Nordorientaj tigroj revenos en la naturon

Teksto kaj fotoj de DI XIANGHUA

Marte, la Suno-insulo, Harbin, Cxinio, estas negxkovrita. Tie estas la Gxardeno de Nordorientaj Tigroj, unuarange protektataj de la sxtato.

Liu Xinchen, mastro de la gxardeno, diris al mi, ke antaux cent jaroj en la mondo vivis 10 specioj da tigroj, sed nun restas nur 6 specioj kun malpli ol 5 000 tigroj, kaj cxiutage almenaux 2 tigroj malaperas. Laux kalkulo, en la venontaj 10 jaroj la tigroj malaperos en la mondo. Meze de la 80-aj jaroj, aplikante avangardajn ekipajxojn kaj teknikojn, cxinaj zoologoj prisercxis la arbaron de Changbai-montaro, kie vivas nordorientaj tigroj. Sed ili trovis nur 7 tigrojn. Kun aldono de nordorientaj tigroj bredataj en cxinaj zooj kaj tiuj en la landlima zono de Cxinio, Rusio kaj la Popol-demokratia Respubliko de Koreio la nombro de tiaj tigroj estas malpli ol 300. En 1994 la Monda Fonduso de Sovagxaj Bestoj enlistigis nordorientan tigron kiel unu el la 10 pereantaj bestoj.

Liu Xinchen fondis en 1986 la Centron de Generado kaj Bredado de Felisedoj en Hengdaohezi de Heilongjiang. Li kredite prenis 16 milionojn da juanoj kaj acxetis 12 tigrojn el zooj de grandaj urboj. Post 10-jara generado kaj bredado la nombro de tigroj atingis 108. La centro ankaux kulturas en ili la kapablon vivi en la naturo.

Liu Xinchen diris: "Ni esperas efektivigi la planon liberigi la tigrojn en la jaro 2015. Por ke nordorientaj tigroj libere vivu en la naturo, necesas ankaux bona kunlaboro de departementoj destinitaj por protekti la naturon kaj sovagxajn bestojn."