Petrolurbo en dezerto

KUN enigmoj de la antikva urbo Loulan ni dauxre vojagxis laux la lasta parto de la Silka Vojo en Cxinio. Gxi, lauxlonge de la suda rando de la dezerto Taklimakan, estas la suda brancxo de la Silka Vojo. Laux gxi trovigxis la antikva urbo Milan kaj la regnoj Qiemo (Cxjemo), Jingjue (Gxinggxjuxe) kaj Yutian. Kvankam prosperaj siatempe, ili cxiuj malaperis antaux tre longe kiel Loulan. Nun etendigxis antaux ni 337 000-kvadratkilometra Taklimakan, la dua granda dezerto en la mondo. En la ujgura lingvo Taklimakan signifas, krom "maro de morto", ankaux malmulte konatan "kasxejon de trezoro". Nun estas tempo malkovri gxian misteron.

SxOSEO TRA LA DEZERTO

Konstruado de sxoseo tra la dezerto por sercxi trezoron povas esti rigardata kiel miraklo, kiu estis ecx neimagebla por antikvuloj. Ni eniris la dezerton laux tiu 523-kilometra sxoseo, kiu inauxgurigxis en la dua duonjaro de 1995.

Nia auxto rapide veturis en la dezerto. Sub la kruela suno la sxoseo odoris je asfalto kaj aspektis pli nigra kaj pli longa. De tempo al tempo kamionaro veturis renkonte al ni kun granda bruo kaj reciprokis saluton per kelka fajfado. Post tio, denove estis silento. Ambauxflanke de la sxoseo, je 30 m for de gxi, fragmitoj plantitaj en kvadratoj jam velkis kaj reverdigxos nur en la venonta pluva sezono. Tiuj fragmitoj kaj nigraj retoj pli malproksime de la sxoseo kune protektas gxin kontraux sablo. Pli fore furiozis kirlovento, kiu kvazaux drako spirale levigxis al la cxielo. Cxe la horizonto sxajne verdis arbaro, sxajne ondis maro aux lago. Nur kiam ni proksimigxis al ili, la spektaklo reaperis. Tio estis miragxo.

La konstru-kosto de tiu sxoseo estas, lauxdire, la plej alta en Cxinio. Oni elspezis almenaux milionon da juanoj (unu usona dolaro = 8.2 juanoj) por cxiu gxia kilometro. La konstruantoj el 17 entreprenoj de la lando finkonstruis gxin en du jaroj kaj tri monatoj, venkinte teknikajn malfacilojn unu post alia.

SERCxI TREZORON EN LA DEZERTO

Vere, en la dezerto Taklimakan sin kasxas trezoro. Gxi estas petrolo.

Antikvaj vojagxantaj komercistoj penis eviti tiun movigxeman dezerton, la plej grandan en la mondo, sed nun oni jam eniris en gxian centron kaj konstruis tie urbon.

Post sesjara prospektorado oni konstatis, ke en la baseno Tarim sin kasxas 20 miliardoj da tunoj da nafto kaj gaso.

Tio allogis petrolistan armeon al la dezerto. En la 90-aj jaroj Cxinio decidis ekspluati petrol- kaj gaskampojn en sia okcidenta parto. Tiuj, kiuj partoprenis la konstruadon de la petrolkampo en orienta Cxinio dum la 50-aj jaroj, diris, ke siatempe por ekspluati la petrolkampon, tien venis sennombraj homoj, sed nun oni adjudikis la ekspluaton. Krome, viglas ankaux alilandaj investoj, destinitaj cxefe por kuna ekspluatado, fundamenta konstruado kaj importado de avangardaj ekipajxoj.

Post dekjara prospektorado kaj ekspluatado estigxis petrol- kaj gaskampoj en la baseno Tarim, kaj unu el ili estas la petrolkampo Tazhong (Tagxong) kusxanta en la sino de la dezerto.

Kiam nin enuigis la monotona koloro de la dezerto, nia auxto eniris en vojforkon. Post kiam ni transiris kelkajn sablajn deklivojn, aperis antaux ni vasta ebenejo: cxe unu flanko de la sxoseo estas 7-8 cementitaj korbopilkaj ludejoj, sur kiuj vidigxas signoj por surterigxo de helikoptero, cxe kiuj bonorde staras vico da grandaj cisternvagonoj kaj konteneroj, kaj cxirkaux kiuj estas ramita sablotereno. Tie senorde kusxas dekoj da barakovagonoj. Sur la tegmento de trietagxa fabrikdomo pli fore, flirtas rugxa flago kun kvin steloj. Sur altajxo aliflanke de la sxoseo estas aviadila kurejo farita el fera plato. Cxiutage al la petrolkampo flugas du malgrandaj aviadiloj por transporti provianton.

La barakovagonoj klimatizitaj estas ofte vidataj "konstruajxoj". En cxiu el ili eblas loki kvar litojn kaj du tablojn. Ankaux kiel nia "hotelo" servis tia vagono. En la petrolkampo Tazhong oni uzas ilin ne nur kiel logxejon, sed ankaux kiel oficejon, restoracion, vendejon, barbirejon kaj dusxejon.

Tie estas nur unu vendejo, en kiu acxeteblas cxiuj cxiutagaj bezonajxoj, escepte de vino. Ni vidis malmultajn klientojn en la vendejo.

