Montpeliero gastigos la 83-an UK

EN 1905 la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer de Francio. Post tiam Francio gastigis tri kongresojn respektive en 1932, 1950 kaj 1957 ( la Pariza Kongreso en 1914 ne okazis). Pro tio Francio farigxis unu el tiuj landoj, kiuj plej multe gastigis UK. Post la pauxzo de 40 jaroj la Unuigxo Franca por Esperanto, fondita gxuste antaux 100 jaroj, invitis la 83-an UK, kiu okazos en Montpeliero en suda Francio de la 1-a gxis la 8-a de auxgusto 1998.

Montpeliero, kiel la centro de la regiono Langvedoko-Rusiljono, najbaras al Mediteraneo kaj trovigxas sur la romia vojo konstruita cxe la fino de la 2-a jarcento a.K., kiu ligis Italion kun Hispanio. Tamen Montpeliero naskigxis nur cxe la fino de la 10-a jarcento. Poste, tie fondigxis jura kaj medicina lernejoj. En 1222 establigxis Universitato de Montpeliero, kies medicina fakultato famis tra la mondo en Mezepoko. En la 13-a jarcento la urbo ricxigxis dank' al la tekstila industrio kaj negoco. Dum la regperiodo de Luiso la 14-a (1643-1715 sur trono) Montpeliero farigxis cxefurbo de la regiono Langvedoko kaj plibeligxis. En la 19-a jarcento nova fervojo faciligis negocon, precipe tiun de vino.

En la 20-a jarcento Montpeliero dauxre disvolvigxas. Nun gxi havas 220 000 logxantojn. En gxi estas mezepokaj katedraloj, botanika gxardeno konstruita en la 16-a jarcento kaj ankaux cxi-jarcentaj zoologia gxardeno, muzeo kaj novaj kvartaloj. En la promenejo Peyrou konstruita en la 17-a jarcento oni povas gxui la arkitekturon de la urbo kaj belan pejzagxon de Mediteraneo.

La cxi-jara kongresejo estos en "Le Corum" inauxgurita en 1988. Tiu moderna konstruajxo situas apud agrabla ombra promenejo, tuj cxe la rando de la malnovaj kvartaloj kun mallargxaj stratoj kaj imponaj domegoj, ankaux tuj cxe vigla komerca centro. Je kelkaj kilometroj gxi distancas de Mediteraneo kun largxaj sablaj strandoj kaj pitoreskaj havenetoj kaj de montoj kun sxtonaj vilagxoj kaj misterplenaj kavernoj. Vidindas ankaux romiaj restajxoj, mezepokaj kirkoj, modernaj feriejoj, vastaj vitkampoj. Montpeliero delonge allogas per turismo kaj negoco.

Montpeliero estas atingebla per aviadilo el Parizo, Nico, Lilo, Barcelono, Strasburgo, Londono kaj Kopenhago, per rapida trajno el Parizo aux Liono, per trajno aux auxtobuso el Lilo, Bordozo, Bruselo kaj aliaj urboj.

La kongresa temo estas "Mediteraneo — ponto inter kulturoj". Gxi ebligas al la kongresanoj pli bone koni la kulturon de la mondregiono, kie la kongreso okazos, kaj ankaux esplori la rolon de nia specifa interkultura ponto, Esperanto.

Dum la 83-a UK:

La redakcio de El Popola Cxinio okazigos kunsidon de legantoj kaj perantoj, kies daton, horon kaj salonon oni povas konsulti la Kongresan Libron.

Du novaj servoj aperos la unuan fojon kadre de la UK: elektronika servo; infancxambro (ne deponejo!) por gxis-7-jaraj infanoj de la kongresanoj.

Posxtkartoj kun Esperanta teksto kaj T-cxemizoj kun simbolo (= glumarko) de la UK estos vendataj.

Estos tre variaj ekskursoj al maro, montoj, grotoj kaj muzeoj.