"La Blua Birdo" en Cxinio
Fotoj de HAN SHIPING
VEn la pasintaj 90 jaroj artistoj de diversaj landoj prezentis la faman dramon "La Blua Birdo" en diversaj manieroj kaj malsamaj lingvoj.
Ekde la premiero okazinta en 1908, la dramo de belga dramisto Maurice Maeterlinck per sia originala cxarmo fascinis multajn artistojn. Al la prezento de la dramo la artistoj dedicxis sian grandan atenton kaj talenton. La dramo interesis diverslandajn infanojn de pluraj generacioj kaj edifis ilin en la batalo por la felicxo.
Februare de la kuranta jaro la Cxina Infana Teatro surscenigis la operon La Blua Birdo, adaptajxon de la dramo, faritan de japana teatra trupo. Gxi estas du-akta kaj 10-scena, kun jena teksto.
Antauxvespere de la Kristonasko filo de arbohakisto kaj lia fratino vidis en la songxo diablinon, kiu petis la gefratojn sercxi por sxi bluan birdon, simbolon de felicxo, kiu kapablas kuraci la malsanon de sxia filino. La diablino donacis al la knabo cxapon kun brilianto. Li turnis la brilianton kaj la diablino transformigxis en belan regxinon. Aperis Pano, Akvo, Fajro kaj Lakto. Ekparolis Hundo kaj Kato. La regxino sendis feinon akompani la gefratojn en sercxado de blua birdo. Ili atingis la Landon de Memoro, palacojn de nokto kaj felicxo, arbaron, tombejon, Landon de Estonteco. Ili vidis siajn geavojn, kiuj mortis antaux longe. Ili trovis bluan birdon kaj perdis gxin, kio ripetigxis plurfoje. Vekigxinte frumatene, la gefratoj trovis, ke la birdo en ilia hejmo ja estas blua. Ili donacis la bluan birdon al filino de la najbara maljunulino, cxar la knabino estas malsana kaj bezonas gxuste cxi tiun bluan birdon.