Belaj pejzagxoj de Jiuzhaigou

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

Jiuzhaigou estas pitoreska loko de Cxinio. Gxi situas en la nordokcidenta parto de Sichuan-provinco. Tie vidigxas tipaj karstaj pejzagxoj: Akvo de degelinta negxo kuras tra arbaroj kaj valoj kaj formas riveretojn, akvofalojn, lagojn kaj aliajn belajn pejzagxojn.

La lagoj tie estas eterne klaraj kaj bluaj. En diversaj sezonoj la lagoj montras diversajn aspektojn. Funde de la lagoj la algoj kaj sedimentoj sencxese alikolorigxas. Kiam venteto blovas, la akvosurfaco krispigxas kaj estigxas ondetoj. En la nebuleco kvazaux dancas drakoj en la akvo. En serenaj tagoj, kiam cxesas vento, la blua cxielo, blankaj nuboj kaj foraj montoj speguligxas en la akvo kaj vidigxas mirakla pejzagxo: fisxoj nagxas inter nuboj kaj birdoj flugas super lagfundo.

La alia grava trajto estas miksigxo de lagoj, akvofaloj, rojoj kaj fontoj. La lagoj plejparte estas dividitaj per laktoblankaj digoj el kalksxtonoj. La riveretoj fluas jen sur altaj lokoj jen sur la malaltaj, jen rapide jen malrapide. Tio formas belajn kaskadojn: iuj imponas kiel animskua tondro kaj aliaj similas al cxarma kanto. Sur ebenaj lokoj la riveroj farigxas largxaj kun malprofundajxoj el saltantaj "perloj", kiuj brilas sub la suno.

Zigzagaj rojoj trafluas arbarojn, montojn kaj lagojn, sin frapante kontraux la bordoj. La pejzagxoj profunde impresas la rigardantojn kaj altiras al si multajn turistojn.