Memore al Ivo Lapenna, la kreinto de la moderna Esperanto-Movado

de BIRTHE LAPENNA (Danio)

OKAZE de la 10-a datreveno de la forpaso de mia edzo, Ivo Lapenna (1909-11-05 ? 1987-12-15), oni petis min skribi artikolon pri li. Mi deziras mallonge memorigi la esperantistaron pri la grandega signifo, kiun li havas por la Esperanto-Movado.

Frue Ivo Lapenna estis internacie orientita. Kiel 17-jara gimnaziano li sciigxis pri la Internacia Lingvo. Li tuj komprenis gxian geniecon kaj komencis mem studi gxin. En 1929 li iniciatis kaj kunfondis la Studentan Esperanto-Klubon en Zagreb. Jen citajxo el "Esperanto en Perspektivo", p. 84-85: "En universitataj medioj sukcese agis studentaj aux akademiaj Esperanto-kluboj en pluraj landoj. ? La plej aktiva el ili sendube estis la studenta, poste Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1929-1941), kiu gxis aprilo de 1941, kiam la naziaj-fasxistaj armeoj invadis Jugoslavion, funkciis ankaux kiel administra centro de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STEL-o)." Ekde 1937 gxis 1950 li estis prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj estrarano de UEA ekde 1947.

Ivo Lapenna estis ankaux redaktoro de la fama, jugoslavia organo "La Suda Stelo", revuo socia, kultura, literatura kaj primovada. Gxi aperas ? kun kelkaj interrompoj ? ekde 1932. Dum lia multjara redaktado gxi influis la tutan Esperanto-Movadon. Hodiaux gxi estas la plej grava fonto de la tiama Esperanto-historio. Ivo Lapenna mem verkis multegajn artikolojn, ofte sinonime, cxar li opiniis, ke ne estis oportune, ke lia nomo tro ofte aperu. Ekde 1981 sub la cxefredaktado kaj gvidado de Ivo Lapenna la kultura kaj informa revuo "Horizonto" (eldonita en Kopenhago) farigxis same influa kaj historie valora kiel la tiama "La Suda Stelo".

Ekskluzive pro politikaj kauxzoj Ivo Lapenna forlasis Jugoslavion en 1949. Li venis al Parizo, kaj en 1951 li translokigxis al Londono, kie li ricevis postenon en Universitato de Londono. Tie li farigxis profesoro pri Kompara Sovetia kaj Orienteuxropa Juro, per kio li atingis sian duan profesorecon.

Kiel estrarano kaj ekde 1955 gxenerala sekretario de UEA, Ivo Lapenna iniciatis kaj gvidis multnombrajn agadojn, sed nur kelkaj estas menciitaj cxi tie. Ekz. en 1949: Internacia Somera Universitato (nun Internacia Kongresa Universitato); Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso (siatempe premiita per la argxenta "Pokalo Ivo Lapenna"); 1952: "Centro de Esploro kaj Dokumentado" (CED); 1952-1954: Grandaj kampanjoj (miloj da artikoloj kaj impona ekspozicio) lige kun la Peticio al UN/UNEKSO, kronitaj per la konsultaj rilatoj inter UEA kaj UNESKO kaj per la Rezolucio de UNESKO de la 10-a de decembro 1954. Tiu plej grava Rezolucio estas la bazo de cxiuj sekvantaj atingoj de la Esperanto-Movado, i.a. la impona Zamenhof-Jaro, 1959, kun amaso da artikoloj en nacilingvaj periodajxoj, ekspozicioj, prelegoj, informoj en radio kaj televido, festoj okaze de plia rondvojagxo de Ivo Lapenna en kelkaj landoj kun kulmina, altnivela festo en Kopenhago. Zamenhof estis deklarita kiel unu el la grandaj personecoj de la homaro fare de UNESKO; 1961: Acxeto de la domo de UEA en Rotterdam per rimedoj havigitaj cxefe dank' al jura argumentado kaj negocado de Ivo Lapenna. Oni bone komprenas la fakton, ke Ivo Lapenna ricevis la epiteton "La konstruinto de la moderna Esperanto-Movado".

