Malpezigi sxargxon de la lernantoj

EN la agxo de 6 jaroj Wenwen ekvizitis lernejon, forlasinte siajn pupojn kaj ludilon urseto. Sxi iris al la lernejo kun peza sako plena de lernolibroj kaj kajeroj. Sur la revena vojo, anstataux sxi sxiaj geavoj portas la sakon. Tamen la geavoj ne povas helpi sxin en cxio — sxi havas multe da hejmtaskoj, kiuj lacigas sxiajn manojn; dimancxe sxi devas viziti progresigan kurson. La tro laca knabineto plendas al sia patrino: "Mi deziras farigxi kateto kaj dormi tuttage."

En la cxinaj lernejoj, ne nur Wenwen, sed ankaux aliaj lernantoj havas pezan sakon. Ili estas solinfanoj, sur kiujn la gepatroj metas grandan esperon. Ili deziras, ke la infanoj akiru altajn poentojn en ekzameno, eniru bonajn mezlernejojn kaj studu en universitato. Tiel la lernantoj antaux gravaj ekzamenoj sentas fortan krizon. Por ke ili sukcesu en la ekzamenoj, la lernejoj devigas ilin fari multege da ekzercoj kaj ofte ekzamenas ilin. La ekzameno kun pli da demandoj farigxis pli kaj pli malfacila. Cxiutage la lernantoj en konstanta strecxiteco devas lerni dekkelkajn horojn.

La cxina sistemo de enira ekzameno por altaj lernejoj inspiris la lernantojn diligente studi kaj multaj el ili farigxis kapablaj fakuloj. Sed iom post iom oni rimarkis, ke la instruistoj kaj lernantoj strebas sole al sukceso en ekzameno, kion oni nomas "edukado por ekzameno", kiu pezigas la taskon kaj animstaton de la lernantoj. Pro ekzameno oni malstrecxis kulturadon pri kvalito de la lernantoj. Nobel-premiito pri scienco prof. Chen-ning Yang diris, ke la cxinaj studentoj akiris altajn poentojn en aliaj landoj. En universitataj ekzemenoj, ili ofte renkontis demandojn, kiujn ili konis jam en mezlernejo, tamen alilandaj studentoj neniam kontaktis. Tamen la cxinaj studentoj ne kuragxas fari, ecx pripensi tion, kion instruistoj ne menciis. En la 21-a jarcento, pro la pli strecxa konkurenco en la socio oni devas kapabli memlerni kaj krei, ne nur havi sciojn, sed ankaux apliki ilin, kaj kompreneble ili devas havi fortan vivipovon en la socio. Jam en la 50-aj jaroj, la cxina eduka politiko celis kulturi kapablulojn bonkondutajn, klerajn kaj sanajn. Poste la eduka politiko celis kulturi disciplinemajn kapablulojn kun alta idealo, moraleco kaj klereco. Sed tiuj politikoj ne estis bone praktikitaj en instruado. De la 80-aj jaroj, komencigxis la reformado anstatauxigi edukadon por ekzameno per edukado por multflankaj kvalitoj.

La reformado unue okazis en eduka maniero. Por kulturi kapablojn de la lernantoj, oni devas sxangxi la manieron, ke instruisto donas lecionon kaj lernantoj auxskultas. Iuj lernejoj provis "plezurigan edukadon" kaj atingis bonajn rezultojn. Ekz. dum leciono de fonetiko, por ke la geknaboj bone memoru la literon "a", instruisto petis knabinon stari profile sur podio kaj turnis la atenton de la geknaboj al sxia kapo. "Rigardu, ronda kapo kun eta harplektajxo, cxu tio ne similas al la litero a?" La lernantoj ekridis. "Do, kiaj estas la literoj n, m, h, l...?" La lernantoj aktive respondis. Naskigxis alfabeta kanto: pordo — n, pordo-paro — m, h estas segxeto... La lernantoj kaj lauxtlegas kaj gestas. En amuza ludo ili lernas multe kaj neniom sentas lacon. Pli gravas, ke gxi vigligas ilian imagon, kiu estas gxermo de kreivo.

