Aludoj en la cxina lingvo

de ZHANG QICHENG

EN la cxina lingvo aludoj ludas specialan rolon kaj indas esti traktataj. Kio do estas aludo? Laux la cxinlingva vortaro, aludo estas vorto uzata en poezio aux alispecaj verkajxoj, kiu devenas el klasikajxoj aux historiaj eventoj por esprimi ian ideon. Laux tiu klarigo, sxajnas al mi, ke aludoj trovigxas ne nur en la cxina, sed ankaux en la okcidentaj lingvoj. Ekz., la nomo Prometeo, la esprimoj "nodo de Gordio" kaj "kalkano de Ahxilo", kiuj devenas el la helena mitologio, kaj la personaj nomoj "Romeo kaj Julieta" el dramo de Sxekspiro povas esti rigardataj kiel aludoj, cxar kiam oni pruntas ilin por siaj verkajxoj, la legantoj povas tuj kompreni la signifon.

En la cxina lingvo aludoj abunde trovigxas aparte en la antikvaj verkoj, cxar en la antikveco la auxtoroj emis uzi ilin en siaj verkoj cxefe por kondensi siajn ideojn aux sentojn en tre konciza formo, kaj la aludoj gxuste estas ofte enhave ricxaj kaj forme simplaj. Dume la poetoj preferis aludojn aparte por pliricxigi kaj belsonigi la rimojn en siaj poeziajxoj.

Por montri la ecojn de la aludoj, mi prezentas jenajn ekzemplojn.

En la cxina lingvo la vorto "tui" signifas "pusxi" kaj alia vorto "qiao" signifas "frapi", sed se ambaux vortoj estas ligitaj kune kaj farigxas kunmetita vorto "tui-qiao", gxi signifas cerbumadon pri lingvajxo. Oni bone scias, ke pusxi kaj frapi estas movoj de la manoj, dum cerbumado estas funkcio de la cerbo. Do, kiel "pusxi-frapi" povas ludi la rolon de la cerbo? Por klarigi tiun enigman vortouzon, mi klarigas la kialon. Tiu aludo devenis el jena legendo: Poeto Jia Dao (779-843) faris poemon, rajdante sur azeno tra strato. Unu verso el la poemo estas: "Bonzo frapis pordon en lunlumo". Poste li pensis, ke eble la vorto "pusxi" estas pli tauxga ol "frapi". Li longe cerbumadis pri la vortouzo, sed ne povis fari decidon. Hazarde li renkontis erudiciulon Han Yu (768-824), li konsultis lin kaj petis lian definitivan selekton. Post pripensado Han Yu diris al li, ke la vorto "frapi" estas pli tauxga. Sekve la kunmetita vorto "tui-qiao" ekhavis la sencon de cerbumado pri vortouzo.

Foje Konfuceo diris al siaj discxiploj pri sia agxo: "En la dekkvina jaro mi inklinigis mian tutan koron al lernado. En la trideka mi jam firme staris inter homoj. En la kvardeka mi ne plu havis dubojn…" La Majstro diris tion al la discxiploj, por ke ili diligente lernu por posedi noblan virton kaj multajn sciojn kaj farigxu homoj kun firma humanisma idealo. Cxar Konfuceo estis respektata kiel la plej granda sanktulo, liaj vortoj estis multfoje cititaj de kleruloj dum la pasintaj jarcentoj. Sekve, liaj dirajxoj pri la agxo farigxis aludoj preferataj de la kleraj cxinoj, kiuj emas uzi la vorto-grupon "agxo de firma starado" kaj "agxo sen dubo" por aludi respektive 30-jaran agxon kaj 40-jaran agxon. Per tiuj aludoj ili volas montri, unuflanke, sian inteligentecon kaj, aliflanke, sian deziron sekvi la instruon de la Majstro.

En la cxina lingvo oni ofte uzas la vorton "zhiyin" (sonokomprenanto) kiel sinonimon de "intima amiko". Tiu vorto estas aludo deveninta el antikva anekdoto: iu sinjoro nomata Yu Boya tre lertis en ludo de kord-instrumento, kaj alia sinjoro nomata Zhong Ziqi havis profundajn sciojn pri muziko. Kiam Yu Boya ludis la muzikilon por esprimi sian senton pri alta monto aux sian lauxdon pri fluanta akvo, Zhong Ziqi tuj komprenis kaj gxoje kriis: "Ho, bonege! Kiel alta kaj majesta la montego!" aux "Kia impone ondanta riverego!" Poste, kiam Yu informigxis pri la forpaso de Zhong, li rompis la kordon de la muzikilo, cxar li opiniis, ke neniu alia krom Zhong komprenos lian muzikon. Tiu rakonto estas tre kortusxa, oni do ekstraktis el gxi la vorton "sonokomprenanto" por aludi intiman amikon kun profunda interkompreno.

