760 milionoj da cxinoj en balotado

LA balotado de 760 milionoj da cxinoj celis elekti popolajn reprezentantojn, kaj samtempe, estrojn kaj vicestrojn de la 50 000 distriktoj kaj urbetoj de Cxinio. La Tutlanda Popola Kongreso estas la plej alta organo de sxtatpotenco de Cxinio. Estas popolaj kongresoj de provincoj kaj gubernioj, kaj ankaux tiuj de distriktoj kaj urbetoj, kiuj estas la plej bazaj. Lauxlegxe, cxiuj popolaj kongresoj, en kiuj la cxinoj plenumas la sxtatpotencon, devas esti naskitaj post demokratia balotado.

Eble iuj legantoj ankoraux memoras la artikolon "Balotado de kamparanoj pri vilagxestreco" en la 9-a numero de EPCx, 1996. Kvankam elekto de vilagxestro estas tre grava por la kamparanoj, tamen la vilagxa komitato estas auxtonoma organizo, sed ne loka registaro. Balotado pri reprezentanteco de la popolaj kongresoj de distriktoj kaj urbetoj estas politika en la vera senco de la vorto, kiu spegulas la progreson de demokratio en Cxinio.

ELEKTADO KUN PLI DA KANDIDATOJ

Februare de 1995 ekpraktikigxis la reviziitaj "Legxo pri Elektado" kaj "Legxo pri Lokaj Organizajxoj" de Cxinio, laux kiuj iris la balotado de 760 milionoj da cxinoj, kiu komencigxis en la lasta duono de 1995 kaj dauxris 20 monatojn.

Okazis granda sxangxigxo en la balotado — cxi-foje plenumigxis elektado kun pli da kandidatoj. Venis informo el la gubernio Kangxian de Gansu-provinco: En la balotado pri estreco kaj vicestrecoj de la distrikto Tongqian (Tongcxjan), la tri kandidatoj rekomenditaj de la supera instanco ne sukcesis en elektado. Kaj la kandidatoj rekomenditaj de la popolaj reprezentantoj sukcesis kun pli multe da balotiloj. Tio malofte okazis en la pasinteco kaj sensaciis en la gubernio.

En elektado kun pli da kandidatoj ofte okazas, ke iuj kandidatoj malsukcesas en gxi. Oni atentis la balotadon en Tongqian ne pro tio, ke iuj kandidatoj ne sukcesis, sed pro tio, ke oni balotis por la kandidatoj rekomenditaj de la popolaj reprezentantoj. Post praktikado en multaj jaroj la plejparto de la popolanoj aprobas elektadon kun pli da kandidatoj por popola reprezentanto, tamen estas iagrade malsamaj opinioj pri elektado de oficistoj de la registaro en la maniero supre menciita. En la du reviziitaj legxoj elektado kun pli da kandidatoj estas difinita kiel baza principo. Gxenerale la prezidantaro de popola kongreso rekomendas nombron da kandidatoj egalan al la bezonata, kaj la margxenon rekomendas la popolaj reprezentantoj. Antauxe cxiuj kandidatoj estis rekomenditaj de superaj instancoj, kio iel malhelpis al la popolaj reprezentantoj plenumi sian rajton.

Por garantii demokratian, justan kaj malkasxan balotadon, lokaj popolaj kongresoj aplikis diversajn principojn. Ekz. antauxe en Jiangsu-provinco, se kelkaj reprezentantoj kune rekomendis kandidatojn lauxlegxe, oni rigardis tion kontrauxlegxa kaj sendisciplina. Kaj nun estas preskribite, ke tia rekomendo estas lauxlegxa; la kandidatoj, rekomenditaj de la prezidantaro de popola kongreso kaj de popolaj reprezentantoj, havas tute egalan rajton; kaj se kandidatoj rekomenditaj de la prezidantaro ne sukcesis en balotado, tio estas normala. Tiuj preskriboj ne estas senkauxzaj. Dum elektado okazis, ke, se la kandidatoj rekomenditaj de popolaj reprezentantoj sukcesis en balotado, tio ne estis agnoskita. Nun sxangxigxis la situacio. En iu urbeto de Guangdong-provinco, la prezidantaro de la popola kongreso rekomendis unu kandidaton kaj la reprezentantoj — du. Fine, tiu rekomendita de la prezidantaro estis elektita kiel vicestro kaj unu el tiuj rekomenditaj de la reprezentantoj — kiel estro de la urbeto.