En la edukado por multflankaj kvalitoj multaj instruistoj komprenis, ke por malsxargxi la lernantojn, unue oni devas kulturi ilian kapablon. Ekz. verkado povas montri homajn kapablojn. Iuj lernantoj ne povas fini la taskon de verkado en difinita tempo kaj devas fari gxin ankaux en libera tempo. Por levi iliajn kapablojn tiurilatajn, krom la du lernohoroj en cxiu semajno, la lernejo donas lecionon ankaux pri libera legado. La lernantoj notas brilajn esprimojn kaj frazojn, poemojn kaj fabelojn, kiuj placxas al ili. Dum tia leciono la lernantoj tute libere asimilas nutron el la literatura mondo. Ili faris tre belajn notojn kun koloraj ilustrajxoj. Poste ili "eldonis" gazetojn manskribitajn — mem verki, redakti, arangxi pagxojn... La lernantoj verkis post vizito de muzeoj kaj zoo. Cxar iliaj multflankaj kapabloj estis bone kulturitaj, tial multaj lernantoj kapablas finverki en 40 minutoj tauxgan artikolon por difinita temo.

Cirkulas popoldiro en la lernejoj: "Poentoj estas vivo de la lernantoj," cxar la instruistoj kaj gepatroj taksas la lernantojn laux iliaj poentoj. En la gravaj ekzamenoj, poentoj decidas la sorton kaj estontecon de la ekzamenatoj, cxar foje la lernanto ne povis eniri bonan lernejon pro diferenco de nur 0.5 poento. Iu element-lernejano akiris 99 poentojn en aritmetika ekzameno, tamen li estis la 31-a, cxar 30 lernantoj antaux li akiris cxiu 100 aux 99.5 poentojn. La knabo sentis malesperon. Strange, alta poento kondukis al malespero. En Sxanhajo kaj Shandong, iuj lernejoj provas "klerigadon sen poento" por tiri la atenton de lernantoj el la poentoj. En iuj lernejoj ekfunkcias socio-modelo, en kiu la lernantoj funkciigas bankojn kaj vendejojn, preparas mangxajxojn... En liberaj horoj aktivas diversaj grupoj, en kiuj la lernantoj prezentas rakontojn, pentras, ludas pilkon kaj sxakon, verkas poemojn... Kaj la instruistoj taksas ilin ne plu laux poentaro, sed diras jenajn vortojn: "Vi, knabino kvieta kaj silentema, cxiam zorgas pri la klaso, vi purigis la sxrankon, riparis la visxilon de nigra tabulo... Mi tre sxatas vin. Mi bedauxras, ke via manskribo ne estas tre bela. Tamen mi kredas, ke post ekzercado vi bele skribos." Aux tiaj vortoj: "Vi estas sagxa kaj petolema... Mi esperas, ke en lernado vi havos bonan atingon same kiel vi gajnis cxampionecon en 100-metra sprinto." Leginte tion, la lernantoj sentas, ke la instruisto estas afabla kiel amiko kaj intima kiel patrino. Iu lernanto diris: "Antauxe mi timis, ke en la taksado la instruisto montras mian petolajxon, kaj nun mi deziras lauxtlegi gxin al miaj gepatroj, al multaj aliaj."

En la nuna Cxinio, ne cxiuj gimnazianoj post sia diplomitigxo povas dauxrigi sian studon en altaj lernejoj, tamen neniu devas esti kribrita, cxar ankaux tiuj, kiuj malsukcesis en ekzameno, havas sian kapablon. Cxiu propran sagxon posedas. Tial, ekde septembro de 1997, la Sxtata Eduka Komisiono de Cxinio efektivigas edukadon por multflankaj kvalitoj en la tuta lando kaj faras reformojn: simpligi la lernobjektojn de element- kaj mezlernejoj, malaltigi la postulon pri edukado, faciligi la ekzamenojn, pri iuj lecionoj la lernantoj ne plu submetigxas al ekzameno. La celo estas malsxargxi la lernantojn, por ke ili havu tempon iri en la naturon kaj socion, fari sporton kaj fizikan laboron. Oni forigis la titolon "elitaj mezlernejoj". La geknaboj diplomitigxintaj el elementlernejoj eniros proksiman mezlernejon sen ekzameno. Tiel lernantoj ne plu devas strebi por altaj poentoj. Poentaro de lernantoj ne plu estas unika kriterio por taksi la instruistojn kaj lernejojn.

Krom reformado en element- kaj mezlernejoj, Cxinio ankaux disvolvas altajn lernejojn, ekz. kolegiojn kaj altlernejojn por plenkreskuloj, por kontentigi cxiujn, kiuj deziras lerni en altaj lernejoj.