Gazeto "Malgranda Mastro" kaj gxiaj malgrandaj mastroj

GxI estas neordinara gazeto, cxar gxiaj laborantoj estas infanoj de Sxanhajo. Tamen rigardu gxian konsiston: sekcioj de redaktado, de belarto kaj fotografio, de radio kaj televido, de komputado, de interkomunikado ktp., tute same kiel aliaj gazetoj. Cxi tie infanoj faras intervjuon, redaktadon kaj fotografon. Ili estas cxefredaktoro, raportistoj kaj verkantoj. 14 jarojn post la apero de la gazeto gxia eldon-kvanto atingis 1 000 000. La antauxa malvasta redaktejo farigxis alta domego. Parolante pri la deziro fondi la gazeton, direktoro Zhu Jieshi (Gxu Gxjesxi) diris, ke kiel instruisto de kelkdek jaroj, li bone konas infanojn. Kiam infanoj kune laboras, ilia sagxo estas tre miriga, estas facile por ili kompreni unu alian kaj interkomuniki. En 1983 ekzistis multaj infanaj gazetoj eldonataj de plenkreskuloj, tamen li firme kredis ke sub gvidado de plenkreskuloj, eldonado de gazeto fare de infanoj certe estos bonvena al samagxuloj. Li diris ankaux: "La plej granda sukceso de la gazeto estas kredi infanojn."

En sekcio de fotografio junaj raportistoj portis vesxtojn kun multaj posxoj surbruste kaj surdorse kaj pezan fotilon sur la kolo. Zheng Ziyu, kvankam nur 6-jara, estis sperta en intervjuo. Li diris, ke antaux intervjuo oni devas bone sin prepari, dum intervjuo oni devas esti gxentila kaj kuragxa. Maje de la lasta jaro Kofi Annan, gxenerala sekretario de UN, kaj Jacques Chirac, prezidento de Francio, unu post la alia vizitis Sxanhajon, kaj Zheng Ziyu faris intervjuon. Li vigle kuris inter raportistoj por foti, jen kauxrante jen starante ecx sur segxo, Annan kaj Chirac estis gxojigitaj. S-ro Annan lauxdis: la knabo estas brava!

En 1988 kaj 1989 la gazeto renkontis krizon de papero. La eldonado de dekkelkaj jxurnaloj kaj gazetoj prokrastigxis. "Malgranda Mastro" donis mesagxon al junaj legantoj. Post nelonge multaj leteroj flugis al la redaktejo. Iu juna leganto skribis: "Kiam mi falis kaj vundigxis, mi ne ploris, tamen kiam mi legis la mesagxon, mi malgxoje larmis. La gazeto estas eldonata de ni infanoj mem kaj gxi estas nia intima amiko. Mi kaj miaj kunlernantoj sxparos monon por helpi gxin. La gazeto devas dauxre ekzisti." Junaj legantoj donis konsilojn, ankaux plenkreskuloj donis helpojn, finfine post 4 numeroj la gazeto denove estis publikigita.

Post la krizo la malgrandaj mastroj maturigxis. Ili ne nur eldonas la gazeton, sed ankaux starigis en radio programeron "Vocxo de malgrandaj mastroj", en televido rubrikon "Malgrandaj mastroj" kaj jxurnalisman lernejon de malgrandaj mastroj. La redakcio farigxis jxurnalisma kaj eduka organizo, kun gazeto, radio, televido kaj lernejo.

En gazetara konferenco, okazigita de junaj raportistoj, iu demandis: "Kiel aperis via cxefredaktoro?" Juna cxefredaktoro respondis: "Unue, ni elektas, poste ni ekzamenas. Ni cxiuj komencas laboron de legado de leteroj kaj registro de artikoloj. Poste laux kapablo oni farigxas redaktoro aux pagxo-arangxisto, kaj fine post ekzameno aperas cxefredaktoro." "De kie venas informoj?" La juna cxefredaktoro diris: "Nia gazeto havas du specojn enhave: sinteza kaj resuma. La sinteza publikigas artikolojn verkitajn de infanoj malpli-ol-15-jaraj, inter kiuj estas novajxoj, verkajxoj kaj literaturajxoj. La resuma publikigas artikolojn el aliaj gazetoj kaj jxurnaloj resumitajn de infanoj." Kiam ni auxdis ke junaj raportistoj emeritigxas 15-jaraj, ni ridis.

Menciinde, decembre de 1995, 10 junaj raportistoj vizitis Japanion. Tio estis unua fojo por ili vojagxi eksterlanden. En Tokio kaj Osaka ili vizitis kaj intervjuis 10 tagojn. En infangxardeno kaj lernejo ili ludis, studis kaj kunvenis kune kun japanaj infanoj. En universitato ili demandis pri eduko de japanaj junuloj. Japanaj plenkreskaj jxurnalistoj diris: "Vi faris malfacilajn sed bonajn demandojn".

Infanoj donis la nomon "Malgranda Mastro" al sia gazeto. Cxiuj pene laboras por farigxi mastroj. La artikoloj kaj la fotoj ricxigas ilian vivon. Nun iuj el ili studas en universitato, kaj aliaj farigxis profesiaj raportistoj. Kiam ili rememoras sian infanecon, ili ne forgesas la travivajxojn en la redakcio.