Nerenkontita amiko
LA telefon-lineo estis okupata, tamen post dekkelk-foja turnado de la disko oni ankoraux ne volis forlasi la telefonon. Iuj devojigxis en amafero, aliaj renkontis familian problemon kaj triaj havas vortojn por elversxi. Finfine auxdigxis vortoj: "Saluton, cxi tie estas varma virina lineo."
Je la 1-a posttagmeze prof. Liu Ying venis en la oficejon de la varma virina lineo pri familia problemo. Sxi diris, ke estas 3 lineoj, kaj de lundo gxis vendredo ili servas cxiutage 11 horojn al konsultantoj senpage. Inter ili estas lineo prizorgata de specialistoj pri legxoj, geedzigxo, familio, sano por virino kaj infano, seksa problemo, psikologia perturbo ktp. Tiutage sxi zorgis pri problemo de geedzigxo kaj familio.
Apenaux sxi iris en la cxambron, la telefono sonis. Iu pli-ol-60-jara virino plorante diris, ke sxia edzo enamigxis al alia virino, kaj en la pasinta duonjaro sxi malgxojegis kaj preskaux blindigxis. "Kion fari?" Plorante, sxi petis helpon de Liu Ying. Auxskultante, Liu Ying analizis la problemon kaj donis al sxi konsilojn.
Liu Ying diris al mi, ke en la lastaj jaroj la ekonomio de Cxinio evoluis, kaj la popola koncepto sxangxigxis. Cxinaj virinoj renkontis novajn problemojn, ekz. eksteredzeca amo kreskis kaj rompis iujn familiojn. Liu Ying ricevis 8 telefon-vokojn kaj el ili 5 estas pri geedzigxaj problemoj. Sxi veis, ke plejparte la cxinaj virinoj estas kasxemaj kaj eltenemaj, tial ili ne volas paroli ecx pri sia malfelicxo. La lineo konservas sekreton por ili, do ili volas elversxi sian koron al gxi. Krom specialistoj, cxe la lineo estas ankaux volontuloj el diversaj entreprenoj, kiuj lauxeble donas al ili konsolon, analizas problemon por ili kaj donas al ili sciojn pri legxo, seksa vivo kaj medicino. Tamen plej grave estas helpi ilin starigi memfidon kaj reakiri la normalan psikon.
Cxe la lineo estas pli ol 100 dejxorantoj. Ili estas edzinoj, kiuj ricevis almenaux du-jaran edukadon en altlernejo. Tiutage Xie, Yang kaj Ye frue venis. Pli-ol-50-jara Xie estas kuracistino pri psikologio de granda hospitalo. Kiel inspektistino, sxi gvidas novajn konsultatojn, prizorgas fakan kunvenon, organizas trejnan kurson kaj instruadon. Yang unuafoje prizorgis la lineon. Xie gvidas sxin gxis sxi povos plenumi la taskon sola. Antaux tio, Yang akceptis 72-horan trejnigxon kaj faris praktikadon. Sxi serioze diris: "Estas malfacile esti bona konsultato, cxar ni devas havi sciojn pri psikologio, medicino, sociologio kaj legxo, speciale pri interkomunikado." Ye estas juna, tamen sxi jam laboris tie 3 jarojn. Sxi diris, ke cxar la volontuloj servas post laboro, tial estas malfacile por ili servi konstante. Tamen Ye sxatas tiun ekstran laboron. Sxi diris, ke helpi aliajn signifas helpi sin mem, nun sxi farigxis pli prudenta kaj sxiaj rilatoj kun familianoj kaj aliaj estas pli harmoniaj.
Xie, Yang kaj Ye prizorgas sintezan varman lineon. Kompare kun la specialista, gxia enhavo estas ricxa, ekz. kiel retiri edzon el magxango, kiel komunikigxi kun instruistoj de infanoj kaj kiel defendi la proprieton antaux divorco. Antaux tiuj problemoj konsultatoj devas esti paciencaj kaj varmkoraj. Kiel diris Xie, krom helpi ilin fari decidon, prizorgantoj devas ankaux doni al ili varmon kaj forton.
La 21-an horon Wang Xingjuan, direktoro de la lineo, forlasis la oficejon la lasta kaj laca. Rigardante lumajn fenestrojn ambauxflanke de la strato, sxi sentis konsolon kaj kontenton. En 1992, kiam sxi kaj aliaj 3 virinoj, kiuj studis pri virinaj problemoj, malfermis la lineon, telefono en Cxinio ankoraux ne estis tiel populara, kaj sxajne oni ankoraux ne kutimis telefoni, tial iuj timis ke la varma lineo ne varmigxos. Nun oni cxagrenigxas ke lineoj estas tro malmultaj. En la lastaj 5 jaroj ili ricevis 30 mil telefon-vokojn de konsultantoj, inter kiuj estis virinoj, viroj, pekinanoj kaj alilokanoj. Oni nomas la lineon "nerenkontita amiko". En Cxinio estas kelkcent tiaj amikoj. Ilia plej granda deziro estas fari la servon pli kontentiga.