KURANTAJ AFEROJ

l Gxis la fino de novembro 1997 la cxina registaro sankciis entute pli ol 300 000 entreprenojn investitajn de aliaj landoj kaj utiligis eksterlandajn kapitalojn de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. En la pasintaj sinsekvaj 4 jaroj Cxinio estis lando, kiu utiligis plej multe da eksterlandaj kapitaloj, post Usono.

l En Sichuan-provinco, Cxinio, estis finkonstruita granda ultrasona ventotunelo. Gxia korpo estas 66 m longa kaj 33 m largxa, kun sekco de 2.4x2.4 m. La tunelo estas nemankigebla por elfari avangardajn kosmonauxtikan kaj aviadan aparatojn.

l La unua granda marfunda karbominejo de Cxinio estas konstruata sur marfundo cxe Longkou, Shandong-provinco. La karbominejo estas konsistiga parto de la novgeneracia karba baseno de Longkou, kiu areas 150 kvadratajn kilometrojn, kun karbotavolo 10 m dika kaj rezervokvanto de miliardo da tunoj da karbo.