Vespere ni intervidigxis kun cxefrespondeculo Gu Renzhang (Gu Jxengxang). De li ni informigxis, ke la rezervokvantoj de nafto kaj gaso en Tarim konsistigas respektive 1/7 kaj 1/4 de tiuj de la tuta lando. En la lastaj dek jaroj en la petrolkampo Tazhong konstruigxis 118 petrolputoj de cxiaj tipoj de Cxinio.

"Nun en la petrolkampo laboras trimil homoj kaj la jara produktokvanto de nafto superas kvin milionojn da tunoj," li diris.

Menciante la perspektivon, li montrigxis memfida:

"Post ekfunkciado de la granda petrola kaj kemiindustria fabriko ni multe altigos la naftotraktan kapablon. Nun jam finkonstruigxis 304-kilometra ole- kaj gasdukto. La sxoseo tra la dezerto ne plu funkcias kiel petroltransporta arterio. Estonte, ni konstruos alian sxoseon en orienta-okcidenta direkto."

Auxskultinte, mi lauxdis, ke ili kreis miraklon. Sed s-ro Gu diris: "Vere lauxdindaj estas laboristoj sur la petrolkampo."

PUTOBORA TACxMENTO N-RO 60148

La putobora tacxmento n-ro 60148 respondecis pri borado de la puto n-ro 162 en la petrolkampo Tazhong. La puto distancas de la komandejo je pli ol 20 km. Preskaux duono de la vojo de gxi al la komandejo estis ankoraux ne asfaltita kaj sur gxi energie laboris vojkonstruantoj.

La pli ol 30 putoboristoj de la tacxmento n-ro 60148 venis el Sichuan-provinco. Evidente ili ne kutimigxis al la tiea klimato: Somere la temperaturo atingas ecx 75°C kaj vintre gxi mallevigxas al 34°C sub la nulo, krome, la taga kaj nokta temperaturoj ege diferencas. Tamen tio ne fortimigis ilin.

En la vertikala puto borata de ili abundis hidrogena sulfido. Do, oni devis enversxi en gxin akvon kaj forbruligi la superfluan gason elkondukitan el gxi. Dum pli ol du monatoj ili jam boris pli ol kvarmil metrojn.

"Bonege!" mi lauxdis.

"Tio estas nenio. Niaj samprovincanoj de la tacxmento n-ro 60146 jam boris 7.5 mil metrojn. Ilia puto estas la plej profunda en Azio."

Tiuj petrollaboristoj diris al mi, ke cxiujare ili havas sesmonatan libertempon por viziti la familianojn. Menciante hejmon, iu pli-ol-50-jara ingxeniero diris kun emocio: "Antauxe mi neniam sentis la hejmon tiom varma kaj kara kiel nun."

Tamen ili ne plendis pri tio. Ili diris, ke ili cxiuj venis tien volonte kaj devas labori diligente malgraux forta sopiro al hejmo.

Du monatojn poste, kiam nafto sxprucos el la puto, ili forigos la platformon, instalos oledukton kaj pumpilon por konduki nafton al la kvara laborkvartalo de la petrolkampo.

Antaux domo simila al tristela hotelo en tiu cxi kvartalo kusxas granda placo, cxe kiu verdas herboj kun belaj floroj, kaj vojetoj kondukas al eleganta gxardeno en stilo de suda Cxinio. Ekster la cxirkauxmuro etendigxas strato, ambauxflanke de gxi prosperas tamarikoj, kaligonoj (Calligonum mongolicum) kaj aliaj arboj. Cxe la ekstremo de la strato estas nemalgranda moderna fabriko. Tie bonorde staras cilindraj sxtalaj konstruajxoj, interligitaj per multaj tuboj. Meze sidas konstruajxo kun malhelblua vitro.

La fabriko povas trakti cxiujare 2.5 milionojn da tunoj da nafto. Tie funkcias ankaux auxtomata regadejo de internacia nivelo de la 90-aj jaroj, 42 petrolputoj kaj ole-stacio kun jara kolekta kapablo de 900 mil tunoj.

Tie laboras nur 51 gejunuloj kun meza agxo de 26.6 jaroj.

Li Ping kaj Hong Yujuan (Hong Jugxjuxan), du el la kvar virinoj de la laborejo, venis tien respektive en 1996 kaj 1997, diplomigxinte el petrola instituto.

Virinoj laborantaj sur la petrolkampo Tazhong estas malmultaj. Oni malfacile povas imagi la rilatojn inter la furiozeco de dezerto kaj la mildeco de virinoj. Homoj, kiuj longe vivas en dezerto, farigxas incitigxemaj kaj koleremaj kun kruda hauxto. Cxu tiuj virinoj povas kutimigxi al tio?

"Kompreneble, inter revo kaj realo estas granda distanco. Mi iam havis revon kaj strebis al gxia realigxo, kaj en la revo kunfandigxis gxojo kaj malgxojo. Mi ne bedauxras mian elekton," Li Ping diris kviete.

"Mi iam ploris. Sopirante pri la hejmo, mi malgxojas. Mi preferas larmi ol vivi banale," Hong Yujuan konfesis malkasxeme.

"Tre lacaj, cxiutage ni plej deziras dormi profunde," ili preskaux samtempe diris al mi. Fakte, ili ofte sin amuzas per ludo de kartoj, tabloteniso, bilardo kaj ecx nagxo. Tie ili, kvankam rigardataj kiel "princinoj", ne estas dorlotataj. Kiel tamarikoj en dezerto, ili alportas al tiu vira mondo virinajn cxarmon kaj tenerecon. Se mankus ili en la tacxmento, certe perdigxus forta allogo por sercxi trezoron en la dezerto.