Iom pri akciuloj kaj akcia merkato de Cxinio

de JIN RONG

SUN Yueqing estas ordinara akciulo. En 1993 li acxetis akciojn per 100 000 juanoj, la tuta sumo de sia familio. En la sekvantaj jaroj, kvankam la valoro de akcio jen levigxis jen mallevigxis, tamen, gxenerale dirite, la akcia kurzo tendencis al mallevigxo, tial en la akciado Sun multe malprofitis. "Tiam mi jxuris, ke en mia vivo mi neniam plu partoprenos en akciaj aferoj." Malgraux tio, li ne retiris sin el la akcia merkato.

En tiuj jaroj la akcia merkato estis forta allogo, precipe por junuloj. La kauxzo kusxis cxefe en tio, ke la akcioj malaperis en Cxinio jam antaux pli ol 30 jaroj. Nur en 1990 la cxina registaro decidis starigi akcian merkaton por ekspluati la novan distrikton Pudong de Sxanhajo kaj delton de Yangzi-rivero kaj solvi la financan malfacilon en la ekonomia konstruado. Tiam akciado estis afero kaj fresxa kaj fremda por multaj cxinoj. Oni sin jxetis en la akcian merkaton kun diversaj celoj: iuj por provado kun scivolemo, aliaj por rapida ricxigxo, nur tre malmultaj konis la akcian merkaton, tial ili ege gxojigxis, kiam ili multe gajnis, kaj dronis en granda malgxojo, kiam ili multe malprofitis. Se ili acxetis akciojn per sia propra mono, tio ne tre gravis. Kaj se per mono prunteprenita, do la atako farigxis neeltenebla. Iuj ecx sin mortigis. Kompreneble, ankaux estis tiuj, kiuj pacience atendis la levigxon de la kurzo. Dum la praktikado la akciuloj iom post iom akumulis sciojn kaj spertojn pri la akcia merkato kaj sekve multaj el ili povas teni sin trankvilaj antaux la levigxo kaj mallevigxo de akcia valoro. Kiam Sun parolis pri la akcia merkato, oni povis vidi en li sobrecon kaj maturecon. Li diris: "Akciado estas investo en modo. La cxina akcia merkato disvolvigxanta donas multe da sxancoj por profitego. Se oni ankoraux hezitus, do perdigxus la sxancoj."

La procezo de la maturigxado de la cxinaj akciuloj montras ankaux tiun de la disvolvigxo kaj maturigxo de la cxina akcia merkato. Ekde la komenco de la 90-aj jaroj gxis hodiaux enmerkatigxis sume pli ol 700 akciaj kompanioj. En 1996 la totala valoro de la akcioj de la enmerkatigxintaj kompanioj konsistigis pli ol 1/4 de la nacia produktovaloro. Jam formigxis la tutlanda akcia merkato regata de la reto de satelita komuniko. Valorpaperaj borsoj nun vidigxas ne nur en Sxanhajo, Shenzhen kaj Pekino, sed ankaux en multaj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj de Cxinio. Nun gxi nombras 33 milionojn da akciuloj, al kiuj servas multaj specialaj telefonaj lineoj, televidaj kursoj pri valorpaperoj kaj multaj gazetoj kaj jxurnaloj tiurilate.

La sxangxigxo de la akcia merkato strikte rilatas al la sxtataj financaj politikoj kaj ekonomia disvolvigxo. Tio postulas, ke la akciuloj devas ne nur fiksi sian rigardon sur la kurzo de la akcia merkato, sed ankaux doni pli da atento al la koncernaj politikoj de la sxtato kaj gxia ekonomia konstruado. De aprilo de 1996 Cxinio plurfoje mallevis rentumon de la bankoj kaj sekve de tio multe da mono torentis en la akcian merkaton, kio refoje levis gxian kurzon. En la jarfino la kurzo de la akcia merkato levigxis 2-oble kaj 4-oble respektive en Sxanhajo kaj Shenzhen, kompare kun tiu en la jarkomenco. Kaj la nombro de akciuloj de la du urboj kreskis de 12 milionoj en 1995 al 21 milionoj en 1996.

Zhang Li estas 39-jara mastro de privata restoracio. Antauxe li malprofitis de akciado, sed cxi-foje li kaptis la sxancon. Kiam la bankoj mallevis la rentumojn, li konsciis, ke post nelonge levigxos la kurzo. Tial li vendis sian restoracion kaj malfermis sian konton en iu valorpapera kompanio. En oktobro tiujare la valoro de liaj akcioj 4-5-obligxis. Kiam li vendis siajn akciojn, multaj homoj konkure acxetis valorpaperojn. Sed en unu semajno decembre en Sxanhajo kaj Shenzhen mallevigxis la kurzo je 30% kaj 40% respektive.

El tio videblas, ke la cxinaj akciuloj estas ankoraux nespertaj kaj la cxina akcia merkato nun trovigxas en la komenca periodo. Fakuloj analizis, ke la cxinaj akciuloj plejparte estas privataj individuoj kaj precipe de la dua duonjaro de 1996 15% de la novaj akciuloj estas senlaborigxintoj kaj en iuj urboj tia procento atingis 22.8%. Tiuj akciuloj apartenas al la socia tavolo kun malalta enspezo, tial iliaj akcioj estas limigitaj, kaj plie, pro katenado de klereco al ili mankas akciaj scioj kaj spertoj.

Nur malmultaj kompanioj partoprenis en la akcia merkato, kaj plie, por tiuj entreprenoj la strukturo de la akciaj proprietoj ne estas racia: 3/4 de la akcioj estas tenataj en la manoj de la sxtato kaj juraj personecoj, dum nur 1/4 cirkulas en la merkato. Pro neekonomiaj faktoroj okazis 4-foje en la pasintaj 7 jaroj grandaj levigxo kaj mallevigxo de la kurzo. Ankaux iuj kompanioj vendis akciojn sole por kolekti monon kaj cirkuligi kapitalojn, sed ne atentis sian entreprenadon. Cxio cxi tio montras, ke la akcia merkato de Cxinio urgxe bezonas normaligxon. Por defendi la interesojn de la akciuloj kaj normaligi la merkaton, en la pasinta jaro la cxina registaro publikigis serion da politikoj, ekz. malpermesi la bankan monon flui en la akcian merkaton, malpermesi la sxtatajn entreprenojn kaj aligxintajn kompaniojn akciadi, ktp., kio plibonigis la investan medion kaj preventis gravajn levigxon kaj mallevigxon de la akcia merkato. Kompreneble, tio estas nur unu flanko. Por normaligi la akcian merkaton de Cxinio estas bezonata ankaux la komuna penado de la akciuloj kaj kontrolaj departementoj de la merkato, krom sxtataj financaj politikoj kaj koncernaj legxoj.