Efika metodo kontraux falso

LAUx takso de la Organizo de Komerca kaj Industria Proprietoj, la valoro de falsaj kaj malbonkvalitaj varoj konsistigas 2%-5% de la totala sumo de la internacia komerco. Laux la sumo kaj influo ili estas la dua katastrofo nur post narkotajxo-negoco. En Cxinio oni ofte estas trompita kaj damagxita de tiaj varoj, iuj ecx perdis la vivon. Tial, batali kontraux la falsaj varoj farigxis unu el la multe diskutataj temoj. Cxiujare la sxtato kaj entreprenoj elspezas multe por tiu laboro. Tiukampe altaj teknikoj ludas gravan rolon.

Julie de 1995 la Cxina Komerca Asocio de Falso-Preventado estis fondita. Kunlabore kun koncernaj sxtataj departementoj, aplikante diversajn metodojn, gxi bonordigas la merkaton por defendi la interesojn de fabrikoj kaj klientoj. En la lastaj du jaroj la asocio ekzamenis 17 teknikojn por preventi falson el 14 provincoj kaj municipoj kaj dividis ilin en 6 specojn: kasxitaj strio-kodoj, tri-dimensiaj bildoj, dufoja presado, lasera hologramo, speciala falso-preventa marko aux kodo.

Falso-preventa telefon-kodo versxajne ne estas alta tekniko, tamen gxi estas efika. Gxi estas nekopiebla kaj malmultekosta. La falso-preventa telefon-kodo konsistas el serio da markoj kaj serva sistemo de distingo per falso-preventa kodo. La markoj estas falso-preventa produktajxo, farita per altteknika preso, kaj povas preventi falson. Cxiu marko entenas grupon da speciale kasxitaj falso-preventaj numeroj, kovritaj per speciala tegajxo. La numeroj entenas koncernajn informojn de la protektata varo, cxiu numero estas unika kaj unufoje uzebla. La serva sistemo de distingo per falso-preventa kodo konsistas el tutlanda komputilo-monitora serva centro kaj reto de komputila informigxo. La centro havas informojn de cxiu produktajxo de enretigitaj entreprenoj. Tiuj, kiuj volas scii, cxu la markita varo estas vera aux falsa, telefonu per la speciala lineo kaj laux sono-sugesto donu numerojn de la varo.

La tekniko karakterizigxas per la jeno: Unue, unikeco de numero. La numero de la markoj estas unika kaj neregula. Due, sekureco de numero. La numero estas kovrita kaj nevidebla. Tuj kiam la sekreto malkovrigxas, la marko eksvalidigxos. Trie, la marko estas unufoje uzebla.

Kompare kun aliaj metodoj, ekz. la metodoj laseraj, fluoreskaj, temperaturaj kaj kasxitaj, la kodo de falso-prevento havas apartan superecon. Dank' al la numero farita per du metodoj de falso-preventado kaj koncerna distinga sistemo, gxi estas pli avangarda ol tiu de unu metodo. Koncerne la distingon, oni bezonas telefoni por distingi la verecon, sen ekzamenado de fakulo. Koncerne la fidindecon, la numero de la produktajxo estas unika kaj nefalsebla. Koncerne la administradon, oni garantias sekurecon de la markoj kaj donas servon por distingo, kaj la kodo de falso-preventado ne nur preventas falson, sed ankaux havas funkciojn batali kontraux kontrabando, prizorgi atestojn kaj redoni merkatajn informojn.

Antaux du jaroj la kodo de falso-preventado estis popularigita tra la tuta lando. Gxi estis unue ekpraktikata kadre de mangxajxoj kaj alkoholajxoj kaj akiris bonan rezulton.

La cxinoj deziras efikan metodon kontraux falso, samtempe Cxinio penas perfektigi koncernan legxon. Oni kredas, ke venos la tago, kiam la cxina merkato ne plu havas falsajn varojn.