Produktejo de jado

Teksto de LI LIANG
Fotoj de LIU SIGONG

ELIRINTE el la vasta dezerto Taklimakan, ni kun granda plezuro revidis kampojn kaj vilagxojn. La verda koloro vekis cxe ni pli fortan deziron rigardi la lokon, al kiu ni estis veturantaj.

GRAVA URBO CxE LA SUDA BRANCxO DE LA SILKA VOJO

Kiel plej bela pejzagxo en la dezerto en suda Xinjiang, flavaj kaj verdaj poplaroj (Popular diversifolia) anoncis alternon de somero kaj auxtuno. De Minfeng cxe la suda fino de la sxoseo ni veturis okcidenten laux la rando de la dezerto. Post pli ol kvar horoj ni atingis Hotan.

Hotan signifas tibetlingve produktejon de jado. En la jaro 60 a.K. gxi apartenis al prefektujo starigita de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.24 p.K.) en la Okcidenta Regiono. Gxi estis grava urbo trairata de la suda brancxo de la Silka Vojo, fama urbo de jado kaj tapisxo kaj centro de bredado de silkrauxpoj kaj teksado de silko en Xinjiang.

Sed nun en Hotan apenaux troveblas modernaj konstruajxoj. La urbanoj portas simplajn vestojn kaj 98% de ili estas ujguroj kredantaj je islamismo.

Laux gxia nuna aspekto oni malfacile povas imagi, ke gxi estis regno, kie furoris budaismo. Sed historie gxi funkciis ne nur kiel komercejo sur la Silka Vojo, sed ankaux kiel kunfluejo de la kulturoj orienta kaj okcidenta. Tie trovigxis pli ol 80 budaismaj temploj. Meze de la 19-a jc., euxropaj ekspedicianoj malkovris en la dezerto Taklimakan najbare de Hotan grandan kvanton da almenaux mil-jaraj kulturaj restajxoj, kiaj silkajxoj, lignajxoj kaj lakajxoj kun diversaj delikataj gravurajxoj, freskoj kaj skulptajxoj en stiloj orienta kaj okcidenta, kaj cxinaj kaj persaj moneroj. Tie troveblas signoj de la kvar kulturaj sistemoj de la mondo: skulptajxoj de la Pagoda Templo Revake kaj lignaj gravurajxoj de Niya-ruino spegulas la helenajn budaismajn arton kaj aktivadojn; sur sigeliloj faritaj de antikvaj lokanoj estas helenaj diaj figuroj delikate gravuritaj; freskoj en la budaisma templo Dandanwulike montras la pentrarton de antikva Hindio; uzado de persaj moneroj kaj centra-azia lingvo pruvas, ke tie disvastigxis la centra-azia kulturo; fajencajxoj, cxinlingvaj dokumentoj kaj moneroj atestas la regadon de Cxinio super la loko ekde Han-dinastio...

Kiel komercejo sur la Silka Vojo kaj centro por disvastigi la hindan budaismon, Hotan ludis gravan rolon en la kampoj komerca kaj kultura de la Okcidenta Regiono.

URBO DE JADO

La riveroj Karakax kaj Yurungkax trafluas Hotan. Printempe kaj somere, akvo de degelinta negxo malsupren fluis, kunportante rokojn de sur la montaro Karakorum. Post longa tralavado la rokoj sedimentis en ebena parto de la rivero Yurungkax en Hotan, kaj formigxis fama Hotan-a jado. En seka sezono, kiam la rivero senakvigxis, multaj lokanoj iris tien por kolekti jadon.

Jam en la Okcidenta Zhou-dinastio (cx. 11-a jc. a.K. 771 a.K.) Hotan-anoj ekkolektis jadon en la rivero. Pro multeco de specoj kaj bona kvalito, Hotan-a jado estis cxefa tributo de Xinjiang por la kortego. La kvinmil-kilograma jadoskulptajxo "Yu Bridas Riveron" kaj vesto farita el 2 498 jadolamenoj kunligitaj per oraj fadenoj sur la kadavro de princo de la Okcidenta Han-dinastio estas rigardataj kiel la plej elstaraj el la Hotan-aj jadajxoj. En la 15-a jc. la hispana diplomato kaj vojagxisto Ruy González de Clavijo de la 15-a jc. alte taksis Hotan-an jadon en sia verko: La produktajxoj de Hotan estas ege altvaloraj kaj gxiaj metiistoj senegalaj en la mondo pro sia lerteco en jada tajlado kaj inkrustado.

