Sanprotekto de maljunuloj

PRO maljunigxo la organoj de la homoj iom post iom debiligxas kaj ilia energio malvigligxas, sekve de tio, la maljunuloj estas facile atakitaj de malsanoj, tial bonfarto kaj longviveco estas ilia komuna deziro. La cxin-medicinaj fakuloj resumis la sanprotektajn metodojn de la maljunuloj en tri partojn.

Unue, la maljunuloj devas multe atenti influon de la sxangxigxo de la klimato kaj ekstera medio sur la homa sano. Oni devas observi la regulojn pri cxiutagaj vivo, laboro, ripozo, en- kaj ellitigxo kaj preni mangxajxojn en difinitaj horoj, por ke la biologia horlogxo bone funkciu kaj senileco malfruigxu.

Due, la maljunuloj devas doni suficxan atenton al la korpo kaj spirito por esti kaj sanaj kaj viglaj. Laux la cxin-medicina teorio oni devas unue protekti la vitalan energion de la stomako, cxar la sanaj lieno kaj stomako garantias transportadon de la nutroj al diversaj organoj por doni fiziologian funkcion kaj teni la homan sanon. Por reguligi la vitalan energion de la stomako oni devas doni suficxan atenton al la sanprotekto per mangxajxoj kaj medikamentoj. Oni devas ankaux racie uzi sian cerbon, por ke gxi ne lacigxu, kaj krome, oni devas fari la spiritan aktivadon harmonia kaj liberigi sin el cxia malbona humoro.

Kaj trie, oni devas reguligi la visceran funkcion kaj glatigi la gxingluxo-vojojn (vojoj por cirkuligi la vitalan energion). Tio estas grava al la homa vivo kaj ankaux al la homa sano. Surbaze de la teorio de jin kaj jang oni devas doni la bezonatajn al la korpo, forigi la superfluajn por gxi kaj glatigi la vojojn por facila irado de la vitala energio kaj likvido de la patogenaj faktoroj.

Pro maljunigxo oni facile suferas de morno, malglata cirkulado de la vitala energio kaj sango, malkompakto de la ostoj. Pro tio oni estas facile atakita de apopleksio, artika malsano, auxtismo k.a. Tial, kontraux ili oni devas preni konvenajn rimedojn kiel eble plej frue.

Apopleksio ofte okazas cxe maljunuloj. Por gxin preventi kaj kuraci oni devas deteni sin de cxia malbona humoro, teni sangpremon sur modera nivelo, fari sportojn konvenaj por la sano kaj eviti grasigxon. La mangxajxoj devas esti hipograsaj, hipokaloriaj kaj hiposalaj, konsistantaj el bonkvalitaj proteinoj, vitaminoj, celulozoj kaj mikroelementoj. Oni devas gxustatempe kuraci koronarian kormalsanon, diabeton, pulmiton, insuficiencon de la renoj kaj hepato, renan kaj galan litiazojn, inflamon de la urina sistemo ktp.

Artikaj malsanoj kauxzigxas de degenero de la artikoj pro maljunigxo. Por preventi kaj kuraci la lumba-vertebrajn malsanojn oni antaux cxio devas atenti sian dieton kaj eviti korpulentecon. La lumboj ne estu atakataj de malvarmo. Oni ne devas teni sin en unu sama pozo longtempe. Oni devas ofte ekzerci siajn lumbojn kaj fari memmasagxon tiamaniere: sidi rekte, malligi la zonon, froti la manojn gxis varmigxo, meti ilin cxe la talion kaj froti gxin de supre malsupren gxis varmigxo. Por eviti cxian genuan lezon kaj lacigxon oni ne devas fari longan promenadon, nek longan lauxsxtuparan iradon nek drastan sporton. Por pliigi stabilecon de la genuoj oni povas levi la krurojn, kusxante surdorse, fleksi kaj malfleksi la genuojn. Oni povas ankaux mem masagxi la genuojn: per la palpa flanko de la fingroj froti la du flankojn de la pateloj kaj per la manplatoj vertikale premi la patelojn. Oni faru tion 60 fojojn cxiuminute, ne tro forte. Cxiu ekzerco dauxras 3-5 minutojn.

Ankaux la malbona humoro estas malutila al la homa sano. Pro tio la maljunuloj devas eviti cxian spiritan eksciton, spici sian vivon per muziko, fisxhokado ktp kaj partopreni konvenajn sociajn aktivadojn. Krom tio, ili devas ankaux bone uzi sian cerbon, por ke gxi laboru vigle. Tio estas utila al la sano fizika kaj spirita de la maljunuloj.