Modeloj de modernaj junuloj

de WANG HANPING

En malsamaj periodoj, la junuloj havas malsamajn aspirojn. Ekz. en Cxinio, en la 50-aj jaroj, junuloj strebis por kiel eble plej multe kontribui al la patrolando; en la 60-aj, ili akcentis tutkoran servadon al la popolanoj; en la 80-aj, junaj cxinoj pli emfazis sinklerigon por farigxi kapablaj fakuloj. En cxiuj tiuj periodoj aperis multaj modeloj de junuloj kun epokaj karakterizajxoj. Cxe la jarcenta sxangxigxo, pro rapida socia evoluo, la pensmanieroj de cxinaj junuloj kaj iliaj konceptoj pri valoro multe sxangxigxis. Aperis inter ili ankaux granda nombro da novaj modeloj lernindaj por junularo. En la lastaj jaroj Cxinio preskaux cxiujare elektis siajn 10 elstarajn junulojn. Ni prezentas kelkajn el ili, ke vi konu la aspiron de la nunaj cxinaj junuloj kaj ilian koncepton pri valoro.

Yu Tao

HUMURA dialogo estas speco de spritajxo tre sxatata de multaj cxinoj. Feng Gong, fama aktoro de tiu arto, ofte aperas sur scenejoj kaj en televidaj programeroj, alportante grandan gxojon al milionoj da spektantoj. Li tre frue famigxis kaj gajnis multajn premiojn, el kiuj li plej alte taksas la titolon "Elstara Junulo de Cxinio", kiun li ricevis en 1997. Lia elektigxo tamen rezultis ne nur el lia lerteco en prezentado de humura dialogo, sed cxefe el liaj amo kaj devokonscio al la popolo kaj patrolando.

En la merkata ekonomio de la nuna Cxinio famuloj kiel Feng Gong tre facile ricxigxas. Tamen li prezentis multfoje por filantropio kaj ofte iris prezenti al la ordinaraj popolanoj kaj laborantoj en landlimaj regionoj, petrolkampoj kaj minejoj. Foje en Tibeto li surscenigxis ecx kun forta febro. Li ankaux monhelpis regionojn trafitajn de naturaj katastrofoj kaj lernantojn de malricxaj familioj. Kun aliaj li fondis piedpilkan teamon el famaj ludistoj. En kelkaj jaroj la teamo kolektis 10 milionojn da juanoj por la Cxina Sporta Fonduso. Li diris: "Mi pretas fari cxion, kion la popolo bezonas." Lia bonkoreco kaj amo al la popolo kortusxis multajn junulojn.

En 1990 la Cxina Junulara Federacio kaj la Cxina Disvolva Fonduso de Junuloj kaj Knaboj kun gravaj amaskomunikiloj en Pekino kune lancxis elektadon de "10 elstaraj junuloj de Cxinio". La kandidatoj devis esti cxinaj civitanoj 18-39-jaraj, kiuj havas elstaran kontribuon al la lando kaj la socio. La kandidatojn rekomendis provincaj junularaj federacioj, kaj gravaj jxurnaloj publikigis iliajn aferojn, kun presitaj balotiloj. Multaj junuloj partoprenis en tiu aktivado. Inter la elektitaj "10 elstaraj junuloj" estis fama vejcxi-isto, kiu multfoje venkis japanajn vejcxi-istojn, kaj estis ankaux tiuj, kiuj havas grandajn atingojn sur ordinaraj postenoj, kiaj agronomo, estro de mezlernejo, fakulo pri medicino, direktoro de kompanio, telefonistino… Cxu antauxe ili estis fame konataj aux ne, post la elektigxo ili cxiuj kaptis la atenton de milionoj da homoj. Fakte la celo de la elektado estas honori kaj diskonigi la elstarajn junulojn, por ke la aliaj lernu de ili. Pli kaj pli multaj donis atenton al la elektado de "10 elstaraj junuloj". En la 3-a elektado en 1992 oni ricevis cx. 7 milionojn da balotiloj, kio malfaciligis la statistikon. Pro tio oni sxangxis la elektan manieron. De la 4-a elektado funkcias jugx-komisiono el kelkdek personoj de diversaj rondoj. Gxi elektas 10 elstarajn junulojn surbaze de la rekomendoj de lokaj junularaj federacioj. La elektitaj junuloj havas pli vastan reprezentantecon pri regionoj, fakoj, nacioj kaj seksoj.

En la pasintaj 8 jaroj elektigxis 80 elstaraj junuloj, kiuj cxiuj diligente laboris sur sia posteno. Tradicie cxinoj alte taksas diligentecon kaj laboremon. En la 50-aj jaroj, kiam jxus fondigxis la Cxina Popola Respubliko, aperis multaj junaj labor-modeloj. Tiam la cxinaj junuloj rigardis honoro "diligente labori por la patrolando". Lei Feng estis multe konata jam en la 60-aj jaroj en Cxinio. Li bone laboris kaj entuziasme servis al la socio. Pro akcidento dum laboro li mortis 22-jara. Nun lia nomo estas sinonimo de nobleco kaj sindonemo. Liaj travivajxoj inspiris cxinajn junulojn de pluraj generacioj.

Fine de la 70-aj jaroj Cxinio malfermis la pordon. Alilandaj konceptoj pri valoro influis cxinajn junulojn, inter kiuj okazis diskuto: Cxu dauxre diligente labori konservante la malnovajn pensojn aux farigxi talentulo kun kreivo; cxu strebi nur por persona valoro aux zorgi ankaux pri la socia evoluo. Fakte, la socio bezonas diversajn junajn kapablulojn. Tial multaj junuloj klopodas altigi siajn klerecon kaj laborkapablon.

Kiel kunligi la tradiciajn diligentecon kaj sindonemon kun la modernaj kreivo kaj renovigo? Gxustan vojon montras la elstaraj junuloj, kiuj per sia solida laboro efektivigas sian personan valoron kaj samtempe kontribuas al la progreso de la homaro kaj la disvolvigxo de la socio. En 1996 Sun Junfu (Sun Gxjunfu) elektigxis kiel unu el la "10 elstaraj junuloj". Li estas forstokulturisto en nordorienta Cxinio. Multjare li kun sia edzino logxas sur monto. En la pasintaj 10 jaroj ili plantis 480 000 arbojn kun areo de 100 hektaroj.

Nuntempaj cxinaj junuloj deziras farigxi homoj kun tradicia diligenteco, alta klereco, modernaj scioj kaj forta kreivo. Inter la elstaraj junuloj estas sciencistoj kaj entreprenistoj. Prof. Chen Zhangliang, ricevinto de la premio Gaved Hussain de Unesko por Junaj Sciencistoj, (ni raportis pri li en la 5-a numero de 1992) estas reprezentanto de junaj sciencistoj, kiuj havas multajn grandajn atingojn en la scienca esplorado. En la merkata ekonomio junaj entreprenistoj antauxenpusxas la evoluojn de loka kaj sxtata ekonomio. Jian Chunlin (Gxjan Cxunlin), estro de farmejo en Hainan-provinco, sukcese transformis farmejon kun granda pasivo en modernan akcian entreprenon en nur kvar jaroj.

Cxiujare la elektado de "10 elstaraj junuloj" dauxras 6 monatojn kaj la elektitaj junuloj aperas en gravaj amaskomunikiloj, kiaj la Cxina Centra Televizio... Ili ankaux prelegas en multaj lokoj. Nun en multaj lokoj kaj rondoj okazas simila elektado. Fakte, la elektado de "10 elstaraj junuloj" influas ne nur la junularon sed ankaux la tutan socion.