Antikvaj pagodoj en Longyan

EN Cxinio estas pli ol 3 000 antikvaj pagodoj. En Longyan-regiono de okcidenta Fujian-provinco en sudorienta Cxinio staras kelkaj pagodoj, kiuj ne estas famaj, tamen originalaj.

PAGODO SUR "PALACO"

La pagodo Zhuangyuan (Gxuxangjuxan) havas historion de pli ol 400 jaroj. "Zhuangyuan" en la cxina lingvo signifas la plej bonan sukcesinton en la kortega ekzameno en feuxdaj dinastioj. Oni konstruis tiun pagodon por memorigi, ke iu lokano igxis gxuxangjuxan-o. La malsupra parto de la pagodo estas palaco. Kun fundamento el marmoro, la pagodo havas 7 etagxojn kaj altas cx. 40 metrojn. Gxi spertis kelkajn tertremojn, tamen staras stabile.

La cxefa halo de la pagodo longas 14.5 m, largxas 12 m kaj altas 6.5 m. Ene sidas diaj statuoj. La pagodon subtenas kvar kolonoj altaj gxis gxia supro. La malsupraj tri etagxoj estas kvadrataj el ligno kaj tero; la supraj kvar — 8-angulaj el ligno kaj brikoj. Inter la 6-a kaj 7-a etagxoj estas radianta trabaro simila al granda rado, kiu plifirmigas la pagodon. Ties pinto en formo de kalabaso konsistas el porcelanajxoj rugxaj, flavaj, bluaj kaj blankaj. Pendas sur la pagodo dekoj da sonoriloj, kiuj cxarme tintas en vento.

Antaux kaj post la pagodo staras respektive granda halo kaj Dengwen-domo, kie antikvaj intelektuloj studis, renkontigxis kaj prelegis. Proksime estas domoj kun 30 cxambroj kiel defendantoj. La pagodo situas inter verdaj montoj kaj cxe klara rivereto. Jen tre vidinda pitoreskejo.

PAGODOJ SUBTERAJ

En Longyan estas du pagodoj subteraj, kiujn oni nomas "Jin-pagodoparo". Unu el ili profundas 16 metrojn kun supra parto pli largxa ol la malsupra. Gxi similas al sxtona pagodo surtera. Akvo filtrigxinta tra la muro kolektigxis sur la fundo de la pagodo kaj similas al 8-angula spegulo. Cirkulas legendo, ke en la subtera pagodo kasxigxas drako, kiu ellasas akvon, tiel la akvo en la pagodo neniam sekigxas kaj estas tre dolcxa.

La alia pagodo kun malsupra parto pli largxa ol la supra kvazaux translokigxis sub la teron. Estas ankaux akvo en la pagodo. Antaux gxi staras sxtona monumento, sur kiu klare videblas epigrafo.

Inter tiuj du pagodoj estas distanco nur 100-metra. Laux esploro, la unua konstruigxis en Tang-dinastio (618-907), kaj la alia en Song-dinastio (960-1279). Lokanoj diras, ke antikvuloj konstruis ilin kun la espero, ke prosperos tie literaturo kaj homaj sciencoj.

PAGODO SUR PONTO

La pagodo Longmen staras sur ponto. Lauxdire, en la jaro 1586 guberniestro Wu Shouzhong lancxis monkolektadon por konstrui ponton, por ke la popolanoj facile transiru la riveron. La posteuloj konstruis la pagodon sur la ponto dezirante, ke la lokanoj havu pli da mono. La 8-angula pagodo kun kalabaso-forma pinto havas tri etagxojn kaj altas 9 metrojn. Sur muro de la teretagxo vidigxas pentrajxoj, kiel tiu pri ok feoj transirantaj maron. Sur la pordoj kaj fenestro-kradoj de la dua kaj tria etagxoj estas belaj orumitaj gravurajxoj pri drako kaj fenikso.

PAGODO EN RIVERO

La pagodo Tingxiu (Tingsxiux) sin fundamentas en la kunfluejo de du riveroj de Longyan. Gxi malrapidigas la du akvofluojn. Gxi, el brikoj, cx. 27 metrojn alta kaj 8-angula, havas sep etagxojn. En cxiu gxia etagxo estas kvar arkaj pordoj. Gxia bazo similas al sxipo. Gxi largxas 6 metrojn kaj longas 25 metrojn. En gxi estas multaj skribajxoj de literaturistoj de diversaj dinastioj. Inter ili estas tre valoraj kaligrafajxoj.

La pagodo Tingxiu ekkonstruigxis en la jaro 1581. Nun oni vestis gxin per ornamaj lampoj. Kiam vesperigxas, la pagodo radias belan lumon, kaj samtempe brilas ankaux la riveretoj.