Hujoj hieraux kaj hodiaux

de WEI GUOXIONG

EN Cxinio vivas 55 nacimalplimultoj, el kiuj la hujoj estas tre distingigxaj. Ili ne estas etno disvolvigxinta el iu aparta klano aux tribo, sed formigxis el pluraj etnoj cxinaj kaj alilandaj en longtempa kunvivado.

EL MALPROKSIMO

Dank' al disvolvigxo de la mara negoco en la 7-a jc. arabaj kaj persaj komercistoj sxipe veturis al Cxinio. Ili faris negocon en Kantono, Hangzhou, Quanzhou (Cxjuxangxoux) kaj aliaj cxemaraj urboj kaj, kunportante en Cxinion la islaman kulturon, konstruis moskeojn, la plej fruajn en gxi. Multaj el ili fikslogxigxis en Cxinio, geedzigxis al cxinoj, ricevis posteulojn kaj iom post iom farigxis cxinaj islamanoj.

Komence de la 13-a jc. multe da araboj, persoj kaj homoj parolantaj tugxjuxe-lingvon venis en Cxinion de la Okcidenta kaj Centra Azio. Ankaux ili kredis je islamo. Ili kulturis teron, garnizonis, negocis aux servis kiel oficistoj en internaj lokoj kaj limregionoj de Cxinio. Ili kunfandigxis kun islamanoj logxantaj en koncernaj lokoj de Cxinio kaj geedzigxis al tieaj hanoj, ujguroj, mongoloj k.a. Meze de la 14-a jc. formigxis nova etna komunumo de Cxinio, t.e. hujoj. En Cxinio la hujoj logxas dise, tamen en iuj lokoj dense. Ili trovigxas en pli ol 2 000 urboj kaj gubernioj de Cxinio. Nun en gxi vivas entute 8.6 milionoj da hujoj. Laux la nombro ili okupas la kvaran lokon en Cxinio, post la hanoj, gxuxang-oj kaj mancxuroj.

Prapatroj de la hujoj parolis la araban, persan aux tugxjuxe-an lingvojn. Pro oftigxo de kontaktoj kun hanoj, kaj precipe pro geedzigxo kun alietnanoj, iliaj lingvoj ne tute tauxgis al la socia vivo. Poste pro naskigxo de la huj-etna komunumo ili prenis la hanan lingvon kiel sian komunan lingvon, tamen en sia uzado ili aldonis al la hana lingvo multe da vortoj propraj al ili. Kaj en la religia aktivado ili uzas la araban lingvon.

TRADICIA KOMERCADO

La hujoj alte taksas komercadon kaj ankaux lertas en gxi. Hodiaux, kvankam ili okupas sin je diversaj profesioj, tamen, menciante la komercadon, ili sentas fieron.

El la hujoj trovigxas ankaux multaj terkulturistoj. Multaj hujaj terkulturistoj kaj pasxtistoj kumulas komercadon. Iuj el ili faras bredadon kaj entreprenas metiojn. En la pasinteco la hujoj sin okupis cxefe pri transportado kaj bucxado de bovoj kaj sxafoj, vendado de islamaj mangxajxoj, tanado k.a. Hodiaux en iuj lokoj dense logxataj de hujoj, trovigxas stratoj nomataj Sxafajxa Strato, Bovida Strato, Kamela Strato k.a. En marbordaj regionoj kaj grandaj urboj estas diversaj maklerejoj, metiejoj, vendejoj de trezoroj, juveloj, kuprajxoj, stanajxoj k.a. Ankaux multas hujaj kolportistoj kaj etvendistoj.

En la Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono logxas 1.721 milionoj da hujoj, kiuj konsistigas trionon de la tieaj logxantoj. En la transiro de la planizita ekonomio al la merkata la hujoj ricevis bonajn sxancojn por elvolvi sian talenton. Ili ekfunkciigis bredejon de mil bovoj, lanlavejon, vendejon de feloj aux lauxkontrakte ekspluatis vastan virgan teron por kulturi grenon kaj arbojn. La ordinaraj kamparanoj jam farigxis entreprenistoj kaj komercistoj lertaj ankaux en administrado.

MOROJ EL RELIGIAJ REGULOJ

Moskeo estas nemankigebla en la islama vivo. Gxi estas ne nur loko, kie la islamanoj pasigas sian spiritan vivon, sed ankaux centro de ilia socia vivo.

La cxinaj moskeoj portas du arkitekturajn stilojn: La moskeoj kun stilo de cxina palaco, multe influitaj de han-stilaj konstruajxoj, cxefe en suda kaj norda Cxinio, kaj la moskeoj kun araba arkitektura stilo, cxefe en nordokcidenta Cxinio. En iuj grandaj moskeoj vidigxas reliefoj kun oraj vortoj el Korano.

Laux religia kredo kaj etnaj moroj de la hujoj, post translogxigxo de hujaj familioj en novan regionon, ili antaux cxio konstruas tie moskeon por fari diservon kaj aliajn religiajn aktivadojn, dusxon, intersxangxon de informoj kaj diskuton pri gravaj aferoj de la sametnanoj.

Islamismo influas la hujojn en cxio dum ilia vivo, inkl. de geedzigxo, kostumo, dieto, higieno kaj aliaj. Multaj etnaj moroj de la hujoj formigxis el la religiaj reguloj. Ekz. laux la islama religio, antaux adorklinigxo al Alaho oni nepre devas sin lavi, pro tio la hujoj estas puramaj kaj sxatas lavadon. Preskaux cxiu huja familio havas akvovazon pendantan sur la malantauxa trabo de la domo. La vazo havas trueton sur la fundo. Gxi estas sxtopita, kiam oni ne dusxas sin. Sub la vazo estas kloako. Tie oni faras nur dusxon. En la ordinaraj tagoj oni lavas siajn manojn kaj vizagxon per granda krucxo.

Cxe adiauxo al la mondo cxiu hujo devas ricevi la lastan lavon. Laux islamo Alaho decidas cxies naskigxon, malsanigxon kaj morton. La islamanoj opinias, ke cxiuj naskigxas puraj kaj, kiam ili forlasas la mondon, ili ankaux devas esti puraj kun neniom da malpurajxo. La vizagxo de la forpasintoj devas esti pura kaj bonordigita, la ungoj kaj la haroj devas esti tonditaj kaj antaux la enterigo ili nepre devas esti lavitaj, kaj por montri respekton al Ka'ba, la sankta palaco de islamo, la kadavroj nepre devas esti enterigitaj kun la kapo al Mekko.