Eksterlandano lernas humuran dialogon

ONI povas diri, ke cxinoj sxatas Dashan. Cxiufoje, kiam li aperas sur ekrano de televidilo, oni kun gxojo krias: "Dashan! Dashan!" Dashan estas la nomo de komedia rolo ludita de iu bela kanada junulo Mark Rowswell en komedia teatrajxo. Cxar li ludis tre bele, la spektantoj iom post iom forgesis lian nomon kaj vokis lin laux la nomo de la rolo.

S-ro Mark Rowswell ludis la rolon de Dashan en 1989, kiam li lernis la cxinan lingvon en la Pekina Universitato. Lia instruisto diris al li: "Se vi komprenas la humuran dialogon de cxinoj, vi do bone scios la cxinan lingvon." Humura dialogo naskigxis en Pekino. Gxi estas arto transformita el popola humurajxo. Oni povas ludi gxin unuope, duope aux arope kaj paroli, imiti, sxerci kaj kanti en la pekina paroltono, kaj pere de ridigo oni mokas malvirton kaj prikantas virton, tial oni nomas la humuran dialogon ankaux parola karikaturo. Mark Rowswell estas junulo entreprenema. Kiam li informigxis, ke s-ro Jiang Kun (Gxjang Kun) estas unu el la plej bonaj aktoroj de humura dialogo en Cxinio, li diris al sia instruisto, ke li volas discxipligxi al Jiang Kun. Jiang Kun, Ma Ji kaj Hou Baolin cxiuj estas famaj aktoroj de humura dialogo en Cxinio. (Ma estas instruisto de Jiang, kaj Hou — instruisto de Ma.) Kiel la 8a-generacia heredanto de la arto de humura dialogo en Cxinio, Jiang Kun estas tre rigora en discxipligo. Informigxinte pri la deziro de Mark Rowswell, li ne tuj montris aprobon aux rifuzon, cxar li ne sciis, cxu la kanada junulo volas lerni humuran dialogon pro kaprico aux pro sxato de tiu arto. Malgraux tio, Mark Rowswell jam konscie lernis de Jiang. Li kolektis fotojn pri prezentado de Jiang kaj komentojn pri ties arto kaj gluis ilin sur muro. Kiam li estis libera, li imitis lian parolon laux sonbendo. Foje, kiam li ricevis inviton de televizio al prezentado, li telefonis al Jiang por peti liajn konsilojn kaj salutis lin kiel discxiplo. Siavice Jiang volis plue koni la kanadan junulon kaj invitis: "Hodiaux vespere nia familio mangxos vermicxelojn kun fermentinta sojfaba pasto, tio estas mangxajxo kun pekina gusto kaj ankaux tradicia mangxajxo de nia familio. Se la tempo estas oportuna al vi, do iru al mi por kuna vespermangxo kaj babilado."

Cxe la tablo Jiang Kun konigis la kanadan junulon pri preparo de tia vespermangxo, dume tiu junulo kun granda intereso mangxis kaj auxskultis. Li diris: "Instruisto Jiang, mi interesigxas pri cxio en Cxinio kaj volas provi cxion. Kiam mi unuafoje mangxis en la studenta mangxejo de la Pekina Universitato, mi provis uzi mangxbastonetojn kaj acxetis teleron da fermentinta touxfuo, opiniante, ke tio estas kuko. Kiam mi enbusxigis gxin, mi eksciis, ke tio estas tro sala, tamen mi englutis gxin. En tiu tago mi trinkis 7 termosojn da akvo." Jiang eksplodis de ridego. Li trovis, ke tiu kanada junulo posedas humuron necesan por aktoroj de humura dialogo.

La kanada junulo dauxrigis, ke antaux sia veturo al Cxinio li jam lernis la cxinan lingvon 4 jarojn. Dank' al tio li havigis al si multe da cxinaj amikoj, kiuj konigas lin pri la Flava Rivero, Yangzi-rivero, la Imperiestra Palaco, Tibeto k.a. Pro tio Cxinio pli kaj pli interesis lin. Li legis librojn pri Cxinio, sed ne komprenis gxiajn klasikajn poemojn, popoldirojn, proverbojn kaj multajn aliajn. "Jen mi decidis veturi al Cxinio por kompreni cxion nekomprenatan. Atinginte vian landon, mi eksciis, ke la cxina kulturo estas senlima, profunda maro. Mi jam enmarigxis kaj ne volas elakvigxi. Mi do decidis nagxi en la maro de la cxina kulturo. Jen mi komencis studi la cxinan lingvon, cxinajn ideogramojn, legi novelojn kaj romanojn, prezenti teatrajxojn..." Post pauxzo li malkasxis sian deziron al Jiang: "Mi volas farigxi 9a-generacia aktoro de humura dialogo en Cxinio."

