Tri fabloj

Alcedo movis sian neston

Por eviti atakon, la alcedo metis sian neston sur tre altan brancxon. Elkovigxis idoj, la alcedo-patrino tre sxatis ilin. Timante, ke la idoj falos, la alcedo movis la neston al malpli alta loko. La birdetoj ricevis plumojn kaj pli placxis al la alcedo, kiu poste movis la neston ankoraux malpli alten. Kaj el tio rezultis, ke lupo forprenis la birdetojn.

Pro malutilo de musoj

Iu suferegis de malutilo de musoj. Li petis de alia katon, kiu tre lertis kapti musojn kaj ankaux sxatis mangxi kokojn. Pasis pli ol unu monato, en lia hejmo ne plu vivis musoj nek kokoj. Lia filo abomenis la katon kaj demandis la patron: "Kial vi ne mortigis gxin?"

La patro respondis: "Tion vi ne komprenas. Ni suferis de malutilo de musoj, sed ne de manko de kokoj. La musoj sxtelis nian grenon, morddifektis niajn vestojn, truis niajn murojn kaj rompis niajn agrokulturilojn. Sen la kato ni suferus malsaton kaj froston. Pro manko de kokoj ni ne havas ovojn por mangxi, sed tio ne gravas. Kial ni mortigus la katon?"

Nauxkapa birdo

Sur monto estas birdego kun naux kapoj. Vidinte mangxajxon, cxiuj gxiaj kapoj ekkriis kaj strebis por gxi. Ili interbatalis kaj vundigxis, tamen neniu akiris la mangxajxon.

Sovagxa anaso mokis ilin: "Pripensu vi cxiuj, naux kapoj englutas la mangxajxon en unu saman stomakon!"