Ivo Lapenna iniciatis kaj gvidis la sukcesan kampanjon pri la Peticio 1966 por progresigi Esperanton en internaciaj medioj pere de la Propono al UN okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro ? la plej impresa iam ajn prezentita de privata instanco (UEA). Preskaux unu miliono da individuoj kaj iom malpli ol 4?000 organizajxoj subskribis la Peticion. Bedauxrinde, gxis nun gxi ne efektivigxis.

Jam de la komenco Ivo Lapenna komprenis, ke Esperanto ne estas nura lingvo, uzebla sole por privata gxuo kaj interkomprenigxo. Gxi estas antaux cxio rimedo por internaciigi kaj solidarigi la homaron sendepende de religio, raso, nacio kaj socia tavolo. Certe estas rekomendite, ke cxiuj seriozaj esperantistoj studu la verkojn de Ivo Lapenna kaj sekvu lian ekzemplon, nome profundigxu en la lingvo mem, instruu gxin, informu pri gxi, sed en tauxga maniero. Ivo Lapenna forte admonis, ke ni discipline konservu la lingvounuecon bazitan sur la Fundamento, kaj ke oni cxesigu la deformon de la lingvo mem, zorge elektu la plej kompetentajn membrojn al "Akademio de Esperanto", kaj ke cxiuj unuece respektu la Fundamenton.

Ivo Lapenna, kiu ja iniciatis kaj fondis "Centro de Esploro kaj Dokumentado", estis ankaux gxia direktoro gxis 1974. En tiu jaro li ja forlasis cxiujn siajn postenojn en UEA.

En 1976 Sarlanda Esperanto-Ligo organizis la unuan "Internacia Esperanto-Konferenco de la Neuxtrala Esperanto-Movado". Tiaj konferencoj estis organizitaj cxiujare gxis 1987. La Internacia Centro de la Neuxtrala Esperanto-Movado (ICNEM) estis fondita en Strasburgo en 1980, por ke gxi estu bazo por la kultura kaj informa revuo "Horizonto", lancxita jam en Hispanio 1976.

Ekde 1981 Ivo Lapenna faris sian plejeblon, por ke ni cxiuj kune celebru la Jubilean Jaron per grandega manifestacio.

La krono de tiu agado estis lia organizado de la "Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco: Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo", Graz 1987. Dek el la plej fake kompetentaj esperantistoj lekciis, la monumento "La Espero" estis starigita kaj inauxgurita samtempe kun la nova "Esperanto-Placo", kaj multaj aliaj kulturaj eventoj estis organizitaj.

Ekde lia junagxo, humaneco kaj internaciismo estas fundamentaj trajtoj de lia karaktero. Lia lasta Festparolado eldirita dum la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, 1987, havis la titolon "Esperanto kiel Lingva Esprimo kaj Instrumento de 'Humaneca Internaciismo'". Liaj du konceptoj "Humaneca Internaciismo" kaj "Aktiva Neuxtraleco" estis la bazo de lia laboro.

Ivo Lapenna tro frue forpasis kaj postlasis multajn nefinitajn laborojn. Lia arkivo konsistas el abunda materialo, kiu valoras seriozan studadon de fidinda historiisto. Ankaux nun oni povas elcxerpi el liaj verkoj en Esperanto. En recenzo de d-ro Verloren van Themaat pri la verko de Ivo Lapenna "Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj" (suplemento al "Retoriko") 1966 estas skribita: "…Kiel gvidantojn la Esperanto-Movado bezonas ne homojn, kontentajn teni la aferon funkcianta, sed homojn dauxre strebantajn progresigi la aferon, kaj tia persono estas Lapenna! Ankaux pri la ideologia fono de Esperanto, egalrajta kunlaborado de cxiuj homoj, li parolas multe. Estas frapante, kiel profunde Zamenhof influis homojn multrilate pli talentajn ol li mem!"

Fine, mi havas gxojigan informon. La 23-an de auxgusto 1997 fondigxis en Vieno la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna". Gxi okupigxos pri la persono kaj pri la agado de Ivo Lapenna. Gxia celo estas studi liajn verkojn, informi la gazetaron kaj protekti liajn nomon kaj verkojn.