Du poemoj

de JULIUS BALBIN (Usono)

La masakro

Tuj post kiam en decembro, 1937
la japanoj okupis Nankinon,
ili komencis postcxasi
senkulpajn civilulojn
por amasmurdi ilin.

Por la murdocelo
servis pafiloj, pistoloj, bajonetoj

kaj ecx simplaj trancxiloj.

Dum ses semajnoj
la sovagxaj agresintoj
viktimigis plurajn centmilojn
da viroj, virinoj kaj infanoj.
Dum la urbo brulegis,
la japanaj soldatoj pelis
la senkulpajn viktimojn
al Xiaguan cxe l' bordo
de Yangzi-rivero
por ilin senkapigi.
La viktimoj devis stari en vicoj,
kiam tiuj en la unua rango
estis senkapigataj.
Tiuj en la dua rango
jxetis la kadavrojn en la riveron

kaj poste restarigxis en vicoj
por esti senkapigitaj.

En la dua tago
la japanoj eklacigxis
kaj decidis uzi masxinpafilojn.
La viktimoj provis sin savi,
saltante en la rivero,
sed neniu el ili
sukcesis atingi la kontrauxan
¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡¡bordon.

La nepardonebla krimego
de l' japanaj agresintoj
sxajnis nur inkubsongxo
al tiuj, kiuj gxin ne travivis.
Sed gxi estis kruela fakto,
kiu skuis la konsciencon
de l' tuta homaro.

Kie vi estis?

Ho, Dio de Israelo,
kie vi estis
inter la jaroj 1933 kaj 1945?
Kien vi forkuris,
al kiu sekura rifugxejo?

Cxu eble vi ankaux timis
esti deportita al mortolagro,
asfiksiita per gaso
kaj bruligita en krematorio?

Cxu ankaux vin fortimigis
tiu furor teutonicus*
de l' gxermanaj triboj,
al kiu la Satano donis la formon
de naziaj barbaroj?

Kie do kasxigxis
via legendeca cxiopovo,
via biblia potenco,
en kiun tiel blinde kredis
viaj israelaj idoj?

Cxu vin ankaux fortimigis
la auxstra kaporalo
per sia tondra
kaj cxion surdiga vocxo?

Cxu la auxstra kaporalo
vere sukcesis venki
la cxiopovan Eternulon
kaj neniigi lian regnon
sur la tero?
_________________
* Teuxtona furio