Defianto de la tabua zono de la vivo

MATENO. Strecxeco regis en la operaciejo de Tiantan-hospitalo de Pekino: Tri malfacilaj operacioj de cerbomo estis farotaj de prof. Wang Zhongcheng (Uxang Gxongcxeng).

Je duono post la nauxa li venis en la kabineton kaj tri grupoj komencis sin prepari por la operacioj. Je duono post la deka li eniris la operaciejon. La cxefflegistino diris: "Ni devas fari la operaciojn senpauxze gxis la tria aux kvara posttagmeze."

Laux sia arangxo, Wang Zhongcheng servas en la ambulatorio lunde kaj faras almenaux du operaciojn cxiutage de mardo gxis vendredo. La cerbo, sxlosilo de la vivo, gvidas spiron, korbaton kaj konscion. Tial, medicine, gxi estas rigardata kiel tabua zono de la vivo. Prof. Wang Zhongcheng estas defianto de la tabua zono kaj atingis sukcesojn.

REKORDULO DE 10 000
NEUxROKIRURGIAJ OPERACIOJ

En 1952 estis starigita en Cxinio fako de encefalopatio, al kiu mankis lernolibroj, specimenoj kaj aparatoj. Wang Zhongcheng, nove elbakita en universitato, komencis dismembrigi kadavron, fari vaskul-punkcion kaj ekzameni malsanulojn per iks-radioj. Sep jarojn poste, li jam havis 2 500 radiografajxojn de cerbaj vaskuloj kaj verkis la fakan libron "Radiografio de Cerbaj Vaskuloj", la unuan neuxroradioaktivan verkon en Cxinio, tiel ke la procentajxo de misdiagnozoj de encefalopatio reduktigxis de 1-2% gxis 0.1-0.2%. Tamen, pro longtempa influado de iks-radioj, la kvanto de liaj leuxkocitoj farigxis duono de la normala, tial li ofte febris. Foje pulmito preskaux perdigis al li la vivon. Li diris: "Kiel kirurgo, mi bone scias, ke mia laboro negative influas mian sanon, sed por kuraci pacientojn mi havas neniun alian elekton."

Mikrokirurgia operacio kauxzas malseriozan difekton al cerbaj histoj de suferanto kaj li aktive praktikas gxin klinike. Cxinio estas lando kun multaj suferantoj de cerba aneuxrismo. Sekve de tio, li studis pri ekscizo kaj prezentis serion da projektoj kontraux granda aneuxrismo. En la mondo nur kelkaj kirurgoj faris po milon da operacioj de aneuxrismo kaj prof. Wang Zhongcheng estas unu el ili. Pli ol 300 suferantoj de tumoro de cerba trunko estis savitaj de li. En la lastaj jaroj li neis la tezon, ke ne eblas fari operacion de granda tumoro en supranuka mjelo, kaj faris tian operacion al 120 malsanuloj kaj neniu el ili paralizigxis.

Dum dekoj da jaroj prof. Wang Zhongcheng sukcese faris 10 000 neuxrokirurgiajn operaciojn, publikigis 270 disertaciojn kaj eldonis 20 fakajn librojn. Tiantan-hospitalo de Pekino kaj la Neuxrokirurgia Instituto de Pekino, gvidataj de li, estas konataj kiel unu el la tri centroj de neuxrokirurgio en la mondo kaj kiel centro de kunlaboro inter Cxinio kaj la Monda San-Organizo por trejni fakulojn. Sub lia gvido estas starigitaj la cxina reto de neuxrokirurgio, tiuflankaj malsanulaj cxambroj en provinc-nivelaj hospitaloj kaj tiuflanka kliniko en hospitaloj de mezgrandaj urboj. La nombro de cxinaj neuxrokirurgoj kreskis de pluraj al pli ol 6 000. Li estas ricevinto de Kembrigxa Ordeno, li estis honorita dufoje de Usono kiel jara eminentulo de la mondo kaj lauxdita de japanaj neuxrokirurgoj kiel korifeo de la aziaj neuxrokirurgoj.

TUTANIME POR SUFERANTOJ

Prof. Wang Zhongcheng kuracas kaj cxinajn gvidantojn kaj ordinarajn popolanojn sendistinge de rango. En la okuloj de cxinaj popolanoj li estas nobla persono kun alta kuracarto. En la pasintaj 47 jaroj li faris 10 000 operaciojn. Jene estas liaj kortusxaj agoj.

Foje suferanto de granda metencefala tumoro petis lian helpon. Malferminte la kranion, prof. Wang Zhongcheng timigxis, cxar li neniam vidis tian vaskulabundan tumoron, kia gxi. Cxie en la cerebelo interkrucigxis mikrovaskuloj, kiuj ligigxis kun la cerbo-trunko. Se la profesoro ektusxus cerbo-trunkajn nervojn pro eta senatenteco, tio malsukcesigus la operacion. La laboro dauxris de la mateno gxis la mezo de la sekva tago. Dumtempe liaj kolegoj konsilis al li ripozi, sed li rifuzis tion. Post la operacio li grave malsanigxis.

Alifoje, iu pli-ol-60-jara maljunulo baris al li la vojon kaj surgenue petis lin savi lian filon. Je tio la maljunulo elposxigis monbiletojn kaj diris, ke li genuos, gxis Wang akceptos la monon. Embarasite, la profesoro konsentis. Poste li faris operacion al la filo de la maljunulo. Dum la operacio la tumoro krevis kaj la filo cxesis spiri. La profesoro senhezite malfermis la kranion de la suferanto kaj per mano faris al li hemostazon. Fine li sukcesis detrancxi tumoron kun diametro de naux centimetroj. Li sxanceligxe eliris el la operaciejo kaj diris al la maljunulo atendanta ekster la pordo: "Estu trankvila! La operacio sukcesis." Li redonis la monon al la maljunulo, kaj cxi tiu kun larmoj diris: "Vi estas savanto, d-ro Wang!"

Junulo Fan Jun (Fan Gxjun) suferis de granda intramjela tumoro. Li, 1.80 m alta sed malpli ol 45 kg peza, havis serioze atrofiitajn muskolojn. Liaj familianoj venis al Wang por peti lian helpon. Konsultinte la radiografajxon, li diris: "Granda risko por la operacio, sed espero por sukceso." Jen komencigxis la operacio. La tumoro estis en la mjelo plena de vaskuloj kaj li bone pripensis cxiun trancxon. La operacio dauxris sep horojn kaj fine li sukcesis detrancxi la 22 cm longan tumoron de la mjelo. Post resanigxo Fan Jun eklaboris en kompanio.

Je mencio pri cxio cxi prof. Wang diris: "La sukcesoj de kuracisto dependas de malsanuloj. Kompreneble, li devas tutkore servi al ili." Li, famulo, kondutas kiel antauxe: Kvankam silentema, li elbusxigas torenton da vortoj pri sia laboro; cxiutage li laboras almenaux 12 horojn, kaj se eble, li certe rigardos pilkludon; li cxiam strebas por perfektigi la kuracarton; kaj li neniam estas elektema je mangxo kaj vesto. En la pasinta jaro lia edzino vizitis la filon eksterlande. Kaj li ofte mangxis tujvermicxelojn dum duonjaro.