SHAOSHAN, MONTVILAGxO VASTE KONATA

La malgranda montvilagxo Shaoshan en Hunan-provinco estas vaste konata en Cxinio, cxar en gxi naskigxis cxina gvidanto Mao Zedong (1893-1976).

Lia malnova logxejo kusxas inter montoj, cxirkauxita de pinoj kaj bambuoj. Kiel tipa kamparana logxejo en suda Cxinio, gxi havas lignan strukturon, kun brikaj muroj kaj tegmento el nigraj tegoloj. En gxi lokigxas litoj, forno, rizpistujo kaj tabloj. Sur muro pendas foto de liaj gepatroj, ordinaraj kamparanoj de Cxinio.

La 26-an de decembro 1893, en tiu ordinara logxejo naskigxis Mao Zedong, kiu poste farigxis fondinto de la nova Cxinio. Por rememorigi pri li, oni starigis en Shaoshan lian statuon 10-metre altan en 1993, kiam okazis lia centjarigxo. En Shaoshan estas ankaux la Memorhalo de Mao Zedong, Templo de Prapatroj de Mao Zedong kaj Biblioteko Mao Zedong.

21 jarojn post la forpaso de Mao Zedong, multaj cxinoj ankoraux respektas lin kaj vizitas lian malnovan logxejon. Kaj krome, kiel pitoreska loko, Shaoshan allogas en- kaj eksterlandajn turistojn. Profitante la okazon, Shaoshan-anoj funkciigas hotelojn kaj restoraciojn, el kiuj dekoj portas la nomon Mao-familio. Cxie troveblas vendejoj de sonbendoj de kantoj kaj insignoj pri Mao Zedong. Cxiujare la vilagxo akceptas cx. 1.5 milionojn da turistoj.

SUBTERA MARO DE MORTO

Lopnur profunde de la dezerto Taklimakan en Xinjiang (Sxingxjang) estas mistera vastajxo. Cx. la 4-a jc gxi estis cxirkauxita de sablo kaj salkrusto. Kaj en 1972 tute sekigxis la akvo de Lopnur-lago kun areo de pli ol 400 kvadrataj kilometroj.

Cxinaj geologoj konstatis post esplorado, ke sub Lopnur etendigxas "subtera maro de morto" kun areo de 1 300 kvadrataj kilometroj. Kiel la Morta Maro, ankaux gxi estas ricxa je silvino. Kun rezervo de 250 milionoj da tunoj da silvino, gxi estas la plej granda mino de silvino de Cxinio.

Se vi tusxas per mano teron du metrojn sub la tersurfaco, via mano kovrigxos de salo. Kaj la temperaturo de la subtera akvo estas cx. 11 °C. Malsame ol la Morta Maro, Lopnur havas sub si akvon fluantan inter grandaj rokfendoj.

Fakuloj konigis, ke antaux du milionoj da jaroj Lopnur-lago areis 20 000 kvadratajn kilometrojn. Poste, pro sablo-sedimentado kaj terkrusta movado gxi pli kaj pli malgrandigxis. Sekve de forta vaporigxo, aperis sur gxia surfaco tavolo da salo, kiu iom post iom malmoligxis. Ecx nun la subtera akvo vaporigxas kiel antauxe tra poroj de la tersurfaco kaj en la "subteran maron de morto" enfluas akvo pluva kaj negxa.

La nomita "maro" situas en la nordorienta parto de la antikva Lopnur. Pro abundo da silvino gxi meritas la nomon "subtera trezorejo".

BESTOJ EL ALIAJ LANDOJ

En la besta dresejo de la Pekina Zoo vivas cximpanzo Kako. Post unujara dresado gxi kapablas bicikli, ludi sur baskulo, salti tra ringo kaj iri sur sxnuro. Kiam infano testas gxin per aritmetika demando, gxi povas trovi gxustan respondon el multaj ciferslipoj post iom da pensado; kiam la rigardantoj aplauxdas gxin, gxi dankas ilin per manklakado aux gesto de kiso.

Kako agxas nun ses jarojn. Dujara, gxi estis donacita de japana zoo. Jam en la 50-aj jaroj alilandaj donacitaj bestoj komencis vivi en la Pekina Zoo. Nun en gxi vivas cx. 20 tiaj bestoj, inter kiuj estas gorilo el Hispanio, cximpanzo el Japanio, rinocero el Nepalo, tapiroj el Tajlando, elefanto el Srilankao, marsupiulo el Auxstralio, urso el Kanado kaj negxleopardoj el Kirgizstano.

En la Pekina Zoo ili estas aparte flegataj. Srilankaa elefantino, dresite, farigxis cxefrolo en prezentado. En la lastaj du jaroj bredistoj trovis, ke sxi ekhavis la deziron parigxi, kaj klopodis sercxi kunulon por sxi. Komence tajlandaj getapiroj ne alkutimigxis al vintra klimato kaj dieto de norda Cxinio, sed, zorgate de bredistoj, ilia sanstato plibonigxis. En la pasintaj 19 jaroj ili naskis ses idojn. Paro da kirgizstanaj negxleopardoj antauxe vivis en altlatituda zono. Por ke ili havu bonajn vivkondicxojn en la zoo, la bredistoj malaltigis la temperaturon de la medio kaj mangxigis al ili vivantajn bestetojn. En la pasinta jaro la femala estis triafoje naskonta. Cxar tiutempe al sxi placxis kvieteco, la bredistoj apartigis la virseksan disde sxi unu monaton antaux sxia akusxo kaj observis sxian vivon per fermcirkvita televido.

Petite, la Pekina Zoo prezentis al la Internacia Instituto pri Negxleopardoj disertacion pri bredado de negxleopardoj, kiun alte taksas fakuloj.

PLEJ FRUA UTILIGO DE SUNENERGIO EN CxINIO

Antaux 2 700 jaroj cxinoj komencis utiligi sunenergion. Jam en Zhou-dinastio (cx. la 11-a jc - 256 a. K.) servis sxtatoficistoj, kiuj respondecis ekskluzive pri bronzaj sunenergiaj kondensoroj. Estis elterigita tia kondensoro en tombo (cx. 1066-476 a.K.) en Henan, Cxinio. Gxi estas atesto de primitiva utiligo de sunenergio en Cxinio.

En la jaroj 1875-1908, regperiodo de la Qing-dinastia imperiestro Guangxu, vivis en Sichuan erudiciulo Xiao Kaitai, kiu plej frue komencis studi pri sunenergio en Cxinio. Lia malgranda kondensoro estis uzata por kuiri, baki kaj rosti mangxajxon per sunenergio, kiu ne odoris fume. Poste, li ekfunkciigis restoracion kaj rostis anason antaux gxi per sunenergio kolektita de kondensoro, kio estis multe admirita.

Lia ekipajxo por rosti anason estas rigardata kiel la plej frua sunenergia forno de Cxinio. Gxi, en formo de disvolvita ombrelo inversigita, funkciis same kiel nuntempa sunenergia forno.