Hodiaux la tradicia jada skulpturo ankoraux furoras en Hotan, sed estas pli malfacile kolekti bonkvalitan jadon. Pro tio pli kaj pli multaj jadokolektantoj sin turnis al Qiemo-gubernio de Hotan. En la vestiblo de hotelo en Qiemo ni vidis 1 502-kilograman verd-blankan jadon el minejo cxe la norda piedo de la montaro Kunlun. Por transporti gxin al Qiemo oni siatempe konstruis montvojon longan je 21 km.

El la diversspecaj Hotan-aj jadoj la plej valora estas blanka jado pro siaj kvalito subtila kaj koloro blanka kiel sxafa graso. Pro tio gxi portas ankaux la nomon sxafgrasa jado. En Cxinio jado simbolas virton, felicxon kaj favoran auxspicion.

Fakte, la nunaj plej elegantaj jadaj skulptajxoj estis faritaj de elstaraj metiistoj el Pekino, Suzhou kaj Hangzhou: oni aux transportis jadon al la menciitaj lokoj aux venigis tieajn metiistojn al Hotan. Post longtempa ekonomia dekadenco, oni malfacile povas trovi talentajn metiistojn en Hotan. La de ni vizititaj jadoskulptejoj estas negrandaj, tamen la skulptistoj tre okupitaj. Ili jam kutimigxis labori en cxeesto de turistoj.

Ambauxflanke de la 200-300-metra strato en Hotan staras unu apud alia butikoj de jadaj skulptajxoj. En iuj el ili trovigxas ankaux antikvaj moneroj, el kiuj la plej valora estas Maqian (La vorto signifas cxinlingve cxevalan moneron). Lauxdire en la Cxina Historia Muzeo en Pekino konservigxas nur unu tia monero. Mastro de tiu butiko kaj direktoro de la kultura domo diris al ni, ke lastatempe oni eltrovis pliajn tiajn monerojn cxe ruinoj.

TAPISxOJ KAJ SILKAJxOJ

Lokano diris al mi, ke la sxafajxo de Hotan estas la plej bongusta el la samspecajxoj en Xinjiang. Gustuminte tiun frandajxon, mi volas paroli iom pri la Hotan-a sxaflano.

Hotan-a sxaflano renomigxas per siaj dikeco kaj elasteco. Gxi estas tre tauxga por fari tapisxojn. Kiel silkajxoj, ankaux la Hotan-aj tapisxoj estis unu el la cxefaj komercajxoj sur la Silka Vojo. La tapisxo-pecetoj elterigitaj en tomboj de la Orienta Han-dinastio (25-220) pruvis, ke la denseco de la varpo kaj vefto kaj masxoj estas similaj al tiuj de la nunaj. Tio montras, ke la Hotan-a tapisxo-farado jam atingis altan nivelon antaux pli ol mil jaroj. Jen kial Hotan-aj tapisxoj estis tre sxatataj de komercistoj euxropaj kaj centra-aziaj. La naux stiloj de Hotan-aj tapisxoj montras la tradicion de Sirio kaj Irano, kaj sur la tapisxoj oni vidas ne nur euxropajn rozojn, sed ankaux pejzagxojn de centra Cxinio. Evidente, la diversecon de la stiloj de la Hotan-aj tapisxoj oni sxuldas al la prospero de la antikva komerco.

Ecx hodiaux, en cxiuj bazaroj de Hotan la plej allogaj varoj ankoraux estas belaj tapisxoj.

