Suzhou-a brodajxo: kato kaj manto

Suzhou-a brodajxo kun 2000-jara historio estas unu el la kvar famaj brodajxoj en Cxinio. Suzhou situas cxe la suda bordo de Yangzi-rivero, kie kreskas silkrauxpoj. La broda metiarto prosperas en Suzhou jam delonge. En la lastaj dekoj da jaroj la brodistoj formis la trajtojn de Suzhou-a brodajxo: skizo konciza, temo okulfrapa, figuro viveca kaj brodado delikata.

La Suzhou-a brodajxo kun delikataj kudreroj kaj elegantaj koloroj estas tre tauxga ornamajxo. Nun estas pli ol 40 manieroj de farado kun ecoj ebena, brila, orda, maldika, glata, densa... La metiartistoj kreis duflankan brodajxon, kiu estas egale bela sur ambaux flankoj. "Kato kaj manto" estas tre valora duflanka Suzhou-a brodajxo.