Cxinoj kaj Interreto

de LIU CHUNKE

Cxu Interreto en Cxinio estas tiel populara kiel en aliaj aziaj landoj, ekz. Japanio? Kiel Cxinio preparas sin al retigxonta mondo?

RANTANEN AIMO (Finnlando)

ANTAUx 10 jaroj, pasxi surstrate kun portebla telefono en mano estis modo por junuloj, kiuj nun sxatas montri sian retadreson sur la vizitkarto. Ambaux agoj montras modemon kaj diferencas nur en tio, ke la unua ricevis subtakson kaj la lasta aspektas suficxe implica kaj klera. Antaux tia adreso multaj cxinoj surprizigxis: Tiel rapide venas la epoko de komputera reto!

Ekde 1985, Cxinio povas mem produkti mikrokomputeron. De tiam, precipe en la 90-aj jaroj, en la tuta mondo komputero rapide disvastigxas en diversaj kampoj kaj okulfrape sxangxas la vivmanieron de multaj homoj. Kaj la kontakto de multaj cxinoj kun Interreto okazis nur en la pasintaj du jaroj.

Komence de la 90-aj jaroj, en Cxinio nur iuj sciencistoj kaj teknikistoj aplikis Interreton. Oktobre de 1994, la cxina komputera informa reto konektigxis kun Interreto. Post nur 3 jaroj, en Cxinio jam 299 000 komputeroj estas ligitaj al la reto kaj estas 620 000 uzantoj. Surstrate de Pekino, en nur unu jaro aperas dekoj da ret-kafejoj, kiujn cxiutage vizitas multaj reto-maniuloj. En gazetaro kaj televido ofte videblas raportajxoj pri reto, kio atentigas la publikon pri la rapida disvolvigxo de la mondo.

Plejparto de la cxinaj uzantoj ligigxas al Interreto per telefona lineo. La nombro de rektaj uzantoj estas nur 1/3 kiom ili. Nun en Cxinio estas kvar cxefaj retoj, kiuj ligigxas respektive al Usono, Germanio, Francio, Japanio kaj Hongkong de Cxinio. La totala povo de internacia elirejo por Cxinio estas 30 Mbps. Tiuj kvar cxefaj retoj estas: Cxina Eduka kaj Esplora Reto, Cxina Scienca kaj Teknika Reto, Cxina Reto de Oficejaj Komputeroj kaj Cxina Informa Reto Ora Ponto. Ili ligas multajn altlernejojn kaj esplorajn institutojn de 31 provincoj kaj municipoj de Cxinio. Jam pli ol 1 000 cxinaj retoj ligigxas al Interreto.

Kvankam plejparto de la informoj en Interreto estas anglalingva, tamen Cxinio ligis kelkajn retojn de cxinlingvaj informoj al Interreto. Tiuj informoj pri ekonomio kaj financo tre placxas al tiuj, kiuj ne konas la anglan lingvon. Ekz. "Read on Line" diskonigas la tradician cxinan kulturon, "Capital on Line" helpas logxantojn de Pekino viziti kuracistojn, acxeti varojn, entrepreni akciojn, sercxi okupon kaj sin amuzi. Pasintjare fondigxis reta psikologia lernejo, kie oni ricevas konsultigxon kaj trejnigxon psikajn kaj ankaux diskutas pri Aidoso, El Nino, piedpilko en Cxinio ktp.

En la reto la cxinaj uzantoj cxefe sercxas informojn kaj tralegas, ne multaj sendas ret-posxtajxon kaj malmultaj ekspedas dokumentojn kaj teleretigxas. Ret-komercado nun gxermas en Cxinio. La ret-uzantoj deziras informojn pri scienco kaj tekniko, komerco, financo, sociaj novajxoj kaj feriado. Ili cxefe estas studentoj kaj fakuloj pri tekniko, eduko kaj komputeriko, kaj malmultaj estas konsumantoj. Pri la ret-uzantoj: 80% estas junuloj; 1/3 logxas en Pekino, kaj ankaux en Guangdong-provinco, Sxanhajo kaj iuj cxemaraj urboj estas multaj ret-uzantoj.

Cxinio estas komencanto, kaj la povo de la internacia elirejo por Cxinio limigas la aplikadon. Malrapideco kaj alta kosto estas cxefaj problemoj por disvastigxo de Interreto en Cxinio. Ekz. la baza kosto por uzi la reton en Cxinio estas 60 USD, trioble kiom tiu en Usono. Interreto en Cxinio estas ankoraux nematura merkato.

Ni tre gxojas, ke nia revuo El Popola Cxinio nun legeblas en Interreto. EPCx kaj kelkaj aliaj gazetoj apartenas al la hejmpagxo, kie oni povas ricevi informojn pri Cxinio pere de diversaj lingvoj. Ekde la 3-a numero de 1998, niaj s-anoj povas legi nian revuon hejme per komputero.

Nun en Cxinio pli ol 100 kompanioj havas servon pri Interreto. Pro alta investo multaj el ili ne havas profiton. Cxi-jare, la Posxta kaj Telekomunika Ministerio de Cxinio decidis malaltigi la koston por internacia lineo kaj cifera-datena telekomunika reto kaj samtempe levi la povon de internacia lineo por Cxinio. Cxar Cxinio havas telefonan reton, duan grandan en la mondo, oni antauxvidas, ke Interreto multe sxangxos la vivon de cxinoj.

Jenaj vortoj de iu cxina ret-uzanto montras senton de cxinoj pri Interreto:

"La reto malfermis por mi fenestron al la mondo. Gxi donas al mi multajn informojn. Mi bedauxros, se mi ne bone utiligas la reton."