Jiang estis kortusxita de tiu kanada junulo kaj decidis akcepti lin kiel sian discxiplon. Discxipligo ja estas grava afero por la aktoroj de humura dialogo en Cxinio kaj por tio oni devas okazigi solenan ceremonion. Kutime en la ceremonio discxiplo devas ne nur trifoje adorklinigxi antaux sia majstro kaj deklari la rilaton inter majstro kaj discxiplo kiel tiun inter patro kaj filo, sed ankaux same rilati kun la edzino de sia majstro. La ceremonio por Mark Rowswell okazis en halo de alilandaj studentoj en la Pekina Universitato. Tiutage Mark Rowswell montris al Jiang palrugxan cxinstilan robon kaj demandis lin, cxu estas dece por li porti tian robon. La edzino de Jiang eksplodis de ridego, cxar antauxe la aktoroj de humura dialogo cxiam portis malhelkoloran robon. Jiang diris: "Mark Rowswell estas blankhauxta. Liaj haroj estas blondaj kaj okuloj bluaj. Eble la palrugxa robo tauxgas por li." Liaj vortoj ridigis la cxeestantojn. Li proponis, ke oni ne sekvu la rutinan regulon por la ceremonio. Mark Rowswell do prezentis florojn al Jiang kaj lia edzino, trifoje riverencis antaux ili kaj ankaux trifoje antaux la aliaj pliagxaj aktoroj. En gaja atmosfero Mark Rowswell farigxis 9a-generacia aktoro de humura dialogo en Cxinio.

Mark Rowswell bone tenas en la memoro la instruon de sia majstro: La afero de rido estas arto popola, sed ne triviala. La homoj sin okupantaj je tiu arto devas ne nur strebi al nobleco, sed ankaux diligente lerni aliajn artojn. Mark Rowswell ja estas tre diligenta en la studo. Foje Jiang citis 4 versojn el klasika cxina poemo kaj donacis ilin al li. En la sekvanta tago la kanada junulo telefonis al Jiang, ke li jam trovis la originalon. Li diris, ke antaux la 4 versoj estas aliaj 8 versoj kaj nun li cerbumas pri ilia signifo. Por studi la klasikan cxinan literaturon li notis plenkajeron da antikvaj cxinaj ideogramoj. En 1992 Jiang kaj Mark Rowswell veturis al Hongkong por prezentado. En liberaj horoj cxiuj aliaj pasumis surstrate, sed Mark Rowswell sin sxlosis en cxambro kaj legis klasikan cxinan romanon. Li diris al Jiang: "Laux la plano post la prezentado vi ekzamenos min kaj nun mi frotas mian armilon, kvankam gxi ne akrigxos, tamen rebrilos."

La aktoroj de humura dialogo nepre devas klare prononci kaj lerte paroli. Tio ne estas facila por eksterlandanoj. Mark Rowswell neniam preterlasis sxancon ekzerci sian langon. Kun tempopaso li spicis siajn parolojn per pli kaj pli da spritajxoj, popoldiroj kaj proverboj. Iam li forte interesigxis pri kuxajban-o (rapidritma deklamado de versoj akompanata de bambuaj klakiloj). Kie ajn li estis, li murmuris laux la takto de kuxajban-o. Por ne malhelpi aliajn en ripozo, li sin ekzercis cxe auxtovoja trefkrucigxo. Se oni telefonis al li, oni auxdis antaux cxio ludon de kuxajban-o kaj surbendigitajn vortojn: "Pardonon, Mark Rowswell forestas hejme, bonvolu diri..." Kaj kiam oni volis diri, oni subite auxdis la vocxon de Mark Rowswell: "Kun kiu mi parolas? Kiel vi opinias pri mia prezentado?"

En la Novjara Tago de 1992, Mark Rowswell kune kun Jiang prezentis la humuran dialogon "Fama Majstro kaj Eminenta Discxiplo". Lia prezentado vekis varman aplauxdon de la spektantoj. La cxina spektantaro unuvocxe aprobas lian ludon. Influate de li, alilandaj studentoj unu post alia discxipligxis al cxinaj instruistoj. Poste li mem verkis humuran dialogon kaj prezentis kune kun sia majstro. Kaj krome, li sin okupis ankaux je cxinigo de usonaj komedioj. Li diris: "Mi volas ludi la rolon de pioniro en la intersxangxo de cxinaj kaj okcidentaj komedioj."

En 1993 Mark Rowswell flugis al Kanado por viziti siajn familianojn. Atinginte la hejmon, li tuj sendis al sia majstro posxtkarton kun jena skribajxo: "Majstro, mi ne scias, pro kio mi estas en Kanado tage sed cxiam en Cxinio nokte (en songxoj). Mi pensas, ke eble mi havos senton de hejmenreveno, nur kiam mi refoje suriros la teron de Cxinio."

Poste la kanada junulo edzigxis al cxina knabino kaj nun ili havas belan filon. Li diris al Jiang, ke li deziras, ke lia filo farigxu intelektulo en la estonteco, tial du monatojn post la naskigxo de la bebo, Mark Rowswell devigis lin auxskulti surbendigitajn poemojn de Tang-dinastio. Nun ankaux la patrino de Mark Rowswell vivas en Cxinio. La unua frazo, kiun la maljunulino parolis cxine, estas: "Kiel flugas aviadilo?" Je tio la nepo faras geston de flugo per siaj manetoj kaj zumas: "U-u-u-" El tio videblas, ke la bebo komprenas nur la cxinan lingvon.