Kamparano-artisto kaj liaj argilaj metiartajxoj

Teksto de PANG NAIYING
Fotoj de JIN YAOWEN

SUB la mirindaj manoj de maljuna kamparano Yu Qingcheng (Ju Cxingcxeng) peco post peco da argilo ekhavis animon. Post ripetada knedado la argilaj pecoj farigxis viroj kauxre tagmangxantaj cxe vilagxa enirejo, virinoj kudrantaj en kandellumo kaj maljunuloj instruantaj nombradon al sia nepo.

Mi vidis argilajn figurojn faritajn de Yu unuafoje en televido: vilagxanino kun pajla korbo surdorse revenas hejmen. Sxiaj pufaj mamoj pendas gxis la ventro. Sxia fileto baras al sxi la vojon kaj senpacience mamsucxas sian patrinon... La honesta virino plene montras patrinan amon... La artisto per auxdaca nudigo kaj troigo prezentas la grandan patrinecon. Li diris: "Mi malkovras animon de argilaj figuroj."

En la argila metiartajxo "Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero" la mamoj de la virino estas pli grandaj kaj pufaj: unu pendas cxe la brusto kaj la alia surdorse. Paro da infanoj avide sucxas ilin. Cxi tie la abunda lakto de la patrino aludas akvon de Yangzi kaj la Flava Rivero, kiuj nutras la cxinan nacion. Kun profunda filozofieco kaj troigita formo la argilaj figuroj de Yu aspektas modestaj, simplaj, humuraj kaj animitaj.

La maljunulaj figuroj, kneditaj de Yu, radias ankaux belecon kaj infanecon. Ili domagxas ecx malgrandan estajxon en la naturo. Naiveco tiklas ilin kaj sinbeligo dauxre frapas ilian koron. La artisto tre lerte kaptis la homan naturon kaj montras gxin per kruda maniero. En la argilajxo "Kolekti Fabojn" la gxiba maljunulino kun presbiopaj okulvitroj prenas sojfabon de sur la tero kun granda malfacilo. En la argila metiartajxo "Du Floroj" la maljunulo per raspaj manoj kun elstaraj artikoj metas du sovagxajn florojn sur la hararon de sia edzino, dum la presbiopa maljunulino kun sulkoplena vizagxo rigardadas sin en spegulo... La artisto komparas tiun maljunan paron kun du floroj. Li diris, ke cxe la maljunigxo la homoj farigxas naivaj. Yu mem estas homo kun infana koro. Li diris: "Argilo estas tre valora por mi kaj mi volas per gxi manifesti miajn amon kaj malamon." Li knedis argilan maljunulon kun maizospiko en la sino. La de li faritaj argilaj artajxoj elspiras idilian etoson.

Antaux 54 jaroj s-ro Yu naskigxis cxe la piedo de Panshan-monto, oriente de Pekino. En la agxo de 16 jaroj li finis sian lernadon en mezlernejo. Poste li pasxtis sxafojn, kulturis teron kaj fine ekokupis sin je argila knedado. Lia arto temas ekskluzive pri vilagxaj aferoj, kio kortusxis multajn. Boksisto Ali skribis post rigardado de liaj artajxoj: "Ili estas valoraj same kiel donacoj por la Dio." Francoj eniris en lian dometon de argilajxoj. Ili ne volis foriri ecx post la vizito. Ili diris al la vilagxestro: "De nun vi devas nomi s-ron Yu majstro." Kaj studentoj el la belartaj lernejoj de Cxinio kaj tiuj el Universitato de Harvardo ne komprenis, kial kamparano sukcese kreis tiel mirindajn artajxojn. Montrante argilajxojn en la domo, s-ro Yu diris kun rideto: "Mi mem estas tia homo."

Estas vere, ke s-ro Yu heredigis la honestecon, sincerecon, sagxon kaj humuron de la kamparanoj al siaj argilaj infanoj. Li rigardas ilin kiel siajn familianojn kaj volonte dedicxas al ili sian tutan vivon. Kiel ajn malricxa li estas, li ne volas vendi ecx unu el ili, tial pli kaj pli da argilaj infanoj akompanas lin tage kaj nokte, montrante la animon de sia "patro".