Cxarmo de naciaj kantoj kaj dancoj

EN Bairin Youqi, Interna Mongolio, la temperaturo en vintro ofte estas 8°C sub la nulo, tamen spekti prezentadon de diversnaciaj aktoroj en frosta vento sur la stepo estis la unua fojo por la mongolaj pasxtistoj. Informigxinte, ke famaj aktoroj de diversaj nacioj donos prezentadon, la lokaj pasxtistoj kaj tiuj logxantaj ecx dekojn da km fore torentis aux sur cxevalo aux sur cxevalcxaro aux piede al la loko por gxui la prezentadon. Menciindas, ke en tia frosta vintro la aktoroj portis maldikajn vestojn por konformigi sin al la prezentado.

Fakte, tio estis nur ordinara prezentado de la Centra Nacia Ensemblo el Pekino.

En 1952 oni sin preparis por starigi la nomitan ensemblon, kiu portis komence alian nomon, t.e. Artistan Trupon de la Centra Nacia Instituto. Dum la pasintaj pli ol 45 jaroj gxi donis prezentadon en diversaj lokoj de nacimalplimultoj. La aktoroj tion faris cxiam energioplene por nacimalplimultoj en kiu ajn loko kaj en kiu ajn vetero. Kelkfoje ili veturis plurajn tagojn por prezenti programerojn nur al dekkelkaj kaj ecx kelkaj spektantoj. Ilia faro ege kortusxis diversnaciajn popolanojn. Oni nomas la ensemblon sendito por naciaj unuigxo kaj amikeco.

Sub la slogano "Iri al regionoj de nacimalplimultoj kaj al aktuala vivo" cxiuj artistoj de la ensemblo iris al malproksimaj landlimaj vilagxoj por vivi, lerni kaj prezenti programerojn. Dank' al tio, ili ne nur spertis la lokajn morojn, sed ankaux lernis eminentajn tradiciajn artojn. Kolektante kaj reordigante la tradiciajn kantojn kaj dancojn de nacimalplimultoj, ili sencxese akceptis elstarajn artistojn de diversaj nacimalplimultoj, kiaj flutisto el sani-a vilagxo, ludisto de liuto en formo de cxeval-kapo el Interna Mongolio, kantisto-tamburisto sur mjaux-a monto, tibet-nacia artisto cxe la piedo de la negxa monto Blanka Cxevalo. Sur tiu solida bazo la ensemblo fondigxis en 1954.

Vivante en nacimalplimultaj regionoj, la artistoj kreis multajn elstarajn kantojn kaj dancojn. La hxoro "Gastoj el malproksimaj lokoj, restu cxi tie", adaptajxo de popolkanto kun profunda sento de sani-oj, rapide cirkulis en- kaj eksterlande. En 1956 gxi gajnis la oran medalon en la Sesa Internacia Festivalo de Junuloj kaj farigxis peco el la repertuaro de la ensemblo.

Ankaux la tibeta danco "Artisto migranta sur stepo", la instrumenta muziko "Dancmuziko de jaux-oj" kaj aliaj programeroj kreitaj en la praktiko estas vaste sxatataj. Dum la pasintaj pli ol 45 jaroj la ensemblo kreis kaj prezentis pli ol mil programerojn, eltrovis kaj kulturis arojn da famaj elstaraj kantistoj, dancistoj kaj instrumento-ludistoj.

La cxinaj nacimalplimultoj renomigxas per sia lerteco en kantado kaj dancado, per kiuj ili esprimas sian senton kaj akcelas reciprokan komprenon. Dum la laboro kaj en la cxiutaga vivo ili komponis muzikon kaj dancon, kiuj spegulas de diversaj flankoj iliajn historion, sorton, morojn, kutimojn, pens-manieron kaj konon pri beleco.

Heredante tradiciajn naciajn kantojn kaj dancojn, la ensemblo sencxese ricxigas ilin per epoka trajto por kontentigi la bezonon de spektantoj.

En la ensemblo laboras pli ol 300 aktoroj el 36 nacioj. Preskaux ili cxiuj estas eminentaj. Dum intersxangxo de artoj ili ne nur perfektigas sian lertecon en kantado kaj dancado de sia propra nacio, sed ankaux cxerpas kvintesencon de artoj de aliaj nacioj. Ekz., Yang Liping, fama baj-a dancistino, faris sensacion en la dancista rondo per la tradicia taj-a danco "Spirito de pavo". La de sxi kreitaj dancoj "Lunlumo", "Du arboj" kaj "Fajro" kun naciaj trajtoj cxarmas per moderneco.

Por festi sian 45-jarigxon, la ensemblo okazigis cxe la fino de 1997 vesperon de naciaj kantoj kaj dancoj. En gxi la aktoroj, cxu veteranaj cxu junaj, cxiuj altiris la atenton de la spektantoj per sia bela prezentado. Kvin el la ses dancoj prezentitaj en gxi estis kreitaj en 1997. La diversnacia kolektiva danco "Gaja tero" temas, ke diversaj nacioj gaje kolektigxas kaj sopiras al bela perspektivo; la ji-a triopa danco "Rivereto fluanta" montras ji-ajn morojn per moderna danc-maniero; la taj-a kolektiva danco "Bona deziro" manifestas per pavado la sopiron al la mondpaco; la mongola kolektiva danco "Senlima stepo" montras figurojn de novgeneraciaj pasxtistoj sur stepo kiel agloj flugantaj kaj cxevaloj galopantaj. Precipe la 15-nacia tambura unisono "Animo de tamburoj" akompanata de aliaj instrumentoj prezentas la spiriton de la cxina nacio de antikveco gxis nuntempo. La vespero gxuigis al la spektantoj belajn naciajn muzikon, kantojn kaj dancojn.

Dum la pasintaj pli ol 45 jaroj la ensemblo vizitis cx. cent landojn kaj regionojn, alportante al iliaj popoloj ne nur elstarajn naciajn kantojn kaj dancojn de Cxinio, sed ankaux amikecon de la cxina popolo.