"Mirrakontoj de Liaozhai", unu el la allogaj cxinaj klasikaj literaturajxoj, aperis en Esperanto, dank' al la penado de akademiano Lauxlum. En tiu beletrajxo trovigxas multaj aludoj.

El la rakonto "Linda" mi citas du aludojn. Unu el ili estas "Persikflora Fonto". Tiu aludo devenis el fantazia verkajxo de la elstara pastorala poeto Tao Yuanming (365-427). La poeto skribis: Foje iu fisxkaptisto hazarde eniris per sia boato en la vilagxon "Persikflora Fonto". Li trovis, ke la loko estas belega kaj la logxantoj, kies prapatroj rifugxis tie por eviti la tiranan regadon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a. K.) , estas bonkoraj kaj fervoraj. Dum la pasintaj jarcentoj ili estis absolute izolitaj de la ekstera mondo kaj sciis nenion pri gxiaj politikaj sxangxigxoj kaj socia hxaoso. Tamen ili vivis harmonie kaj senzorge, pace kaj trankvile. Sed poste, kiam la fisxkaptisto deziris refoje viziti la lokon kun aliaj homoj, ili ne povis trovi la vojon. Tiu utopia vilagxo poste farigxis aludo pri paradizo en la homa mondo.

La alia estas "ora domo". Tiu aludo venis el rakonto pri la imperiestro Wudi de Han-dinastio (206 a.K — 220 p.K.). Lauxdire, kiam li estis ankoraux infano, lia onklino promesis edzinigi al li sian cxarman filinon, li tuj esprimis: "Mi nepre konstruos oran domon por sxi." Sekve "ora domo" farigxis aludo pri luksa domo speciale por logxigi amatan belulinon.

Cetere, mi devas aldoni, ke apliki aludojn tute ne estas la privilegio de intelektuloj, kaj ankaux al la ordinaraj cxinoj ne mankas bonaj aludoj. La interesaj rakontoj el la klasikaj noveloj estas tre familiaraj al la popolanoj, kiuj sxatas preni bravajn agojn de herooj kaj miraklan batal-arton de strategiistoj kiel impresajn kaj facile kompreneblajn aludojn.

Strangaj antikvaj aludoj estas malofte vidataj en la nuntempa cxina lingvo, fakte ili jam farigxis arkaikaj sen praktika valoro, dum la aliaj ofte uzataj, kiel la supre menciitaj "pusxi-frapi", "sonokomprenanto" kaj "persikflora fonto", farigxis popularaj idiotismoj kaj ankoraux validas.

Versxajne, la supre skribita parto jam suficxas por mia mallonga artikolo, kaj mi devas doni al gxi la lastan punkton. Tamen mi pensas, ke estas preferinde je la fino prezenti plian aludon, kiu devenis el jena anekdoto: La regxo de regno Qi (475-221 a. K.) sxatis auxskulti muzikon ludatan de ensemblo el tricent muzikistoj per ju (blovmuzikilo). Sinjoro Nanguo, kiu fakte ne scipovis ludi la muzikilon, venis al la kortego kaj mensogis, ke li kapablas ludi bone. La regxo kredis kaj per alta salajro aligis lin al la ensemblo. Post la morto de tiu regxo, lia filo surtronigxis. Ankaux la nova regxo sxatis gxui tiun muzikon, sed, malsame kiel la patro, li preferis la muzikon ludatan ne de la ensemblo, sed de unuopa muzikisto. Tiel sinjoro Nanguo ne plu povis miksigxi en la ensemblo kaj forkuris. Tiu aludo estas kutime uzata por humiligi tiujn, kiuj okupas lokon per fusxa laboro. La cxinaj intelektuloj emas apliki tiun aludon ankaux por modeste esprimi, ke lia laboro ne estas kontentiga. Mi do devas diri, ne nur por modesteco sed cxefe pro honesto, ke tiu cxi artikolo el mia plumo estas nur fusxa skribajxo same kiel la muzikludo de s-ro Nanguo.