INTER NI

Mi legas cxiujn artikolojn en EPCx, tamen mi deziras ankaux tiujn pri altteknologio. En la januara numero mi legis pri cxina roboto, sed laux mia opinio gxi estis malgrase priskribita.

MIODROG RISTIC (Jugoslavio)

Kun granda intereso mi legis en la februara eldono de via belega informa gazeto la artikolojn "Pri reformado de kuracaj pagoj" kaj "Bazaj rajtoj de cxinaj laboruloj". Mi ne atendis, ke vi tiel rapide povas plenumi mian deziron pri la asekura sistemo en via lando.

Mi tutkore komprenas la necesecon reformi la kuracajn pagojn kiam la kostoj senbridaj plialtigxas.

GERRIT BRONS (Nederlando)

Min interesas plej multe artikoloj pri konstruado. Do mi esperas, ke vi dauxrigos skribon pri la granda kaj grava konstruado de San Xia (Tri Gorgxoj de Yangzi-rivero). Tiu granda konstruajxo influos la tutan mondon, ekzemple pri transportoj kaj prezo de kupro.

LEIF HOLMLUND (Svedio)

Antaux nelonge mi donacis preskaux tutan mian E-bibliotekon al la biblioteko de la Fremdlingva Fakultato en Cxelabinska Sxtata Pedagogia Universitato. Ankaux cxiun duan numeron de EPCx tien mi redonas.

Bedauxrinde, mi ne povas aperigi tradukajxojn el via revuo, kiel mi konstante faris. Mi tamen havas invitojn kunlabori en noveldonotaj gazetoj kaj esperas denove ion traduki el via revuo.

VJACxESLAV ROJDESTVENSKIJ (Rusio)

Mi havas ekzemplerojn de kelkaj verkoj de Konfuceo, tradukitajn en la anglan. Mi legis ilin malfacile pro neklara traduko. La Esperanta traduko de "Analektoj" superegas pro tre facile komprenebla lingvo kaj interesa antauxparolo.

JOHN ABOOD (Auxstralio)