Sin liberigi el la kateno de unuopa entreprenado

de JI PING

MINACATE de milito, Cxinio fondis nombron da entreprenoj por militaj aferoj en landlimaj regionoj en la 60-aj jaroj. La Guizhou-a Vagona Fabriko estis unu el ili. Tiam la sxtato donis al gxi la taskon ripari cxiujare 2 000 kargovagonojn. Katenite de la planizita ekonomio kaj ricevinte limigitan sxtatan subvencion, gxis 1985 la fabriko deficitis entute ok milionojn da juanoj. Multaj laboristoj volis forlasi la laboron kaj 3/4 de la 400 teknikistoj adiauxis la fabrikon.

Praktikante la sistemon de merkata ekonomio, la sxtato ne subvencias la entreprenon. Kion do cxi tiu faras por plua ekzistado?

Ekde 1986 la fabriko alprenis tri metodojn: Unue, la fabriko sin okupis je riparado de kargovagonoj antauxe, sed nun gxi ne nur riparas ilin, sed ankaux produktas vagonarojn, sxtal-ingotojn kaj risortojn por diversaj lokomotivoj kaj auxtoj. Due, gxi decideme alprenis tauxgajn rimedojn por sin liberigi el la kateno de unuopa entreprenado kaj, utiligante ricxfontojn de la provinco kaj proksimaj lokoj, starigis fabrikojn de litkusenoj. Trie, fondigxis 14 entreprenoj, investitaj de la provinco kaj komercistoj usonaj, auxstraliaj kaj francaj kaj la vagona fabriko havas akciojn de 12 el ili. Tiuj malgrandaj fabrikoj liveras 26 specojn de produktajxoj, el kiuj multaj vendigxas en aliaj landoj.

En la jaroj de 1990 gxis 1997 preskaux cxiuj ekonomiaj normoj de la fabriko 4-6-obligxis kaj la enspezo de gxiaj laborantoj 3-obligxis. Levigxis ankaux la interezoj de gxiaj kapitaloj, pokapa profito kaj aliaj normoj.