Knabina Esperanto-hxoro

MAJON de 1997, en mezlernejo de Guilin, Guangxi, fondigxis la Knabina Esperanto-hxoro el 42 membroj, gvidata de juna instruistino. La plenbarba Lu Jixin instruas al ili Esperanton. Por la de lernotasko sxargxitaj knabinoj, aligxi al la hxoro ne estas facile. Tamen per sia ago ili montras al la lernejo kaj la socio, ke ili povas bone arangxi ne nur sian lernadon, sed ankaux la kantadon. Por ili la plia rikolto estas, ke ili akiris multajn postlernejajn sciojn. Iatempe, ili kaptis la atenton de amaskomunikiloj. La lernejo estas tiel fiera pro ili, ke gxi faris por ili rugxajn T-cxemizojn kaj blankajn jupojn. Kiel viglaj ili estas en tiaj vestoj kun verda kant-kajero en la manoj!

Post la fondigxo de la hxoro la knabinoj lernis prononcon de Esperanto kaj sin ekzercis pri la kantoj "Hongkong iras al mi", "Avo donis al mi kerkon*", "Kanto kaj rideto", "Odo al gxojo" ktp.

en la cxina lingvo kaj Esperanto. La knabinoj kun averagxa agxo de malpli ol 14 jaroj neniam antauxe kontaktis Esperanton, tamen interesigxis pri kantado en Esperanto kaj posedis la prononcadon tre rapide. Ili deziras, ke la amikoj en la mondo auxdu la vocxon de cxinaj knabinoj. Pasintjare, ili multfoje prezentis en la Geknaba Palaco kaj Xishan-parko de Guilin. Oni surbendigis kaj disauxdigis iliajn kantojn. La Guilin-a Televida Stacio produktis la televidan filmon "Kantoj por la tuta mondo" kaj telesendis gxin ecx dum unu semajno.

Nun la hxoro lernas Esperanton kaj Esperantajn kantojn dufoje cxiumonate. Ili deziras kontakti pli multajn amikojn. Adr.: Wang Qiao, Zhongshan Zhongxue, Guilin, CN-541001, Cxinio; aux Lu Jixin, P.O. Box 81, Guilin, CN-541004, Cxinio.