Cxe la Malpermesita Urbo

de WANG YAO

Pekino, la cxefurbo de la Cxina Popola Respubliko, estas urbo antikva kaj samtempe juna.

En la urbocentro staras la impona Imperiestra Palaco, alinome, Malpermesita Urbo. En 1406-1420, imperiestro de Ming-dinastio asignis grandegan sumon por konstrui la grandiozan palacon kun areo de 720 000 kvadrataj metroj.

En la okuloj de la ordinaraj logxantoj la Malpermesita Urbo estis simbolo de mistero kaj majesto. Nun jam ne trovigxas la imperiestroj kaj la Malpermesita Urbo farigxis fama turisma loko. Ekster gxiaj muroj dekkelkajn metrojn altaj fluas urboprotekta rivereto. Pekinanoj faris la cxeriveran lokon ripozejo kaj amuzejo for de la urbega bruado.

Se vi iras tien en la matena aux vespera krepusko, vi certe vidas homojn, kiuj serioze kantas pekinan operon, akompanate de muziko ludata per kord-instrumento gxinghu-o, renkontas tiujn, kiuj kun trankvila mieno faras tajgxicxuxan-ekzercadon, maljunulojn, kiuj ludas cxinan sxakon, junajn gepatrojn, kiuj promenas kune kun sia infano, gajajn knabinojn, kiuj saltas trans sxnuro, junajn geamantojn, kiuj ameme flustras unu al la alia...

Pekino estas antikva pro la Malpermesita Urbo kaj ankaux juna pro la vigla vivo ekster gxiaj muroj.