En la provinco Sichuan, hejmloko de grandaj pandoj, antaux granda sismo bambuoj grandaree velkis post ekflorado. Magnolioj refloris kaj multaj vernicioj (Vernicia fordii) mortis.

Tiuj fenomenoj vekis grandan atenton de sismologoj. En 1976 membroj de la Sismoprognoza Klubo de Japanio plurfoje trovis, ke kutime, la folioloj de sensitivoj disvolvigxas en tago kaj kunvolvigxas en nokto, sed antaux sismo, male.

Post esplorado sciencistoj opiniis: Dum formigxo de sismo giganta premforto profunde de la terglobo kauxzis elektran tension inter kvarcitoj, la elektra kurento malkomponis akvon en la kvarcitoj kaj ekestis elektraj korpuskloj. En speciala geologia strukturo tiuj korpuskloj estis pusxitaj al la surfaco de la terglobo kaj sxvebis en la aero. Tial en gxi ne mankis elektraj korpuskloj aux jonoj. Tio kauxzis anormalecon al vegetaloj.

EL-NINO EN CxINIO

En 1997 El-Nino pusxis la plejparton de la homoj sur la terglobo en katastrofojn. Ankaux Cxinio estis en gxia influsfero. En 1997 la neordinaraj trajtoj de la klimato en Cxinio manifestigxis en tio: Regis trosekeco en la tuta lando, precipe en la regiono norde de Yangzi-rivero; estis anormala la temperaturo, en la norda parto estis varme kaj en la suda varmete; de junio gxis la unua tagdeko de auxgusto, la temperaturo restis iom alta. Tio okazis alie ol antauxe — En 1969, 1972 kaj 1976, jaroj de El-Nino, somere regis varmeto; kaj en la Nordoriento de Cxinio malalta temperaturo kauxzis malpliigxon de grena produktokvanto. Sed, cxi-foje, en la Nordoriento regis alta temperaturo. Tio ankaux montris, ke influas la klimaton en Cxinio ne nur El-Nino, sed ankaux aliaj faktoroj.

Tiuokaze oni esperas pli multe koni la trajtojn de El-Nino kaj fari koncizan prognozon. Entreprenistoj kaj komercistoj esperas trovi komercajn sxancojn pere de longtempa klimata prognozo. Ili ecx intencas subskribi kun meteorologia departemento interkonsenton pri klimata servo. La cxina meteorologia departemento tre atentas esploradon pri El-Nino kaj faris kompare precizajn prognozojn. Tamen oni ankoraux ne povas doni sciencan tezon pri tio, cxu plifortigxos la tajfuno en la jaro de El-Nino, kiam gxi ne okazos ofte. Tiu demando bazigxis sur la fakto, ke en 1997 cxemarajn lokojn de Cxinio atakis malpli multe da tajfunoj ol en normala jaro. Tamen iu el ili kauxzis aparte seriozan katastrofon.