En Hotan cirkulas rakonto, kiu konigas, kiel silkrauxpoj eniris en la regnon Yutian (nun Hotan). Tiutempe la kortego en centra Cxinio malpermesis eksporti silkrauxpojn. Por havi tiajn rauxpojn, la regxo de Yutian sin svatis al princino de la kortego de Han-dinastio. Antaux ol okazigi la geedzigxan ceremonion, la sendito de Yutian laux ordono de la regxo admonis al la novedzino, ke sxi alportu silkrauxpajn ovojn al la regno, por ke oni povu fari veston por sxi estonte. Do sxi kasxis silkrauxpajn ovojn en sia cxapo kaj tiel alportis ilin al Yutian. Post tio, en Hotan ekfloris bredado de silkrauxpoj kaj kulturado de morusarboj.

Kvankam historiistoj konjektis, ke Hotan-anoj ekbredis silkrauxpojn kaj ekkulturis morusarbojn en la tria jarcento, tamen historiaj libroj malofte mencias, cxu silkrauxpo-bredado kaj morusarbo-kulturado prosperis en la loko antaux Qing-dinastio (1644-1911). Oni povas certigi, ke nur post kiam la garnizono gvidata de Qing-dinastia revizoro Zuo Zongtang eniris en la lokon, disvastigxis bredado de silkrauxpoj en suda Xinjiang. Oni starigis administracion pri bredado de silkrauxpoj kaj kulturado de morusarboj por diskonigi avangardajn teknikojn de suda Cxinio pri morusarbo-kulturado, silkrauxpo-bredado kaj silk-teksado.

Sub tiuj kondicxoj produktigxis fama Xinjiang-a atlaso. La gubernio Lop de Hotan estas gxia cxefa produktejo. El la kvar specoj de atlaso la nigra, kiu reprezentas la stilon de Hotan, estas la plej antikva kun strukturo konvena kaj desegnoj abstraktaj kaj elegantaj.

PAUxLO KAJ LIA FRUKTOGxARDENO

Pauxlo estas 30-jara usonano. Dum sia unua vojagxo en Xinjiang li estis forte altirita de ties vasta teritorio kaj antikva civilizacio. Lia dua vizito pusxis lin al lernado de la lingvoj han-a kaj ujgura. Hazarde li rimarkis, ke la tieaj juglandoj estas grandaj kun maldika sxelo. Do, en li naskigxis ideo starigi tie fruktogxardenon. Li sukcese persvadis iun usonan kompanion, ke gxi faru esploron en la loko. La kompanio trovis, ke la tieaj naturaj kondicxoj tre similas al tiuj de Kalifornio kaj la klimato, grundo, pluvo-kvanto kc. tre favoras al kulturado de iuj fruktoj ege sxatataj en la internacia merkato.

Je la nomo de la usona kompanio, Pauxlo subskribis kontrakton pri luo de tiu parcelo por 30 jaroj. Poste li acxetis modernajn prilaborajn masxinojn kaj importis bonajn francajn pirujojn kaj usonajn cxerizujojn, abrikotujojn, persikujojn kaj pomujojn. Li kredas, ke iliaj fruktoj estas tre sxatataj en Sudorienta Azio. Pro malalta produktokosto li estas fidoplena pri tiuj fruktoj en la merkata konkuro.

Fakte, Hotan famas de antikve pro sia naturdotita favoro al vegetajxoj. Nun ankoraux prosperas 500-jara juglandujo en Hotan. Cxiujare gxi donas pli ol kvarmil fruktojn. En alia loko de Hotan floras 500-jara figarbo. El gxia cxefa radiko kreskas du trunkoj. La kronoj kovras areon de 0.07 hektaro. Cxiujare gxi donas sennombrajn figojn.

Akompanate de Pauxlo, ni vizitis lian fruktogxardenon kun nur 3-4 dungitoj. Cxiu fruktarbo estas cxirkauxita de fera reto. Li humure diris cxinlingve: "Tie cxi la leporoj estas petolemaj." Kondukante sian jxipon, li multe babilis pri siaj edzino, infano, fruktogxardeno kaj vojagxoj tra Xinjiang.

La jxipo kuris sur malglata vojo. De tempo al tempo pasantoj faris al li geston, ke li haltu. Kaj li varme akceptis ilin. Evidente, li jam kunfandigxis kun la lokanoj.