Reformado en la sxtataj entreprenoj

de ZONG HE

LA cxinaj sxtataj entreprenoj nun spertas profundan reformadon kun transiro de la planizita ekonomio al la socialisma merkata.

Cxinio havas 68 000 sxtatajn industriajn entreprenojn, el kiuj 53 000 estas malgrandaj kaj la aliaj — grandaj kaj mezgrandaj. Ili estas gravaj, kvankam malmultaj. La impostoj kaj profitoj donitaj de ili al la sxtato konsistigas cx. 65% de tiuj de la industriaj entreprenoj de Cxinio. Oni povas diri, ke la sxtataj entreprenoj ludas gravan rolon por la disvolvigxo de la nacia ekonomio kaj sukceso de la reformado.

La sxtataj entreprenoj de Cxinio alfrontas malfacilojn en reformado de la ekonomia strukturo. La kauxzoj kusxas en tio: Unue, la administra sistemo de la entreprenoj kaj la ideologio de la entreprenistoj ne povas rapide adaptigxi al la disvolvigxo de merkata ekonomio, nemalmultaj entreprenistoj malalte taksas la merkatan komercadon, ne organizas produktadon laux bezono de la merkato kaj ankoraux ne liberigas sin el la kutimo plenumi taskojn difinitajn de la sxtato, kiu acxetis cxiujn iliajn produktajxojn siatempe. Due, iliaj produktajxoj ne konformas al la bezono de la merkato, kio kondukas al la mallevigxo de produktado kaj entreprenado. Trie, la sxtataj entreprenoj estas multe sxargxitaj, precipe la malnovaj entreprenoj, kiuj rolas kiel malgranda socio kun infangxardeno, elementa lernejo, mezlernejo, kinejo, klubo kaj ecx hospitalo. La entreprenoj respondecas pri cxiuj bezonoj de siaj laborantoj en la vivo. Ili devas vivteni ankaux la malgrandajn infanojn de siaj laborantoj post ties morto, kiam la strukturo de socia garantio estas ne kompletigita. Nun multaj sxtataj entreprenoj dronis en dilemo pro malvenko en la konkurenco kun entreprenoj vilagxaj kaj tiuj investitaj de alia lando. Krome, en tiuj entreprenoj estas multaj superfluaj laborantoj. En la tuta lando la nombro de superfluaj laborantoj atingis 30 milionojn. Ankaux tio depresiigas la sxtatajn entreprenojn.

Post kelkjara malfacila reformado la cxina registaro kaj sxtataj entreprenoj ekhavis komunan konon: reformado estas unika elirejo por la sxtataj entreprenoj sin liberigi el dilemo. Pro tio la sxtato ellaboris konvenajn politikojn kun la celo starigi entreprenan sistemon bezonatan de la merkata ekonomio: Koncerne grandajn kaj mezgrandajn sxtatajn entreprenojn, kun kapitalo kiel ligilo organizi ilin en korporaciojn interregionajn, interentreprenajn, interposedsistemajn kaj interlandajn. Koncerne malgrandajn sxtatajn entreprenojn, fari al ili reorganizon, unuigon, anekson, luigon, bankrotigon, lauxkontraktan produktadon, akcian kooperadon, vendon kaj aliajn. Laux la plano necesas fari cxion eblan por liberigi grandajn kaj mezgrandajn sxtatajn entreprenojn el dilemo en la dauxro de cx. 3 jaroj, tiel ke en 2000 en tiuj entreprenoj fundamente estos starigita la sistemo de moderna entrepreno.