ELEKTI SIAJN REPREZENTANTOJN

La reviziitaj "Legxo pri Elektado" kaj "Legxo pri Lokaj Orgnizajxoj" havas regulojn pri dispozicio de elekto-distriktoj kaj nombro de reprezentantoj. En iuj lokoj oni ecx limigis la proporcion de partianoj-respondeculoj inter la kandidatoj. Iu respondeculo de loka popola kongreso diris: "Popola kongreso ne estas kunveno de partianoj-reprezentantoj, nek de gvidantoj, nek de direktoroj." Estas ankaux alia sxangxigxo — la nombroj de reprezentantoj de kamparo kaj urbo estas preskaux proporciaj al la logxantoj reprezentataj de ili respektive.

En kamparana domo de Jiangxi(Gxjangsxji)-provinco oni estis balotantaj por popolaj reprezentantoj. Mi demandis virinon kun infano en la brakoj: "Cxu por vi la balotado estas pli grava ol zorgado de la infano?" Tuj sxi respondis: "Kompreneble, mi volas elekti reprezentanton, kiu esprimas nian volon kaj laboras por ni." Mi demandis, cxu la elektado rekte rilatas kun ilia cxiutaga vivo. Alia vilagxano senkasxe respondis: "Se ni bone faros elekton, nia vilagxo prosperigxos kaj ni ricxigxos pli rapide…"

La reprezentantoj havas pli da devosentoj por la balotantoj. Balotanto Luo diris: "Antauxe oni opiniis, ke popola reprezentanto estas nur nominala. Lia tasko, sxajne, estas nenio alia krom kunsidi kaj diskuti. Sed nun la popolaj reprezentantoj laboras por la popolanoj. Ekz. iuj montris, ke la vilagxaj instruistoj havas malaltan salajron, la reprezentanto raportis pri tio dum la kongreso, kaj poste plialtigxis la salajro de vilagxaj instruistoj."

Popola reprezentanto Zhang diris: "Mi havas pli da taskoj post la elektigxo. Mi havas la devon prezenti la dezirojn kaj opiniojn de la popolanoj, kaj krome, mi ankaux devas baloti por estroj de distrikto kaj kontroli ilian laboron."

NEEVITEBLAJ PROBLEMOJ

Laux materialoj donitaj de la Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio, pli ol 90% de la logxantoj, kiuj rajtis baloti, partoprenis la elektadon. En la lasta duonjarcento pli perfektigxis la konstruado de demokratio kaj legxa sistemo en Cxinio, antikva lando, kie regis feuxda regximo dum miloj da jaroj. Tio estas tre gxojiga progreso. Tamen, same kiel multaj aliaj landoj, ankaux Cxinio alfrontas neeviteblajn problemojn, ekz., iuj subacxetis balotantojn, aliaj perforte malhelpis la vocxdonadon, kaj en malproksimaj regionoj samgentanoj metis obstaklon por malsukcesigi la balotadon.

Kompreneble, estas kontrauxlegxaj la agoj, kiuj malhelpas legxan balotadon de la civitanoj. Koncernaj legxoj de Cxinio preskribas, ke dum elektado de reprezentantoj de diversnivelaj popolaj kongresoj kaj registoj, se oni perforte minacas, trompas kaj subacxetas balotantojn, kaj se oni faras falsan dokumenton pri balotado, malordigas la balotadon aux malhelpas la balotantojn kaj reprezentantojn plenumi siajn rajtojn elekti kaj esti elektitaj, oni estos punita lauxlegxe. Ekz. en Chongqing, Zhang Zhijun (Gxang Gxigxjun) estis elektita kiel vicestro de iu urbeto post subacxetado. Post kiam lia fiago malkasxigxis, li estis kondamnita al puno lauxlegxe.